27 de out. de 2012

Memlerninto provizas elektron por vilaĝo

Anastase Tabaro apenaŭ kleriĝis en lernejo kaj tamen li sukcesis realigi per plej simplaj rimedoj rimarkindan projekton en Ruando. Per elakva energio la memlerninta inĝeniero provizas proksimume 700 domojn kun elektro. Liaj najbaroj en la ruanda vilaĝo Rutare konsideras lin heroo.

Ĉiutage venas najbaroj al Anastase Tabaro por reŝargi la bateriojn de siaj ĉeltelefonoj. Por tiu servo li fakturas 20 cendojn. Ke la 59-jarulo tiamaniere povas perlabori monon, tio estas vere eksterordinara. Ĉar kvankam li nur dum 6 jaroj frekventis lernejon, Tabaro sukcesis realigi ion rimarkindan: Li provizas per memkonstruitaj malgrandaj akvocentraloj vilaĝojn en Ruando kun elektro. Anastase Tabaro vivas en Rutare kiu estas vilaĝo 45 kilometrojn norde de la ruanda ĉefurbo Kigali.

Laŭ raporto de loka novaĵagentejo Tabaro alproprigis al si la scion por la konstruado de la maŝinoj dum plurjara memlernado. "Mi plenkreskis en la najbara Demokratia Respubliko Kongo. En mia vilago disponeblis elektro", rakontas Tabaro. Pli poste lia familio translokiĝis al Ruando, al vilaĝo sen elektro. "Mi ne povis vivi sen elektro, tial mi mem komencis esploradi."

Tabaro rakontas ke li komencis en la 1990 per konstruado de akvobaraĵo kaj de turbino kiu funkciigas generatoron. Sed la interna milito interrompis lian laboron. En la jaro 2000 li finkonstruis sian unuan malgrandan akvocentralon kaj pluaj sekvis. Nun li provizas 700 domojn kun elektro.

"Li estas nia heroo", diras enloĝanto de Rutare. "Estas kvazaŭ sorĉado. Mia familio povas nun aŭskulti radion aŭ spekti filmon".
Nun eĉ la registaro de Ruando atentiĝis pri la atingaĵoj de Anastase Tabaro. La registaro nun krome subtenas la enloĝantojn. Sen tiu helpo ne eblus plue plivastigi la sistemon, "por ke niaj infanoj povu vespere lerni kaj tiel helpu antaŭenigi nian landon", diras Tabaro.

Laŭ indikoj de la registaro dum la pasinta jaro nur ĉirkaŭ 14 procentoj de la enloĝantaro de Ruando havis aliron al elektro.
Estas rimarkinde kiel per simplaj rimedoj lokaj iniciatoj povas alporti progreson. Mi raportis ĉi tie pri alia projekto kiu donas taglumon al dometoj kaj kabanoj en mizerkvartaloj kaj tiel heligas la vivon de malriĉuloj. Vidu la tiurilatan sonartikolon "Sunlumaj boteloj" http://peranto.posterous.com/sunlumaj-boteloj


Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

10 de out. de 2012

Spontanea donacemo

Kiu ne longe pripensas, tiu donas pli: Intuiciaj decidoj montriĝas pli grandanimaj - tion montris eksperimentoj kun 2000 partoprenantoj. Spontanea donacemo evidente akcelas la socian kuniĝemon.

Ĉe spontaneaj intuiciaj decidoj la homo estas pli malavara kaj kunlaborema ol post zorgema konsiderado. En la eksperimentoj usonaj esploristoj trovis neniun kazon en kiu iu post iom pli longa pripensado estus aginta pli grandanime ol post rapida decido.

En unua testo po kvar homoj devis ĵeti monon en poton. Ĉiu grupano havis 50 cendojn je dispono. Ĉiuj sciis ke la ludestro duobligos la sumon en la poto kaj elpagos ĝin je egalaj kvotoj al la kvar ludantoj. En tia testo do ĉiuj profitas tiam plej multe se ĉiu donas maksimuman monsumon en la poton.

Malgraŭ tio plej multaj ne donis sian tutan monon en la komunan poton. La esploristoj eltrovis: Kiu decidis ene de malpli ol 10 sekundoj, tiu donis averaĝe ĉirkaŭ 66 procentojn de sia bonhavo, kiu bezonis pli da tempo, tiu donis nur 53 procentojn.

