28 de jul. de 2012

Flugu, knabon, flugu!



Mi jam vidis multfoje ke oni devas ĉiam instrui pri la vero, kaj oni ne devas multe fantazii la aferojn, inkluzive kiam oni instruas la purajn kaj malspertajn infanojn, bone, iam estis, patrino diris kaj rediris al sia filo pli aĝa, "bone zorgu vian frateton, li estas anĝelo", kaj partino ne bone edukis sian filon sed televido tion faris, li lernas per ĝi ke anĝeloj estas ĉiam blondaj, blankhaŭtaj, blukoloraj aŭ verdkoloraj okulaj knabetoj kaj havas flugilojn por feliĉe flugi, do, la naiva knabo, tiam, volis vidi sian fratenton flugi!

Mi vidis ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

Kartezia ĉarto!





Bone, al  vi ke estas scivolema, povas serĉi pri la temo, kaj al vi, ke estas tute saĝulo, saĝintulo de la ĉiaj kaj ĉiuj aferoj, nur elektas vian prefereblan opcion kaj lasu min pace!


Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

19 de jul. de 2012

Sukcesa metodo por reverdigi la Sahel-zonon

Inter la sahara dezerto en la nordo kaj la tropika pluvarbaro en la sudo en Afriko troviĝas la Sahel-zono kiu pro ĝia uzo kiel farmlando pli kaj pli dezertiĝas. Por haltigi tiun dezertiĝon kaj por reverdigi la Sahel-zonon multaj programoj de internaciaj organizaĵoj estis konceptitaj sed ili plej ofte ne alportis la deziratan sukceson. Ekzemple la plantado de arboj montriĝis senesperiga malŝparo de mono, ĉar 80 procentoj de la plantitaj arbetoj pereis.

Unu metodo de reverdigo tamen bonege funkcias. Ĝin eltrovis antaŭ 30 jaroj la aŭstraliano Tony Rinaudo kiu venis tiam kiel fakulo por reverdigo al Niĝero, unu el la landoj kiu troviĝas meze en la Sahel-zono. Kiam li vidis unuafoje kiel tiam aspektis la lando, li estis ŝokita, ĉar ĉie li vidis sekiĝon kaj dezertiĝon. Sur la grundo oni mezuris temperaturon de 60 gradoj kaj estis multaj plantaj malsanoj kaj damaĝigaj bestoj kiuj detruis la rikolton. Li spertis ke la plantado de arboj ne funkciis kaj li pro tio senesperis.

Unu tagon li survojis per sia aŭtomobilo kaj devis halti pro paneo de la pneŭoj. Kiam li ĉirkaŭrigardis li vidis la saman bildon kiel ĉie en Niĝero - nur sekiĝintan landon, jen kaj jen malgrandajn arbustojn aŭ ĝermaĵojn de arboj kiuj elstaris el la sabla grundo. Kiel en multaj regionoj de la lando ankaŭ tie iam estis arboj. Tony rigardis la arbustojn kaj plantojn pli precize kaj malkovris ke sub la grundo estis multaj ĝermaĵoj kaj restoj de radikoj. "Ĉu eble en tiuj radikoj kaj ĝermaĵoj estas ankoraŭ vivo?", li demandis sin. Por ekscii tion li faris teston en la regiono kaj baris areon en kiu la bestoj ne povis forvori la ĝermaĵojn kaj la homoj ne povis kolekti lignon por fari fajron.

Post iom da tempo multaj plantoj ekĝermis kaj kreskis. Sur la malnovaj trunkoj de arboj oni lasis nur la plej fortajn novbranĉojn kaj je la ĝenerala surprizo jam post tre mallonga tempo rekreskis malgranda arbaro. Tio estis la remalkovro de malnovega metodo por reverdigo. Oni nomis ĝin "farmiste mastrumata natura regeneriĝo - FMNR".

Tony ekkonis la nekredeblajn eblecojn kiuj malfermiĝis, sed por tio li bezonis la subtenon de la farmistoj en Niĝero. Ankaŭ la registaron li devis havi je sia flanko. Komenciĝis longa vojaĝo. Oni ne povis kredi ke per tiu simpla kaj malmultekosta metodo eblas reverdigi la landon. Sed post multaj prelegoj kaj vojaĝoj li sukcesis konvinki kelkajn farmistojn pri sia ideo kaj persvadi ilin fari provon. La farmistoj lasis laŭeble multajn arbojn kreski sur la kampoj kaj jam post mallonga tempo ili konstatis ke parte la rikoltoj duobliĝis.

