11 de mar. de 2012

Bildo kaj Imago

Fajr' bruligas koron kaj menson
Larm' malbruligas eble
Konsumi penson kaj fakon nure



Pardonu!

Leia Mais/Legu Plu... ►

10 de mar. de 2012

La du formoj de la tempo!

Jen en tiu malgranda rakonto, amuza vero pri nia vivo, ĉar oni scias tute bone pri la horojn rapide fluas kiam oni amuziĝas kaj la horojn malrapide fluas kiam oni laboras. Tia vero ne povas estis ŝanĝita, memoru pri kiam vi estas en amuza loko sed mi ne amuziĝas, la horoj ankaŭ malrapide fluas, vidu bone, lernu bone, kaj memoru bone pri ĉiam, kiam vi estos en bona situacio, 1 horo estas neniam kaj kiam vi estos em malbona situcio, 1 horo estas ĉiam!


Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►

8 de mar. de 2012

Havu tute na Pirate Bay je nuraj 90MB


Vidu tion bone, iu, bone uzanto (allisfine) de la torrent-a protokolo, legis en la blogo TorrentFreak pri la ĉiuj torrent-oj el la paĝo Pirate Bay povas esti metita ene unu USB-poŝmemorilo, do li ekfaris Torrent-an dosieron kaj dividi ĝin kun iu ajn, do nun vi povas iri en Pirate Bay paĝo kaj elŝuti la dosieron kaj havi en via komputilo nure 1 miliono de Torrent-aj dosieroj.

Kompreneble, se vi estas tiuj, kiuj ŝatas uzis torrent-ajn, elteni la kulturo pri libera dividado el distreco entrepreno, do vi povas akiri la 90MB, jes, nure 90MB en unu .zip dosiero, nuntempe ni vidas multe pri SOPA, PIPA, ACTA, en Brazilo nun ECAD decidis montri siajn ungegojn, do, estu rapida!

La formo estas simpla, unu ekzemplo:

7015954|Ubuntu 11.10 Alternate 64-bit|707047424|2|5|5316391aed813d4283178dce2b95c8ad56c5be72

7015954 estas la piratebay ID de la torrent-a
Ubuntu 11.10 Alternate 64-bit estas nomo (povas havi "|" je nomo)
707047424 estas la grando en bitokoj
2 estas numero de seeders kiam dosiero estis enŝutita
5 estas numero de leechers
5316391aed813d4283178dce2b95c8ad56c5be72 estas la magnet-a ligila haketo

Se vi volas la magnet-a ligila korekte, vi devas skribi
magnet:?xt=urn:btih:5316391aed813d4283178dce2b95c8ad56c5be72 

Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

7 de mar. de 2012

Rekorda kvanto de vizitoj ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno

by Redakcio — Laste modifita: 2012-03-07 20:28
 
Novan rekordon povas festi la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko: 9.781 vizitantoj venis dum la jaro 2011 por vidi la ekspozicion. Por komparo: En 2009 la komparebla cifero estis 5.886, en 2010 jam estis 7.523. 
 
La kialo de la preskaŭa duobliĝo laŭ respondeculoj de la muzeo estas plurflanka. La muzeo proponas al la publiko specialajn programojn: Longa Nokto de la Muzeoj, Longa Nokto de la Lingvoj, Tago de Monumento, Tago de la Malfermita Pordo. 41 lernejaj klasoj partoprenis la gvidadojn por infanoj kaj junuloj. 870 personoj, precipe lernejanoj kaj metilernantoj, ĉeestis fulm-kursojn por Esperanto.

Al tio aldoniĝas, ke la Aŭstria Nacia Biblioteko, al kiu apartenas la Esperanto-muzeo, faras profesie altnivelan publiklaboron, kio kreskigis konsiderinde la averaĝan nombron de la ĉiutagaj vizitantoj.

Plia kialo de la pozitiva bilanco laŭ la respondeculoj estas la fakto, ke la koncepto de la muzeo sin direktas al personoj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj metas Esperanton en la pli vastan kuntekston de la lingva problemo unuflanke, kaj de historia evoluo aliflanke. Esperanto prezentiĝas al la publiko do ne kiel kuriozaĵo, sed kiel parto de la monda kulturo.

En rilato al sia grandeco, la Esperanto-muzeo laŭ la freŝa statistiko estas la plej ofte vizitata muzeo en Vieno.

