23 de mar. de 2012

Palestinaj infanoj lernas kapoejron por traspasi la penigan konfliktoj

Kunlabore al UN, neregistrara organizaĵo instruas kapoeiron al infanoj en la okupitaj terirorioj. Sub granda tendo, en Orienta Jerusalemo, ĉirkaŭ dudek adoleskuloj kaj infanoj dancas akompane de tambura muziko. Ili lernas kapoejron, brazilan luktoarton, kiu miksas dancon, akrobacion kaj lukton. Tiu luktoarto estas grava simbolo de la brazila kulturo kaj nun konkeras praktikantojn en Cisjordanio. Laŭ la estro de tiu neregistrara organizaĵo kapoejro helpas la infanoj traspasi tiajn malfacilajn spertojn de la okupacio.

Roda de capoeira (Kapoejra rondo)
"Pro ĝia luktoarta naturo, kapoejro postulas disciplinon por sukcesa kunlaborado. Mi kredas, ke tiu kvalito forte tuŝas la infanojn", diris Ĵorge Goja [Jorge Goia], la brazila instruisto kaj respondeculo de la kurso". Kapoejro povas esti grava ilo por disvolvigi la memfidon de infanoj. Ĝi estas tradicie instruita al grupoj kaj instigas la infanojn kanti kaj danci, tiamaniere, ke ili sentas sin veraj anoj de la grupo", asertis lin.

La NRO Bidna Capoeira (arablingve: ni volas kapoeiron) instruas infanojn kaj junulojn ekde lastjaran mardon en rifuĝejoj en Cisjordanio. Ĉirkaŭ okcent personoj jam partoprenis en tiu projekto. Nuntempe la kursoj okazas en rifuĝejoj en Ŝiafato [شعفاط], Jalazono [مخيّم الجلزون] kaj Ramalaho [رام الله].

Supereco
Laŭ informo de la respondeculo de UNHPR (agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por helpo al palestinaj rifuĝintoj en mezorientro), la infanoj ege bone reagas al tiuj lecionoj. Oferti tiajn kursojn al infanoj, kiuj loĝas en rifuĝejoj, kreas por ili oportunon superi la ĉiutagajn malfacilaĵojn.

Krom tio, laŭ deklaro de Ĵorge Goja "En Brazilo kapoejro historie funkciis kiel helpilo por ke la perfortitaj komununoj povus rezisti  kaj kontraŭstari siajn perfortintoj, tiu kvalito faras ĝin adkvatan por rilato kun la premitaj palestinoj en Israelo".

Kapoejro
Kapoejro [portugale capoeira] estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko kaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko.

La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la Brazilo. Verŝajne kapoejro ekhavis sian nomon pro tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.


El Nunonia
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário