Multaj homoj ankoraŭ kredas ke gestolingvoj estas puraj "signolingvoj" 
kun izolitaj bildecaj gestoj. Sed la lingvistiko jam delonge rekonas 
tiujn lingvojn kiel plenvalorajn lingvojn. Ili disponas pri propra 
gramatiko (kiu tute ne rilatas al la gramatiko de la koncerna sonlingvo)
 kaj pri abstraktaj konceptoj kiel ekz. personaj pronomoj.
Mondskale
 ekzistas ĉirkaŭ 200 gestolingvoj kaj ili estas parte tre malsamaj. Tiel
 ekz. usonaj kaj britaj uzantoj de sia respektiva gestolingvo apenaŭ 
povas kompreni unu la alian - la usonano kaj la franco aliflanke havas 
mapli da problemoj, ĉar la usona signolingvo (ASL) deriviĝas el la 
franca signolingvo (LSF).
En la germanlingvaj landoj ekzistas apud
 la germana gestolingvo (DGS) ankaŭ lingvo por Aŭstrio kaj alia por 
Svislando. Kaj tiel necesas interpreti ne nur inter sonlingvo kaj 
gestolingvo sed ankaŭ inter diversaj gestolingvoj. Tamen tia fremdlingvo
 ne estas tute nekomprenebla por uzanto de certa gestolingvo, ĉar kelkaj
 signoj (ekz. la numeraloj) estas internacie kompreneblaj.
Oni 
ankaŭ klopodas pri mondskale unueca gestolingvo sed simile al la 
internacia sonlingvo Esperanto la sukceso estas tre limigita. Nur ĉe 
internaciaj konferencoj jen kaj jen la internacia signolingvo "Gestuno" 
estas aplikata.
Gestuno estas planita signolingvo, kiun ekdiskutis la Unua Monda Kongreso de la Monda Federacio de Surduloj en 1951.
En
 1973, komitato kreis kaj normigis sistemon de internaciaj signoj. Ili 
penis uzi la plej kompreneblajn signojn el diversaj signolingvoj por ke 
la lingvo estu pli facile lernebla. En 1975 la komisiono eldonis libron 
kun preskaŭ 1500 signoj, sub la aŭspicioj de la Brita Asocio de 
Surduloj.
Gestuno ne havas difinitan gramatikon, kaj tial iuj 
diras, ke ĝi ne estas vera lingvo. Konversacio en Gestuno povas uzi la 
gramatikon el iu ajn signolingvo. En la 1980-aj jaroj Gestuno evoluis al
 Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el 
malsamaj landoj. Surduloj uzas Internacian Signon ĉe internaciaj 
kongresoj, ekzemple la Mondaj Surdulaj Ludoj kaj la Mondaj Kongresoj de 
la Monda Federacio de Surduloj.
La nomo "Gestuno" devenas de la 
itala kaj signifas "la unuiĝo de gestolingvoj (signolingvoj)". Nuntempe 
la nomo Gestuno estas tre malofte uzata. - Hodiaŭ oni parolas pri 
Internacia Signo aŭ Internacia Signolingvo.
Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio 
15 de ago. de 2012
Assinar:
Postar comentários (Atom)
- 
Por Wander José na lista Esperanto Brazilo . Com o presente vou tentar mostrar a todos como configurar as fontes especiais do Esperanto...
 - 
Mazi en Gondolando e o segundo episódio Mazi revenas al Gondolando é um curso de esperanto em vídeo, recentemente editado, que está tendo ...
 - 
Fivortoj brazilaj kun subtekstoj en Esperanto. Palavrões brasileiros com legendas em Esperanto.
 - 
Criarei aqui aos poucos uma lista de expressões comuns em português e seus equivalentes em Esperanto, a lista ficará em ordem alfabética por...
 - 
Oficiais (Oficialaj) http://www.akademio-de-esperanto.org/ - Akademio de Esperanto http://esperanto.org.br - BEL - Brazila Esperanto-Lig...