Antaŭ multaj jarcentoj, paŝtisto en Etiopujo rimarkis, ke liaj kaproj
 pli aktive saltas kaj kapriolas, post kiam ili manĝis iujn ruĝajn 
fruktetojn el nekonata arbetaĵo. Li tute ne povus prezenti al si, kian 
gravan drogon li eltrovis, kiam li alportis la fruktojn al monaĥoj, kiuj
 unuafoje preparis kafon. Tiu trinkaĵo fariĝis preskaŭ universale ŝatata
 kiel stimulaĵo. Kaj lastatempe oni  emas klasigi ĝin kiel veran 
medikamenton – mirindan drogon.
La prestiĝa usona medicinrevuo 
“New England Journal of Medicine” publikigis ampleksan artikolon pri 
kafo, kiun la retejo “Medscape” republikigis, listigante dekon da 
bonfaraj efikoj  je la homa sano. Ni faru resumon:
-    eble 
ŝajnas kontraŭdire, sed kvankam kafo nelonge plialtigas sangopremon, 
tamen ĝi forigas inflamajn substancojn  el  la sango, plimultigas la 
“bonan” kolesterolon, evitas arteriajn ŝtopiĝojn kaj misfunkciadon de la
 koro;
-    unu ĝis tri tasoj da kafo malpliigas je multaj procentoj la riskon de cerbaj arteriaj ŝtopiĝoj;
-    modera kvanto da kafo malpliigas la riskon de tipo 2-diabeto  – 
kompreneble se oni trinkas ĝin sen sukero; krome, manĝi  nerostitajn 
grajnojn helpas malgrasiĝon;
-    pro  siaj kontraŭoksidaj kaj kontraŭmutaciaj efikoj, kafo parte 
protektas kontraŭ iuj kanceroj de la utero, mamo, haŭto, kapo, kolo kaj 
prostato;
-    modera kafotrinkado parte helpas konservi la kognan kapablon, 
kaj tial evitas tendencon al demenco; same rilate al Parkinson-malsano 
kaj aliaj cerbodegeneriĝoj, precipe lige al maljuniĝo;
-    post kafotrinkado, la cerbo produktas substancojn, kiuj helpas eviti depresion;
-    kafo iom mildigas la kazojn de hepata cirozo kaj hepatito, kaj 
malpliigas la riskon de evoluo al hepata kancero kaj “trograsa hepato”;
-    krome: kafo stimulas produktadon de larmoj (do ĝi helpas ĉe 
kazoj de “sek-sindromo”), iom helpas kontraŭ podagro kaj iuj tipoj de 
infektoj.
Tamen… kiel ĉio en la vivo, ĝi ne estas perfekta drogo. 
 Ĝi ankaŭ alportas riskojn, precipe se malmodere trinkata: plialtiĝo de 
sangopremo, maltrankvileco, nedormemo, tremetado, pligraviĝo de 
glaŭkomo. Kaj subita ĉesigo povas kaŭzi simptomojn.
Tamen, 
kontraŭmetante bonfarojn kaj malbonfarojn, la rezulto estas tre 
pozitiva, koncerne kaftrinkadon: 13-jara observado montris, ke ĝi 
malpliigis je 10 procentoj ĉiaspecajn mortokaŭzojn. Nun, oni rajtas 
diri, ke tiu bongusta trinkaĵo ne estas nur la plej agrabla parto de la 
mateno.
Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio 
14 de ago. de 2012
Assinar:
Postar comentários (Atom)
- 
Por Wander José na lista Esperanto Brazilo . Com o presente vou tentar mostrar a todos como configurar as fontes especiais do Esperanto...
 - 
Mazi en Gondolando e o segundo episódio Mazi revenas al Gondolando é um curso de esperanto em vídeo, recentemente editado, que está tendo ...
 - 
Fivortoj brazilaj kun subtekstoj en Esperanto. Palavrões brasileiros com legendas em Esperanto.
 - 
Criarei aqui aos poucos uma lista de expressões comuns em português e seus equivalentes em Esperanto, a lista ficará em ordem alfabética por...
 - 
Oficiais (Oficialaj) http://www.akademio-de-esperanto.org/ - Akademio de Esperanto http://esperanto.org.br - BEL - Brazila Esperanto-Lig...