Mostrando postagens com marcador scienco. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador scienco. Mostrar todas as postagens

10 de out. de 2012

Spontanea donacemo

Kiu ne longe pripensas, tiu donas pli: Intuiciaj decidoj montriĝas pli grandanimaj - tion montris eksperimentoj kun 2000 partoprenantoj. Spontanea donacemo evidente akcelas la socian kuniĝemon.

Ĉe spontaneaj intuiciaj decidoj la homo estas pli malavara kaj kunlaborema ol post zorgema konsiderado. En la eksperimentoj usonaj esploristoj trovis neniun kazon en kiu iu post iom pli longa pripensado estus aginta pli grandanime ol post rapida decido.

En unua testo po kvar homoj devis ĵeti monon en poton. Ĉiu grupano havis 50 cendojn je dispono. Ĉiuj sciis ke la ludestro duobligos la sumon en la poto kaj elpagos ĝin je egalaj kvotoj al la kvar ludantoj. En tia testo do ĉiuj profitas tiam plej multe se ĉiu donas maksimuman monsumon en la poton.

Malgraŭ tio plej multaj ne donis sian tutan monon en la komunan poton. La esploristoj eltrovis: Kiu decidis ene de malpli ol 10 sekundoj, tiu donis averaĝe ĉirkaŭ 66 procentojn de sia bonhavo, kiu bezonis pli da tempo, tiu donis nur 53 procentojn.

Por ekskludi ke spontaneaj homoj simple ĝenerale estas pli kunlaboremaj, la esploristoj metis la testantojn en plua testo sub artefarita premo. Tiel ankaŭ tiuj devis reagi rapide kiuj en la ĉiutaga vivo estas hezitemaj. Ankaŭ tie la esploristoj observis ke intuicia agado - eĉ se ĝi estis eldevigita sub tempopremo - kondukas al pli da komuna sento.

Aliflanke personoj fariĝis pli egoismaj se ili ricevis tempon por pripensado. En serio de finaj eksperimentoj la esploristoj instrukciis la testantojn jam antaŭ la ludo reagi aŭ spontanee aŭ ĝisfunde pripensi la decidon. Denove la spontanea agado kondukis al malavareco.

La kunteksto inter pliiĝanta decidodaŭro kaj malpliiĝanta preteco konduti kunlaboreme estis konfirmita en pluaj studoj. La esploristoj konkludas el la rezultoj de la eksperimentoj ke necesas raciaj pripensoj por flankenŝovi la unuan kunlaboreman impulson. "Se oni instigas decidantajn homojn decidi tute racie, tio povas konduki al la neintencita kromefiko ke ili agas pli por sia propra utilo."

Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

2 de out. de 2012

Sanigitaj fivortoj!

La fivortoj estas sendube, parto de la vivo de ĉiuj homoj en la mondo, oni ĉiam riproĉas infanojn kiuj ilin parolas, kaj ankaŭ la plenkreskuloj kiuj ilin instruas al infanoj, sed fakto estas, ĉiuj homoj ilin lernas kaj se ne uzas ilin pervoĉe, uzu ilin permense. Studo montris ke homoj kiuj parolas fivortojn plibone toleras dolorojn, testo pri tio estis farita tiele, du homoj metas mano en plenglacia kruĉo, kaj unu parolas fivortojn kaj alia ne, tiu, kiu parolas fivortojn dum la tuta tempo suportis plu, la motivo, laŭ sciencistoj estas ke fivortoj fariĝas ĉe samloko ke la doloro en nia cerbo, do, fikiĝu kaj parolu fivortojn putina filo, leki sian pugtruon kaj ne damne ĝenu min!

 
Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

8 de set. de 2012

Nesufiĉe da korpa kontakto


Kuracisto en Vieno ĵus publikigis libron pri soleco de homoj kaŭzita de manko de tuŝiĝoj. Li konstatas ke homoj ja tuŝas ekranon por sendi karesojn al siaj gekaruloj, sed apenaŭ havas la tempon por tuŝi sian partneron.

Sen tuŝiĝoj ni ne povas ekzisti, nur per ili ni lernas percepti nin mem. Ekonomipsikologoj jam delonge malkovris tuŝojn kiel vendakcelan trukon. Sed ni mem en la industria socio uzas nian palposenton ĉiam malpli. Estas dilemo de la interreta socio: Tra la reto ĉio eblas - escepte de tuŝoj.

Tuŝiĝoj kreas la "mi"-senton. Infanoj nur per palpado de la haŭto ricevas imagon pri si mem. Ili per tio fiksas sian korpan skemon. Kio estas interne, tio estas "mi", ĉio alia estas "ne-mi". Tuŝiĝoj tenas vin sur via vivovojo. Deprimo, soleco, sociaj timoj - ĉio tio povas kunrilati al manko de korpa kontakto. La palposento evoluas tre frue kaj restas preskaŭ senperde ĝis alta aĝo. Kaj tamen ni forgesas ĝin. Ankaŭ la kunligo inter korpa kontakto kaj sano estas apenaŭ esplorita. Dum infanoj havas naturan senĝenan aliron al korpaj kontaktoj, la barieroj kreskas kune kun la aĝo. La palposento degeneras, korpa kontakto limiĝas ofte al seksaj kontaktoj. Precipe maljunuloj fariĝas netuŝituloj. Aliflanke multaj malsanoj pliboniĝas se la pacientoj estas tuŝataj. Korpa kontakto bremsas agresemon.

Kaj kompreneble tuŝoj bonege taŭgas por manipuli. Kelnerinoj kaj vendistinoj pruveble enspezas pli se ili tuŝas siajn klientojn ĉe la brako. Eĉ nerimarkitaj tuŝoj kreas simpation kaj fidon. Ĉe eksperimento preterpasantoj kiujn oni senatente tuŝis estis pli ofte pretaj helpi ol netuŝitaj homoj.

Reciproka korpa kontakto tute facile plibonigas la kvaliton de partnereco. Se oni volas efektivigi tion je distanco, oni trovas ankoraŭ problemon. Inventemuloj cerbumas por transpontigi la distancojn en tuŝado. Jam troviĝas sur la merkato "karesa" ĉemizo kiu transportas pere de ĉeltelefono karesajn tuŝojn de la partnero.

Sed ekzistas ŝancoj por tuŝoj. La konscio pri la potenco de la tuŝoj kreskas. Por la hejma uzo la aŭtoro de la libro rekomendas kunkuŝi ĉiutage dum 20 minutoj. La bezono ja varias individue sed studoj montris ke 20-minuta masaĝo montris pozitivajn efikojn. Kaj tiaj 20 minutoj ne estas tro longa tempo por resti for de la ekrano.

Vi povas aŭskulti la artikolon en Esperanta Retradio

Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

27 de ago. de 2012

Dolĉa alternativo


Rilate la tiel nomatan hejman popolmedicinon, mi neniam ĉesas admiri la saĝecon de praavinoj. De tempo al tempo, ankaŭ la moderna medicino devas rekoni tion.
   
Ĉi-foje mi aludas al ĝena problemo, kiun patrinoj kaj avinoj ofte alfrontas: la nokta tusado de etaj infanoj. En tempo de grandaj, mirindaj atingoj de medicino, oni tamen ankoraŭ ne trovis taŭgan solvon por tiu simptomo, kiu turmentas infanojn kaj iliajn patrinojn. Efektive, ordinaraj medikamentoj kontraŭ tio ne estas kontentigaj, unue pro tio, ke ili ne estas plene efikaj, due pro tio, ke ili foje agas en la cerbo de la etuloj, kie situas la “centro por tusado”. Iuj kontraŭtusaj drogoj eĉ povas kaŭzi malvigliĝon kaj  ĥemian dependon, se longe uzataj. Kaj prudento ĉiam rifuzas la ideon per drogo influi la delikatan cerbon de la malgranduletoj.
   
