Bufordo, la malplej granda municipo de Usono, estos aĉetebla ekde  morgaŭ. Tie vivas nuntempe nur unu homo, la urbestro mem. Lastan mardon,  je la 3-a de aprilo, la entrepreno, kiu administracios la aŭkcion,  anoncis la oportunon per la frazo “Ununura oportuno por aĉeti tutan  popolon”.
Don Samons, la ununura loĝanto kaj urbestro de Bufordo, aŭkcios la  urbon kontraŭ minimume cent mil dolaroj (75 mil eŭrojn).
Bufordo estis  fondita je la jaro 1866 kaj loĝis tie 2 mil personoj, kiuj laboris  precipe en la konstruado de la loka fervojlinio, sed la granda altitudo,  je 2,4 mil metroj kaj la distanco por atingi aliajn urbojn influis la  sorton de la urbo. La lasta loĝanto, kiu ĝin forlasis estis la filo de  la nuna ‘urbestro’. Don Samons ekloĝis tie je la 1980-aj jaroj kaj nun  administracias doganstaplon kun pli ol mil ĉiutagaj klientoj.
La estonta posedanto de la urbo aĉetos vendejon, benzinvedejon,  poŝtoficejon kun propra poŝtkodo kaj plurajn aliajn servojn. La  entrepreno kiu aranĝos la aŭkcion informis, ke la urbo estas kvar  hektaro granda, enhavas domon, kvin poŝtskatolojn, parkejon kaj foston  por la telefonan reton.
El Nunonia
Assinar:
Postar comentários (Atom)
- 
Por Wander José na lista Esperanto Brazilo . Com o presente vou tentar mostrar a todos como configurar as fontes especiais do Esperanto...
 - 
Mazi en Gondolando e o segundo episódio Mazi revenas al Gondolando é um curso de esperanto em vídeo, recentemente editado, que está tendo ...
 - 
Fivortoj brazilaj kun subtekstoj en Esperanto. Palavrões brasileiros com legendas em Esperanto.
 - 
Criarei aqui aos poucos uma lista de expressões comuns em português e seus equivalentes em Esperanto, a lista ficará em ordem alfabética por...
 - 
Oficiais (Oficialaj) http://www.akademio-de-esperanto.org/ - Akademio de Esperanto http://esperanto.org.br - BEL - Brazila Esperanto-Lig...