Injekcimortigi hundon ĉar ĝi ne plu kapablas kuri? Tion Markus van
den Boom ne volis akcepti kaj li konstruis rulĉareton por sia karulo.
Nun li estas specialisto pri rekapabliga tekniko por bestoj. Ĉu la
hundoj estas grandaj aŭ malgrandaj, la rulĉareto ebligas al ili ekkuri
surprize rapide.
Restis ankoraŭ unu semajno por vidi ĉu la hundo
ricevos injekcion aŭ ne. La germano Markus van den Boom el Bochum volis
savi la vivon de sia malsana hundo. Ĝi ne plu kapablis kuri kaj lia
kunvivantino kiu estas bestokuracistino jam anoncis doni al la hundo la
mortigan injekcion se la hundo ne pli bone fartos post 7 tagoj.
En
la interreto li serĉis eblecojn savi sian hundon - kaj li trovis ion.
Firmao ofertis rulĉareton por bestoj. Sed la firmao situis en Usono kaj
do la liverado daŭrus 6 semajnojn. Tio estis tro longa tempo por van den
Boom. Tial li komencis mem konstrui ĉareton. Pri la rezulto eĉ li mem
miris: "Mia hundo kuris per tio kvazaŭ ĝi ne neniam estus farinta ion
alian."
Lia nuna edzino komence estis skeptika pri la ideo por
rulĉareto. "Sed se oni vidas kiom da vivokvalito la hundoj rericevas,
oni pensas alie." En la bestokliniko en kiu ŝi laboris, la sukceso
rapide famiĝis kaj tial alvenis unuaj mendoj. Antaŭ iom pli ol 3 jaroj
estis jam tiom ke van den Boom rezignis pri sia posteno kiel
ortopediteknikisto kaj fariĝis memstara.
Lia firmao nomiĝas
"Rehatechnik für Tiere" (rekapabliga tekniko por bestoj). Intertempe li
tie konstruas novan ĉareton preskaŭ ĉiutage. Kaj li eĉ ne akceptas ĉiun
klienton. "Se mi vidas ke la besto sentas fortajn dolorojn, tiam mi
rifuzas la komision". Laŭ li kelkfoje tamen estas preferinde doni al la
besto la injekcion. La protekto de bestoj havas prioritaton kaj li ne
volas gajni monon je kostoj de la bestoj.
Ĉiu ĉareto estas
tajlorita unikaĵo, la vendoprezo situas inter 300 ĝis 600 eŭroj. Laŭ la
grandeco de la hundo li prenas radojn de respektiva diametro. La
portantan kadron li mem kunveldas kaj la jungilaron kiuj ĉirkaŭas la
bruston de la hundo li mem kudras.
Eĉ liaj najbaroj ankoraŭ miris
kiam la hundoj kurveturis per la funkcipreta ĉareto antaŭ lia garaĝo.
Kaj multaj apenaŭ povis kredi ke li eĉ gajnas monon per sia negoca ideo.
Lamiĝoj de la malantaŭaj gamboj ĉe hundoj ne estas maloftaj, ĉu en kazo
de artrozoj, de malapero de karno aŭ de kadukiĝo.
Kiel vi povas
vidi en la retpaĝaro de "Rehatechnik für Tiere", lia firmao estas
sukcesa kaj jam havas filion en Svislando. La bonan funkciadon de la
rulĉaretoj vi povas vidi en du aldonitaj filmetoj
Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
18 de jul. de 2012
0 Comentários
Assinar:
Postar comentários (Atom)
-
Por Wander José na lista Esperanto Brazilo . Com o presente vou tentar mostrar a todos como configurar as fontes especiais do Esperanto...
-
Mazi en Gondolando e o segundo episódio Mazi revenas al Gondolando é um curso de esperanto em vídeo, recentemente editado, que está tendo ...
-
Fivortoj brazilaj kun subtekstoj en Esperanto. Palavrões brasileiros com legendas em Esperanto.
-
Criarei aqui aos poucos uma lista de expressões comuns em português e seus equivalentes em Esperanto, a lista ficará em ordem alfabética por...
-
Oficiais (Oficialaj) http://www.akademio-de-esperanto.org/ - Akademio de Esperanto http://esperanto.org.br - BEL - Brazila Esperanto-Lig...