La arboj donacis ombron kaj tiel protektis la semaĵon kontraŭ la bruligantaj sunradioj. La radikoj kiuj etendiĝis multajn metrojn en la profundo konservis la humidecon en la grundo, birdoj revenis kaj disvastigis per siaj ekskrementoj semojn de aliaj plantoj kaj arboj. Oni ankaŭ konstatis ke ŝanĝiĝis la mikro-klimato kaj ke ĝi fariĝis pli humida kaj pli malvarmeta. Hodiaŭ preskaŭ la duono de la agrikultura grundaro per tiu metodo estas reverdigita. La farmistoj kiuj aplikis ĝin nun decide pli bone fartas.
La branĉoj kaj folioj de la arboj estas rikolteblaj kaj povas esti vendataj kiel porfajra ligno kaj porbesta voraĵo. Jen kaj jen farmistoj vendas arbojn kiel porkonstruan lignon. Tiel plialtiĝas la vivenspezo de la farmistoj kaj de tiu mono ili povas aĉeti nutraĵojn por siaj familioj.

Tony ne laciĝis raporti pri la nova metodo ankaŭ en aliaj landoj. Li tiel ĉie revekis la konscion kiel gravaj arboj estas por sukcesa agrikulturo kaj por pli bona vivo. Afriko estas la kontinento kun la plej granda diverseco de arboj. Kreskas tie pli ol mil specioj. Multaj el tiuj arboj per siaj folioj sterkas la grundon kaj provizas tra la radikoj la grundon per vivnecesaj nutraj substancoj.
Tony povis konvinki multajn registarojn ŝanĝi la koncernajn leĝojn. En multaj afrikaj landoj nur la registaro disponas pri rajtoj je la lando kaj grundo. Sed nur se la farmistoj kaj komunumoj posedas la rajton je la grundo kaj la tie kreskantajn arbojn, tiam ankaŭ ili zorgas pri ili.


Aŭdu ĉion en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

18 de jul. de 2012

Rulĉaretoj por bestoj

Injekcimortigi hundon ĉar ĝi ne plu kapablas kuri? Tion Markus van den Boom ne volis akcepti kaj li konstruis rulĉareton por sia karulo. Nun li estas specialisto pri rekapabliga tekniko por bestoj. Ĉu la hundoj estas grandaj aŭ malgrandaj, la rulĉareto ebligas al ili ekkuri surprize rapide.

Restis ankoraŭ unu semajno por vidi ĉu la hundo ricevos injekcion aŭ ne. La germano Markus van den Boom el Bochum volis savi la vivon de sia malsana hundo. Ĝi ne plu kapablis kuri kaj lia kunvivantino kiu estas bestokuracistino jam anoncis doni al la hundo la mortigan injekcion se la hundo ne pli bone fartos post 7 tagoj.

En la interreto li serĉis eblecojn savi sian hundon - kaj li trovis ion. Firmao ofertis rulĉareton por bestoj. Sed la firmao situis en Usono kaj do la liverado daŭrus 6 semajnojn. Tio estis tro longa tempo por van den Boom. Tial li komencis mem konstrui ĉareton. Pri la rezulto eĉ li mem miris: "Mia hundo kuris per tio kvazaŭ ĝi ne neniam estus farinta ion alian."

Lia nuna edzino komence estis skeptika pri la ideo por rulĉareto. "Sed se oni vidas kiom da vivokvalito la hundoj rericevas, oni pensas alie." En la bestokliniko en kiu ŝi laboris, la sukceso rapide famiĝis kaj tial alvenis unuaj mendoj. Antaŭ iom pli ol 3 jaroj estis jam tiom ke van den Boom rezignis pri sia posteno kiel ortopediteknikisto kaj fariĝis memstara.