Por ekskludi ke spontaneaj homoj simple ĝenerale estas pli kunlaboremaj, la esploristoj metis la testantojn en plua testo sub artefarita premo. Tiel ankaŭ tiuj devis reagi rapide kiuj en la ĉiutaga vivo estas hezitemaj. Ankaŭ tie la esploristoj observis ke intuicia agado - eĉ se ĝi estis eldevigita sub tempopremo - kondukas al pli da komuna sento.

Aliflanke personoj fariĝis pli egoismaj se ili ricevis tempon por pripensado. En serio de finaj eksperimentoj la esploristoj instrukciis la testantojn jam antaŭ la ludo reagi aŭ spontanee aŭ ĝisfunde pripensi la decidon. Denove la spontanea agado kondukis al malavareco.

La kunteksto inter pliiĝanta decidodaŭro kaj malpliiĝanta preteco konduti kunlaboreme estis konfirmita en pluaj studoj. La esploristoj konkludas el la rezultoj de la eksperimentoj ke necesas raciaj pripensoj por flankenŝovi la unuan kunlaboreman impulson. "Se oni instigas decidantajn homojn decidi tute racie, tio povas konduki al la neintencita kromefiko ke ili agas pli por sia propra utilo."

Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

8 de out. de 2012

80º Encontro de Esperantistas do Vale do Paraíba

 https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEiWzLodVOZ8I21R0w22d5i8Z3ilbw_ZSak7a4XARHHoKQJS1KTEn4ofe9-0dZan-oA3WYYaOK8wsOvhpXuOxdfCE0S2q0SU9LIrZdvy8oCDil9jeOkieBlHhydGws8oLsOX_OTYBhlOWAE/s1600/1-793859.jpg

Leia Mais/Legu Plu... ►

3 de out. de 2012

Himno al Clube Atlético Mineiro





Nós somos do Clube Atlético Mineiro.
Jogamos com muita raça e amor...
Vibramos com alegria nas vitórias.
Clube Atlético Mineiro,
Galo forte vingador.

Vencer, vencer, vencer...
Este é o nosso ideal.
Honramos o nome de Minas.
No cenário esportivo mundial!

Lutar, lutar, lutar...
Pelos gramados do mundo para vencer.
Clube Atlético Mineiro,
Uma vez até morrer.

Nós somos campeões do gelo
O nosso time é imortal.
Nós somos campeões dos campeões,
Somos o orgulho do esporte nacional.

Lutar, lutar, lutar...
Com toda nossa garra para vencer.
Clube Atlético Mineiro,
Uma vez até morrer.

Ni estas el Clube Atlético Mineiro.
Ni ludas kun tre dispono kaj amo...
Ni vibras feliĉe je la venkoj.
Clube Atlético Mineiro,
Forta venĝema Galo.

Venki, venki, venki...
Tiu estas nia idealo.
Ni honorigas nomon de Minas.
Je la monda sporta areno!

Batali, batali, batali...
Je la stadioj tra mondo por venki.
Clube Atlético Mineiro,
Iam ĝis la morto.

Ni estas ĉampionoj de la glacio
Nia skipo estas senmorta.
Ni estas ĉampinojn de la ĉampionoj,
Ni estas fiero de la nacia sporto.

Batali, batali, batali...
Kun nia tuta dispono por venki.
Clube Atlético Mineiro,
Iam ĝis la morto.

Leia Mais/Legu Plu... ►

2 de out. de 2012

Sanigitaj fivortoj!

La fivortoj estas sendube, parto de la vivo de ĉiuj homoj en la mondo, oni ĉiam riproĉas infanojn kiuj ilin parolas, kaj ankaŭ la plenkreskuloj kiuj ilin instruas al infanoj, sed fakto estas, ĉiuj homoj ilin lernas kaj se ne uzas ilin pervoĉe, uzu ilin permense. Studo montris ke homoj kiuj parolas fivortojn plibone toleras dolorojn, testo pri tio estis farita tiele, du homoj metas mano en plenglacia kruĉo, kaj unu parolas fivortojn kaj alia ne, tiu, kiu parolas fivortojn dum la tuta tempo suportis plu, la motivo, laŭ sciencistoj estas ke fivortoj fariĝas ĉe samloko ke la doloro en nia cerbo, do, fikiĝu kaj parolu fivortojn putina filo, leki sian pugtruon kaj ne damne ĝenu min!

 
Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►