Tradicie, avinoj de longe rekomendas mielon kontraŭ nokta tusado. Ĉu tiu dolĉa alternativo estas vere efika, aŭ temas pri placebo? Ĉi tiu ŝajne naiva, negrava demando tamen okupis la paĝon de grava medicinrevuo Pediatrics, kiu publikigis zorge sciencan esploron pri ĝi, en ĉi tiu monato aŭgusto 2012.  Antaŭ enlitiĝo, centoj da infanoj trinkis po unu kulero da mielo. Oni uzis por la esploro tri specojn de mielo: el floroj de eŭkalipto, citrono kaj lamiacoj. (Rosmareno kaj salvio estas ekzemploj de lamiacoj.) La infanoj estis 1- ĝis 5-jaraĝaj. Oni detale kontrolis kaj notis la tusadon de la infanoj dum noktaj periodoj. Laŭ statistika analizo, mielo el ĉiuj tri tipoj estis pli efikaj ol placebo por mildigi noktan tusadon. Kaj plej bele: oni ne perceptis signifohavajn damaĝajn efikojn de tiu natura medikamento. La esploristoj konkludis: mielo ŝajne estas preferinda alternativo kontraŭ nokta tusado de infanoj.
   
Morala instruo: neniam ignoru avinan saĝon, antaŭ ol funde analizi la aferon.

Vi povas aŭskulti ĝin ĉe Esperanta Retradio

Leia Mais/Legu Plu... ►

23 de ago. de 2012

La plej feliĉa aĝo



Kiu kredus ke laŭ la kutima opinio la homoj en junula aĝo estas plej feliĉaj dum sia vivo, tiu ne trafas la veron. Laŭ plej novaj esploroj la mito pri la "ora junaĝo" estas erara: La plej feliĉaj homoj estas la 68- ĝis 77-jaruloj kaj ne la junaj homoj ĉirkaŭ la aĝo de 20 jaroj.

"Malforta, malsana, malbonhumora, pasiva kaj soleca": Laŭ vaste konata bildo pri altaĝaj homoj ili devus esti tiaj. Sed tio estas nur de jarcentoj malnovaj, ĉiam ripetitaj imagoj kaj antaŭjuĝoj. Tiel esprimas sian kritikon la esploristoj pri la alta aĝo Robert Kahn kaj lia kolego John Rowe. Ili eltrovis dum dekjara longtempa projekto ke preskaŭ 90 procentoj de la 65- ĝis 74-jaruloj tute ne plendas pri iaj malagrablaĵoj rilate al sia sano sed male estis tre entreprenemaj. Por tiuj homoj la partopreno en la vivo, amikecoj kaj socia gaja kunestado estas apud la sana nutriĝo la plej bonaj garantiantoj por juneca vivosento.

La oficiala usona statistiko pruvas ke altaĝaj homoj estas pli feliĉaj ol homoj en siaj mezaj aŭ junaj jaroj. La usona Nacia
Opiniesplora Centro en Miĉigano de jardekoj ĉiujare efektivigas reprezentivan enketon en la tuta lando. La rezulto montras ke ju pli la aĝo de homoj progresas des pli troviĝas pli kaj pli da tre feliĉaj homoj. Dum nur 28,3 procentoj de la 18- ĝis 27-jaruloj indikis ke ili estas tre feliĉaj, la 68- ĝis 77-jaruloj atingis la plej altan feliĉon je apenaŭ 38 procentoj. Tiu procentaĵo malaltiĝis ĉe la 77- ĝis 83-jaruloj al 34 procentoj.

Kaj kio pri la esperantistoj? Ĉu ankaŭ ili estas plej feliĉaj nur en la alta aĝo? Eble en tiu homgrupo la bildo estas iom alia: Junaj homoj povas ĝui la kunestadon kun aliaj gejunuloj el aliaj landoj pere de la Internacia Lingvo en alta grado, certe pli ol samaĝuloj kiuj ne parolas Esperanton, kaj tio alportas pli altan gradon de feliĉo.

