Inter la sahara dezerto en la nordo kaj la tropika pluvarbaro en la sudo
en Afriko troviĝas la Sahel-zono kiu pro ĝia uzo kiel farmlando pli kaj
pli dezertiĝas. Por haltigi tiun dezertiĝon kaj por reverdigi la
Sahel-zonon multaj programoj de internaciaj organizaĵoj estis
konceptitaj sed ili plej ofte ne alportis la deziratan sukceson.
Ekzemple la plantado de arboj montriĝis senesperiga malŝparo de mono,
ĉar 80 procentoj de la plantitaj arbetoj pereis.
Unu metodo de
reverdigo tamen bonege funkcias. Ĝin eltrovis antaŭ 30 jaroj la
aŭstraliano Tony Rinaudo kiu venis tiam kiel fakulo por reverdigo al
Niĝero, unu el la landoj kiu troviĝas meze en la Sahel-zono. Kiam li
vidis unuafoje kiel tiam aspektis la lando, li estis ŝokita, ĉar ĉie li
vidis sekiĝon kaj dezertiĝon. Sur la grundo oni mezuris temperaturon de
60 gradoj kaj estis multaj plantaj malsanoj kaj damaĝigaj bestoj kiuj
detruis la rikolton. Li spertis ke la plantado de arboj ne funkciis kaj
li pro tio senesperis.
Unu tagon li survojis per sia aŭtomobilo
kaj devis halti pro paneo de la pneŭoj. Kiam li ĉirkaŭrigardis li vidis
la saman bildon kiel ĉie en Niĝero - nur sekiĝintan landon, jen kaj jen
malgrandajn arbustojn aŭ ĝermaĵojn de arboj kiuj elstaris el la sabla
grundo. Kiel en multaj regionoj de la lando ankaŭ tie iam estis arboj.
Tony rigardis la arbustojn kaj plantojn pli precize kaj malkovris ke sub
la grundo estis multaj ĝermaĵoj kaj restoj de radikoj. "Ĉu eble en tiuj
radikoj kaj ĝermaĵoj estas ankoraŭ vivo?", li demandis sin. Por ekscii
tion li faris teston en la regiono kaj baris areon en kiu la bestoj ne
povis forvori la ĝermaĵojn kaj la homoj ne povis kolekti lignon por fari
fajron.
Post iom da tempo multaj plantoj ekĝermis kaj kreskis.
Sur la malnovaj trunkoj de arboj oni lasis nur la plej fortajn
novbranĉojn kaj je la ĝenerala surprizo jam post tre mallonga tempo
rekreskis malgranda arbaro. Tio estis la remalkovro de malnovega metodo
por reverdigo. Oni nomis ĝin "farmiste mastrumata natura regeneriĝo -
FMNR".
Tony ekkonis la nekredeblajn eblecojn kiuj malfermiĝis, sed
por tio li bezonis la subtenon de la farmistoj en Niĝero. Ankaŭ la
registaron li devis havi je sia flanko. Komenciĝis longa vojaĝo. Oni ne
povis kredi ke per tiu simpla kaj malmultekosta metodo eblas reverdigi
la landon. Sed post multaj prelegoj kaj vojaĝoj li sukcesis konvinki
kelkajn farmistojn pri sia ideo kaj persvadi ilin fari provon. La
farmistoj lasis laŭeble multajn arbojn kreski sur la kampoj kaj jam post
mallonga tempo ili konstatis ke parte la rikoltoj duobliĝis.
La
arboj donacis ombron kaj tiel protektis la semaĵon kontraŭ la
bruligantaj sunradioj. La radikoj kiuj etendiĝis multajn metrojn en la
profundo konservis la humidecon en la grundo, birdoj revenis kaj
disvastigis per siaj ekskrementoj semojn de aliaj plantoj kaj arboj. Oni
ankaŭ konstatis ke ŝanĝiĝis la mikro-klimato kaj ke ĝi fariĝis pli
humida kaj pli malvarmeta. Hodiaŭ preskaŭ la duono de la agrikultura
grundaro per tiu metodo estas reverdigita. La farmistoj kiuj aplikis ĝin
nun decide pli bone fartas.
La branĉoj kaj folioj de la arboj
estas rikolteblaj kaj povas esti vendataj kiel porfajra ligno kaj
porbesta voraĵo. Jen kaj jen farmistoj vendas arbojn kiel porkonstruan
lignon. Tiel plialtiĝas la vivenspezo de la farmistoj kaj de tiu mono
ili povas aĉeti nutraĵojn por siaj familioj.
Tony ne laciĝis
raporti pri la nova metodo ankaŭ en aliaj landoj. Li tiel ĉie revekis la
konscion kiel gravaj arboj estas por sukcesa agrikulturo kaj por pli
bona vivo. Afriko estas la kontinento kun la plej granda diverseco de
arboj. Kreskas tie pli ol mil specioj. Multaj el tiuj arboj per siaj
folioj sterkas la grundon kaj provizas tra la radikoj la grundon per
vivnecesaj nutraj substancoj.
Tony povis konvinki multajn
registarojn ŝanĝi la koncernajn leĝojn. En multaj afrikaj landoj nur la
registaro disponas pri rajtoj je la lando kaj grundo. Sed nur se la
farmistoj kaj komunumoj posedas la rajton je la grundo kaj la tie
kreskantajn arbojn, tiam ankaŭ ili zorgas pri ili.
Aŭdu ĉion en Esperanta Retradio
19 de jul. de 2012
0 Comentários
Assinar:
Postar comentários (Atom)
-
Por Wander José na lista Esperanto Brazilo . Com o presente vou tentar mostrar a todos como configurar as fontes especiais do Esperanto...
-
Mazi en Gondolando e o segundo episódio Mazi revenas al Gondolando é um curso de esperanto em vídeo, recentemente editado, que está tendo ...
-
Fivortoj brazilaj kun subtekstoj en Esperanto. Palavrões brasileiros com legendas em Esperanto.
-
Criarei aqui aos poucos uma lista de expressões comuns em português e seus equivalentes em Esperanto, a lista ficará em ordem alfabética por...
-
Oficiais (Oficialaj) http://www.akademio-de-esperanto.org/ - Akademio de Esperanto http://esperanto.org.br - BEL - Brazila Esperanto-Lig...