16 de set. de 2012

Gajaj Doktoroj

Estas ĝenerala konsento, ke hospitaloj estas malgajaj lokoj. Tie kuŝadas suferantaj homoj kaj laboras streĉitaj profesiuloj, kiuj penadas mildigi iliajn suferojn. Plej ofte, ili estas lokoj de doloro kaj malĝojo. Tamen... ĉu tio estas absoluta veraĵo?
Antaŭ kelkaj tagoj mi faris al mi mem tiun demandon, kiam mi vidis, en la koridoroj de hospitalo, kie mi laboras, trupeton de klaŭnoj en skandale koloraj vestoj, kun grandaj ruĝaj nazoj kaj strangaj haroj. Ili ne forte bruis, sed gaje salutis la flegistojn, la purigistojn kaj la kuracistojn, kiujn ili trovis survoje. Unu el ili alproksimiĝis, delikate ĉirkaŭbrakis min, donacis al mi etan broĉon (bluan kravateton) kaj deziris al mi feliĉan laboron. La surprizo estis al mi tre agrabla kaj vere kortuŝa. Tiun tagon mi laboris multe pli bonhumore kaj malpeze.

La “gajaj doktoroj” estas bela fenomeno, kiu komenciĝis antaŭ kelkaj jardekoj kaj atingis la tutan mondon. La pioniro estis israela kuracisto Shevach Friedler, kiu post sia diplomiĝo lernis klaŭnadon kaj mimikon en Parizo. La ĉefa ideo estas simple ludi, ŝerci kaj infanece amuzi la pacientojn. Komence oni laboris por infanoj, sed poste oni rimarkis, ke tia naiva gajeco helpas mildigi la suferadon ankaŭ de plenaĝuloj. En la jaro 1998 la usona furora filmo “Patch Adams” helpis popularigi la aferon. Nuntempe, en Brazilo, funkcias pli ol 500 trupoj de tiaj “gajaj doktoroj” – plej ofte volontuloj. La sukceso de tiu amuza tekniko estas tiel impresa, ke en universitatoj oni instruas klaŭnadon al kuracistoj kaj medicinstudentoj. Nuntempe okazas internaciaj kongresoj kaj similaj eventoj de medicinistoj por pritrakti la novan kuracmetodon.

Kompreneble, oni bezonas zorgan trejnadon. En hospitaloj oni ne rajtas  multe brui kaj atento pri higienaj normoj estas nepre necesa. Ludoj kaj ŝercoj devas obei certajn limojn, por eviti ian ajn materian aŭ psikologian riskon al pacientoj kaj laboristoj. Se oni agas kompetente, la rezultoj estas klaraj: malsanaj infanoj fariĝas pli aktivaj, kunlaboremaj, manĝemaj kaj akceptemaj fronte al necesaj ekzamenoj; familianoj de tiuj infanoj fariĝas pli bonhumoraj, esperplenaj kaj kunhelpas en la flegado; flegistoj kaj kuracistoj pli amike, bonhumore kaj  varmakore  traktas siajn pacientojn; teknikistoj, flegistoj kaj kuracistoj fariĝas pli kunlaboremaj kaj amikemaj inter si. Rektaj influoj je la sano de  pacientoj  estas klare dokumentitaj: mildigo de doloro, mildigo de angoro (ekzemple tuj antaŭ operacio), efika helpo por fari, ke infanoj restu tute senmovaj okaze de fakaj medicinaj ekzamenoj. Eksperimentoj pruvis, ke eĉ por faciligi artefaritan fekundiĝon ĝi montriĝis efika. Kaj dum flegado de sekse perfortitaj infanoj la klaŭna gajo multe helpas. Kaj plej grave:  feliĉigataj pacientoj prezentas pli bonajn reagojn laŭ klinika vidpunkto – eble pro influo je la imunosistemo.

Nun oni jam ne havas dubon: bona humoro kaj solidareco estas altvaloraj kuraciloj.

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio

Leia Mais/Legu Plu... ►

13 de set. de 2012

Kaj por ĉiuj aliinoj!