La Esperanto-muzeon fondis Hugo Steiner en 1927 en formo de asocio, sed jam en 1928 ĝi fariĝis laŭ oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en 1929 en la pompa salono de la tiel nomata Hofburg.

Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj fare de nazioj. Sed la argumento, ke la havaĵoj de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.

La remalfermo okazis en 1947 en la Hofburg sub Mikaela kupolo. En 1990 fondiĝis per ministeria decido la Kolekto por Planlingvoj kaj tiel strukture disiĝis la funkcioj de muzeo kaj biblioteko.

En 2005 okazis solena malfermo de la komplete renovigita muzeo en Palais Mollard, kiu situas en la centro de Vieno.

Laŭ gazetara komuniko de la Esperanto-muzeo

La retejo de la muzeo

El Libera Folio
Leia Mais/Legu Plu... ►

Giganta pingveno reaperas fosilie en Novzelando

Grandega pingveno, kies specio formortis antaŭ 25 milionoj da jaroj, estis plensukcese rekonstruita per fosilioj trovitaj en Novzelando. La laboro de la teamo de sciencistoj el la oceania lando uzis ostojn el du malsamaj grupoj de fosilioj de tiu prahistoria birdo por rekonstrŭi ĝin. La strebado de la sciencistoj novzelandaj aperis mancxete en la pluraj paleontologiaj revuoj. La skeleto de la nuntempaj pingvenoj estis uzita kiel ŝablonoj por rekonstruo.



La prahistoria specio estas la Kairuko, kiu altas 1,2 metron. Pingvenoj nunaj ordinare atingas la 90 centimetrojn. La specio Kairuko havis plilongigitan bekon kaj grandajn naĝilojn. La rekonstruo montras, ke la specio estis la plej granda el la kvin ekzistantaj numtempe en Novzelando dum la Oligocena Periodo - de antaŭ 36 milionoj jaroj ĝis 23 milionoj da jaroj. La sciencistoj malkovris, ke la korpo de la besto estas malsimila al ĉiuj aliaj pingvenoj, ĉu fosiliajĉu ekzistantaj. La Kairuko estis la pingveno kun plej maldika korpo kaj longaj naĝiloj, sed kun mallongaj kaj dikaj kruroj.

Antaŭ 25 milionoj da jaroj, Novzelando estis alloga loko por pingvenoj, tial ke gxi provizis ilin per sufiĉa manĝaĵo kaj ŝirmado. La plimulto de la lando estis tiam  sub la akvo, kun nur kelkaj rokaj insuloj super la surfaco, protektante la pingvenoj de aliaj bestoj. La vorto Kairuko venas de la maora lingvo, kaj tradukeblas kiel 'naĝanto, kiu revenas kun manĝo'. Aliaj du fosilioj el la sama praspecio, trovitaj en antaŭe en la sudamerika lando Peruo, sugestas, ke la bestoj estis 1,5 metrojn altaj.

El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

6 de mar. de 2012

Juko sur brako!



Mi bone povas diri pri tio, mi ofte uzas mian vanghararon por juki mian brakon, manon, ŝultron, kaj mi povas ankaŭ diras ke tiu estas duoblvoja vojo ĉar ofte, tiel via brako ekzemple kiel via vanghararo kreskante faras vian vizaĝon tikli, do vi povas juki ambaŭ via brako kaj via vizaĝo, estas tute oportuna!

Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►

Denaska Talento!

Jen bonega leciono instruita de Konfuceo en via libro "La Analektoj", mi studas ĝin, kaj mi vidas kaj lernas multajn bonajn pensojn en tiu libro. Mi tute naskiĝis sen denaska talento, neniu vidis iun ajn pri alvokiĝo, sed poste, dum bona parto de mia vivo mi ankaŭ bildigis, grafitiigis, sed iutempe mi ĉesigis tion kaj poste mi eklaboris kun muziko, tre plaĉis al mi laboradis kun bildoj, kaj nuntempe tre plaĉas al mi skribi muziktekstojn kaj esprimi miajn pensojn, nuntempe mi laboras kun ia, tia mi ne tre plaĉas, do mi povas diri, se vi povas, faru kiun vi amas fari, atentigu pri tiu konsilo el Konfuceo.


Mi vidas ĉe Treta
Leia Mais/Legu Plu... ►