Lia firmao nomiĝas "Rehatechnik für Tiere" (rekapabliga tekniko por bestoj). Intertempe li tie konstruas novan ĉareton preskaŭ ĉiutage. Kaj li eĉ ne akceptas ĉiun klienton. "Se mi vidas ke la besto sentas fortajn dolorojn, tiam mi rifuzas la komision". Laŭ li kelkfoje tamen estas preferinde doni al la besto la injekcion. La protekto de bestoj havas prioritaton kaj li ne volas gajni monon je kostoj de la bestoj.

Ĉiu ĉareto estas tajlorita unikaĵo, la vendoprezo situas inter 300 ĝis 600 eŭroj. Laŭ la grandeco de la hundo li prenas radojn de respektiva diametro. La portantan kadron li mem kunveldas kaj la jungilaron kiuj ĉirkaŭas la bruston de la hundo li mem kudras.
Eĉ liaj najbaroj ankoraŭ miris kiam la hundoj kurveturis per la funkcipreta ĉareto antaŭ lia garaĝo. Kaj multaj apenaŭ povis kredi ke li eĉ gajnas monon per sia negoca ideo. Lamiĝoj de la malantaŭaj gamboj ĉe hundoj ne estas maloftaj, ĉu en kazo de artrozoj, de malapero de karno aŭ de kadukiĝo.

Kiel vi povas vidi en la retpaĝaro de "Rehatechnik für Tiere", lia firmao estas sukcesa kaj jam havas filion en Svislando. La bonan funkciadon de la rulĉaretoj vi povas vidi en du aldonitaj filmetoj

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

Pri la Bosono de Higgs

Komputile generita bildo de Interago de Higgs
Bosono de Higgs estas bosono malkovrita je la 4-a de julio 2012 per la CERN danke al ĝia granda koliziigilo de hadronoj. La rezulto de la laboro de CERN sugestas ke la Bosono de Higgs ekzistas. Plia esploro estas necesa. Sciencistoj opinias ke ĉi-tiu bosono donas mason al elementaj partikloj.



Se aperos esperantan subskribaĵon mi ŝanĝos, do, dum tio, legu hispane! :D

Leia Mais/Legu Plu... ►

17 de jul. de 2012

Karaktero de la virinoj dependas de siaj mamoj


En RT aperas mirinda novaĵo kiu diras pri la karaktero de virojn, laŭ italaj sekslogiistoj, la formo de virinoj mamoj estas tutcerte difinilo de sia karaktero, ili trovas ekspliki tion uzante fruktojn kiel ekzemplo por montri la rezultoj de siaj studoj, mi faras etan resumon de la hispana novaĵo.

melono: Tiaj virinoj, kiuj estas mamoj grandaj kaj ronda, kiel melono, ŝajnas esti bonaj hemjestrinoj, sed vere, ili ne estas, plaĉas al ili bone manĝi kaj esti laŭtitaj, ili estas seksume trankvilaj kaj plaĉas al ili bonaj aventuroj.

citrono: Se al vi plaĉas virinoj kiuj estas flirtemaj, spontanaj kaj kapablaj je ridi de si mem, elekti virinoj kiuj estas limonmamoj.

ananaso: Virinoj kiuj estas mamoj kiel ananasoj estas inteligentaj, amemaj kaj fidemaj, kaj al ili esperas bone sukcesas je siaj profesiaj karieroj.

oranĝo: Virinoj kiuj estas mamoj kiel oranĝoj estas konservemaj kaj sociaj, sed seksumado ne multe interesas al ili.

ĉerizo: La "ĉerizaj virinoj" estas la plej ĉarmaj, ĝojaj kaj bonaj amfitrionoj, sed seksumado ne estas ilia forta punkto.

piro: Virinoj kiuj estas mamoj kiel piroj povas plaĉi tiuj kiuj volas bona seksumado, ĉar seksumado allogi tiajn virinojn je ilia ĉiajn manieroj, kaj samtempe ili povas esti amemaj kaj religiaj.

El hispana RT



Esse conteúdo (exceto vídeos) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte videoj) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

13 de jul. de 2012

Aragja Eko-Krio (1995)

ARAGVAJA EKO-KRIO - La Esperanto-video Aragvaja Eko-Krio, originale verkita en Esperanto, gajnis la unuan premion en Belarta Konkurso de UEA, en Tampereo - Finnlando - julio 1995. Ĝi rakontas pri la Aragvaja regiona Historio, la indiĝenaj unuaj loĝantoj, ekologiaj kaj turismaj monumentoj de Aragvaja baseno, kun negativaj homaj influoj kaj eblaj solvoj far de la Gardantoj de la Naturo, ene de la Brazila Geodezia Centro. Ĝi estis produktita de Societo Gardantoj de la Tero, BEL kaj TV Araguaia-SBT - Barra do Garças - Mato Grosso. Reĝisorita de Ciro Gomes de Freitas - Skipo: Amarílio Carvalho, Wagner Ribeiro, Clevton Donini kaj aliaj. Entuta Tempodaŭro: 30 Min. En youtube ĝi estas dividita en tri partoj.

O Vídeo Grito Ecológico do Araguaia, originalmente produzido em Esperanto, foi o ganhador do primeiro prêmio do Concurso de Belas Artes da UEA, em Tampere - Finlândia - 1995. Ele narra sobre a História regional do Araguaia, seus ocupantes ancestrais os índios. O documentário mostra ainda suas riquezas naturais e monumentos ecológicos do Araguaia, com seus impactos antrópicos e alternativas de soluções, dentre outras, através do Movimento Guardiões da Natureza, no Centro Geodésico do Brasil. O documentário foi produzido pela Sociedade Guardiões da Terra, BEL e TV Araguaia, atual TV Centro-Oeste, em Barra do Garças - Mato Grosso. Foi dirigido por Ciro Gomes de Freitas - Equipe: Amarílio Carvalho, Wagner Ribeiro, Clevton Donini e outros. Duração integral de 30 Min. No Youtube ele está dividido em Três partes.





Leia Mais/Legu Plu... ►

Kiel oni faras argilan vazon

La ceramikisto Pedro Ullate López detale prezentas la tutan procedon por elfari argilan vazon. La muzikgrupo Esperanto Desperado donas apartan etoson al la filmo per sia muzikpeco Hotel Desperado, eldonita de Vinilkosmo.


Leia Mais/Legu Plu... ►

TAKE - Tutamerika Kongreso de Esperanto

Tiu ĉi filmeto temas pri la kongresego: 8-a TAKE (Tutamerika Kongreso de Esperanto), 46-a BKE (Brazila Kongreso de Esperanto), kaj 31-a BEJK (Brazila Esperantista Junulara Kongreso). Ili okazis kune en julio 2011, en urbo San-Paŭlo, Brazilo. Se ĝin vi ŝatos, bonvole lasu vian komenton sube! Ha, vizitu lian blogon.



Leia Mais/Legu Plu... ►

12 de jul. de 2012

Drogo uzado aŭ nura frenezulo!?

Mi povas dedukti ke tiu ulo ne estas droganto sed nur frenezulo, sed mi memorigas vin, Marihuano ne estas drogo, estas bona kreskaĵo, herbo, kaj estas ankaŭ tre potenca kuracilo, kiun povas sanigas multe da malsimilaj malsanoj, kaj estas ankaŭ krudaj materialoj por multaj aĵoj  uzita por ni, kiel vestoj, paperoj, oleoj, bruleblaĵoj, manĝaĵoj, drinkaĵoj kaj trinkaĵoj kaj multaj aliaj aferoj, nu, Marihuano estas la plej potenca kaj la unika "krima" kreskaĵo en la tuta mondo.


Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

10 de jul. de 2012

Lipmovoj

Lingvo eble evoluis el ŝmacado  
              
Kiel la homoj lernis paroli? Esploristoj pri primatoj supozas ke ŝmacado povus ludi gravan rolon. Ili rigardis al la buŝo de makako-simioj kaj trovis movojn kiuj aperas ankaŭ dum homaj babiladoj.

Simioj regas la kompleksajn rapidajn movojn de lipoj kaj gorĝo kiuj necesas por la parolado. Tion eltrovis internacia teamo de esploristoj per observoj ĉe makakoj. Pro tio la esploristoj kredas ke mallaŭta ŝmacado de la lipoj eble estis unu el la originoj de la homa lingvo.