Ne gravas pri tiom, kiom diras la homojn pri la egaleco inter viroj kaj virinoj, oni estas malsimilaj en multaj da aspektoj, kaj unu de tiuj estas, homoj preskaŭ ĉiam ne sin gravas pri la posedaĵoj de virinoj, kaj virinoj, preskaŭ ĉiam sin gravas pri la posedaĵoj de viroj, ne riproĉi min por tio, tiuj estas aferoj de la naturo, aferoj de la homa instinkto.


Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►

8 de set. de 2012

Nesufiĉe da korpa kontakto


Kuracisto en Vieno ĵus publikigis libron pri soleco de homoj kaŭzita de manko de tuŝiĝoj. Li konstatas ke homoj ja tuŝas ekranon por sendi karesojn al siaj gekaruloj, sed apenaŭ havas la tempon por tuŝi sian partneron.

Sen tuŝiĝoj ni ne povas ekzisti, nur per ili ni lernas percepti nin mem. Ekonomipsikologoj jam delonge malkovris tuŝojn kiel vendakcelan trukon. Sed ni mem en la industria socio uzas nian palposenton ĉiam malpli. Estas dilemo de la interreta socio: Tra la reto ĉio eblas - escepte de tuŝoj.

Tuŝiĝoj kreas la "mi"-senton. Infanoj nur per palpado de la haŭto ricevas imagon pri si mem. Ili per tio fiksas sian korpan skemon. Kio estas interne, tio estas "mi", ĉio alia estas "ne-mi". Tuŝiĝoj tenas vin sur via vivovojo. Deprimo, soleco, sociaj timoj - ĉio tio povas kunrilati al manko de korpa kontakto. La palposento evoluas tre frue kaj restas preskaŭ senperde ĝis alta aĝo. Kaj tamen ni forgesas ĝin. Ankaŭ la kunligo inter korpa kontakto kaj sano estas apenaŭ esplorita. Dum infanoj havas naturan senĝenan aliron al korpaj kontaktoj, la barieroj kreskas kune kun la aĝo. La palposento degeneras, korpa kontakto limiĝas ofte al seksaj kontaktoj. Precipe maljunuloj fariĝas netuŝituloj. Aliflanke multaj malsanoj pliboniĝas se la pacientoj estas tuŝataj. Korpa kontakto bremsas agresemon.

Kaj kompreneble tuŝoj bonege taŭgas por manipuli. Kelnerinoj kaj vendistinoj pruveble enspezas pli se ili tuŝas siajn klientojn ĉe la brako. Eĉ nerimarkitaj tuŝoj kreas simpation kaj fidon. Ĉe eksperimento preterpasantoj kiujn oni senatente tuŝis estis pli ofte pretaj helpi ol netuŝitaj homoj.

Reciproka korpa kontakto tute facile plibonigas la kvaliton de partnereco. Se oni volas efektivigi tion je distanco, oni trovas ankoraŭ problemon. Inventemuloj cerbumas por transpontigi la distancojn en tuŝado. Jam troviĝas sur la merkato "karesa" ĉemizo kiu transportas pere de ĉeltelefono karesajn tuŝojn de la partnero.

Sed ekzistas ŝancoj por tuŝoj. La konscio pri la potenco de la tuŝoj kreskas. Por la hejma uzo la aŭtoro de la libro rekomendas kunkuŝi ĉiutage dum 20 minutoj. La bezono ja varias individue sed studoj montris ke 20-minuta masaĝo montris pozitivajn efikojn. Kaj tiaj 20 minutoj ne estas tro longa tempo por resti for de la ekrano.

Vi povas aŭskulti la artikolon en Esperanta Retradio

Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

3 de set. de 2012

La punktoj en la vojoj

La homoj, danke al sia fronta kortekso, la povo por defini la punktoj dum sia vivado kaj povas elekti la vojojn kiujn sekvi por "tien" atingi. Sed ankaŭ faktas ke plimultoj da homoj ne estas pensuloj fakte, tiuj homoj nur pensas kaj faras tiujn, kiujn lia estro ordenas lin, tiu okazas ĉe homoj en religiaj medioj, politikaj medioj, edukaj medioj kaj ĉiuj aliaj, do, estas laŭ mia pensado, kaj laŭ mi konkludas al mi mem, ke ne bonas oni konsumi tempon trovante ŝanĝi la homaron, oni devas ŝanĝi oni mem, kaj ekzerci tian ŝanĝadon.


Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado

Leia Mais/Legu Plu... ►

28 de ago. de 2012

Bildo kaj imago

nenio estas ĉi tie por vidi
kiun diris ĉu diras bone scii
estas floro en la nigra etoso
malgravas kiel, sed kiu necesas trovi
ekzistante la koloro, ekzistas la hel'
tuŝante nin ĉiel, flugante apud blovo

ĉiam sur ni
vera peza etoso
kiun volas pri
tiu ne trapasi
estas vivo ke
ĉe nia mano
alportas tuta povo
mem ne kredante
ĝi estas tie
al ni parolante
tien kaj reen
haltita ie ajn
do ĝin trovi
aŭ ĉiujn aliajn


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

27 de ago. de 2012

Dolĉa alternativo


Rilate la tiel nomatan hejman popolmedicinon, mi neniam ĉesas admiri la saĝecon de praavinoj. De tempo al tempo, ankaŭ la moderna medicino devas rekoni tion.
   
Ĉi-foje mi aludas al ĝena problemo, kiun patrinoj kaj avinoj ofte alfrontas: la nokta tusado de etaj infanoj. En tempo de grandaj, mirindaj atingoj de medicino, oni tamen ankoraŭ ne trovis taŭgan solvon por tiu simptomo, kiu turmentas infanojn kaj iliajn patrinojn. Efektive, ordinaraj medikamentoj kontraŭ tio ne estas kontentigaj, unue pro tio, ke ili ne estas plene efikaj, due pro tio, ke ili foje agas en la cerbo de la etuloj, kie situas la “centro por tusado”. Iuj kontraŭtusaj drogoj eĉ povas kaŭzi malvigliĝon kaj  ĥemian dependon, se longe uzataj. Kaj prudento ĉiam rifuzas la ideon per drogo influi la delikatan cerbon de la malgranduletoj.
   
Tradicie, avinoj de longe rekomendas mielon kontraŭ nokta tusado. Ĉu tiu dolĉa alternativo estas vere efika, aŭ temas pri placebo? Ĉi tiu ŝajne naiva, negrava demando tamen okupis la paĝon de grava medicinrevuo Pediatrics, kiu publikigis zorge sciencan esploron pri ĝi, en ĉi tiu monato aŭgusto 2012.  Antaŭ enlitiĝo, centoj da infanoj trinkis po unu kulero da mielo. Oni uzis por la esploro tri specojn de mielo: el floroj de eŭkalipto, citrono kaj lamiacoj. (Rosmareno kaj salvio estas ekzemploj de lamiacoj.) La infanoj estis 1- ĝis 5-jaraĝaj. Oni detale kontrolis kaj notis la tusadon de la infanoj dum noktaj periodoj. Laŭ statistika analizo, mielo el ĉiuj tri tipoj estis pli efikaj ol placebo por mildigi noktan tusadon. Kaj plej bele: oni ne perceptis signifohavajn damaĝajn efikojn de tiu natura medikamento. La esploristoj konkludis: mielo ŝajne estas preferinda alternativo kontraŭ nokta tusado de infanoj.
   
Morala instruo: neniam ignoru avinan saĝon, antaŭ ol funde analizi la aferon.

Vi povas aŭskulti ĝin ĉe Esperanta Retradio

Leia Mais/Legu Plu... ►

26 de ago. de 2012

De la tolereco!


Ho ve, se ne estus la bona tolereco inter ni, saĝaj kaj samtempe malsaĝaj homoj, estantoj, kio estus la kunvivado dum nia estado en ĉi tiu mondo, bela, jes, tre bela, sed ankaŭ tre, tro, ja, multe justa, kaj la justeco de la naturo oni ĉiam ricevas aŭ per malamo, aŭ per kaoso, do, tolereco, kontraŭ ĉio kaj ĉiuj, oni bezonu tian.

Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►