Kontraŭe al la senvola vokado, gruntado kaj gorĝa bruado de la simioj la movoj de la vizaĝo kaj de la lipoj estas konscie regataj kaj la simioj aktive uzas ilin por komunikado. Tiuj movoj plenumas per tio gravan antaŭkondiĉon por lingvo. Tio apogas la tezon ke la radikoj de la homa lingvo ne kuŝas en la sonoj de la primatoj sed en ilia mimiko kiun ili uzas por komunikado.

Multaj simio-specioj ŝmacas en afablaj situacioj, ekzemple kiam renkontiĝas patrino kaj ido. Kvankam temas en tiu kazo pri mallaŭta bruaĵo ("p p p p"), ĝi ne estas akompanata de sonigo kiu estiĝas per vibrado de la voĉkordoj en la laringo. Se oni supraĵe observas tion, la lipoŝmacado ŝajne realiĝas nur per rapida malfermado kaj fermado de la lipoj. Ke tio ne estas la kazo, tion nun montris esploristoj de la universitato Vieno kaj de la Princeton-universitato en Usono. Ili esploris la movojn de la buŝa kaj faŭka kavo dum la lipoŝmacado de la makakoj  helpe de rentgenaj filmoj.

Kaj tiuj filmoj montras ke temas pri sufiĉe kompleksa konduto. Dum la lipoŝmacado okazas rapidaj kaj kunordigitaj movoj de la lipoj, de la makzelo, de la lango kaj de la langa osto. Kun ofteco de 5 cikloj po sekundo laŭ la esploristoj tiuj movoj okazas krome en simila rapideco kiel la homa lingvo.

Kvankam la lipoŝmacado supraĵe similas al imita maĉado, tamen la veraj sinsekvoj de la movoj konsiderinde diferenciĝas de tio. Ili similas pli al sinsekvoj kiuj en la areo de la buŝo kaj de la laringo okazas dum ŝanĝo de vokaloj al konsonantoj dum la parolado. Krome ili okazas je duobla rapideco ol la normala maĉado.

Kiel la esploristoj raportas, ankaŭ aliaj simio-specioj, inter ili la ĉimpanzoj, per tiuj lipomovoj povas ankaŭ produkti bruaĵojn. Ili igas siajn lipojn vibri kaj tiel eligas laŭtan ŝmacadon kaj eksplodan bruaĵon. Tiuj formoj de esprimo evidente estas vole regataj. Alie ol la blekado kaj gruntado eblas lerni ilin.

Ekzemple orangutangoj kapablas lerni la fajfadon. Ankaŭ en tiu kazo la bruaĵo ekestas per movoj de la lipoj kaj de la lango kaj ne de la laringo. Laŭ kompreno de la esploristoj tiuj observoj indikas ke la origino de la homa lingvo fontas el du komponentoj: El senvolaj sonoj kiuj estas produktataj de la voĉkordo en la laringo kaj el rapidaj, lernitaj movoj de la trairejo de la vokaloj.
Ankoraŭ en mallumo troviĝas la origino de la kantanta, melodia komponento de la homa lingvo kiu postulas regadon pri la laringo.

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

4 de jul. de 2012

T-ĉemizo nun ruĝa koloro!

Mi konas homojn kiuj agas simile kiam iu misuzas akuzativon! Streĉa, tre streĉa okazo!


Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

1 de jul. de 2012

Bona flirto por uzi en festoj!


Mi ne havas multe pri tion diros, sed se vi estas kuraĝa homo, vi povas provi uzi tian flirton iam kaj malkovri kion okazas poste la uzado de tiaj vortoj, diru al ni se vi provos, oni petas! :D

Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo(escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

Bildo kaj imago

 kvita kun la propra destino kiu estas?
unu saĝa maljunulo, tiu knabo ĉiam lertas
certas, parolis pri estonto
legas, malĉastaj vortoj sen honto
malantaŭajn spurojn lasas nuntempaj tagoj
homoj kiujn lernas, je malbelaj skribmanieroj
mirindaj vizaĝoj, tute skribindaj
mirindaj belaĵoj, neeble tuŝindaj
oni diras kaj mi diris ankaŭ
kvita, ni ne estas ankoraŭ

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►