Por la meza generacio Esperanto ne alportas grandan avantaĝon, dum la altaĝuloj kiuj disponas pri sufiĉe bona sano kaj ankaŭ sufiĉe da mono povas vojaĝi kaj tiel partopreni en la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj. Se temas pri mi mem, la ebleco ĉiutage redakti kaj paroli sonartikolojn por la Esperanta Retradio alportas al mi grandan feliĉon kaj mi jam nun kuraĝas diri ke en mia aĝo mi nun sentas min plej feliĉa. Kio pri vi? Ĉu vi simile sentas?

Vi povas aŭdi tiun artikolon ĉe Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

14 de ago. de 2012

Kafo, mirinda drogo

Antaŭ multaj jarcentoj, paŝtisto en Etiopujo rimarkis, ke liaj kaproj pli aktive saltas kaj kapriolas, post kiam ili manĝis iujn ruĝajn fruktetojn el nekonata arbetaĵo. Li tute ne povus prezenti al si, kian gravan drogon li eltrovis, kiam li alportis la fruktojn al monaĥoj, kiuj unuafoje preparis kafon. Tiu trinkaĵo fariĝis preskaŭ universale ŝatata kiel stimulaĵo. Kaj lastatempe oni  emas klasigi ĝin kiel veran medikamenton – mirindan drogon.

La prestiĝa usona medicinrevuo “New England Journal of Medicine” publikigis ampleksan artikolon pri kafo, kiun la retejo “Medscape” republikigis, listigante dekon da bonfaraj efikoj  je la homa sano. Ni faru resumon:

-    eble ŝajnas kontraŭdire, sed kvankam kafo nelonge plialtigas sangopremon, tamen ĝi forigas inflamajn substancojn  el  la sango, plimultigas la “bonan” kolesterolon, evitas arteriajn ŝtopiĝojn kaj misfunkciadon de la koro;

-    unu ĝis tri tasoj da kafo malpliigas je multaj procentoj la riskon de cerbaj arteriaj ŝtopiĝoj;

-    modera kvanto da kafo malpliigas la riskon de tipo 2-diabeto  – kompreneble se oni trinkas ĝin sen sukero; krome, manĝi  nerostitajn grajnojn helpas malgrasiĝon;

-    pro  siaj kontraŭoksidaj kaj kontraŭmutaciaj efikoj, kafo parte protektas kontraŭ iuj kanceroj de la utero, mamo, haŭto, kapo, kolo kaj prostato;

-    modera kafotrinkado parte helpas konservi la kognan kapablon, kaj tial evitas tendencon al demenco; same rilate al Parkinson-malsano kaj aliaj cerbodegeneriĝoj, precipe lige al maljuniĝo;

-    post kafotrinkado, la cerbo produktas substancojn, kiuj helpas eviti depresion;

-    kafo iom mildigas la kazojn de hepata cirozo kaj hepatito, kaj malpliigas la riskon de evoluo al hepata kancero kaj “trograsa hepato”;

-    krome: kafo stimulas produktadon de larmoj (do ĝi helpas ĉe kazoj de “sek-sindromo”), iom helpas kontraŭ podagro kaj iuj tipoj de infektoj.

Tamen… kiel ĉio en la vivo, ĝi ne estas perfekta drogo.  Ĝi ankaŭ alportas riskojn, precipe se malmodere trinkata: plialtiĝo de sangopremo, maltrankvileco, nedormemo, tremetado, pligraviĝo de glaŭkomo. Kaj subita ĉesigo povas kaŭzi simptomojn.
Tamen, kontraŭmetante bonfarojn kaj malbonfarojn, la rezulto estas tre pozitiva, koncerne kaftrinkadon: 13-jara observado montris, ke ĝi malpliigis je 10 procentoj ĉiaspecajn mortokaŭzojn. Nun, oni rajtas diri, ke tiu bongusta trinkaĵo ne estas nur la plej agrabla parto de la mateno.

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

18 de jul. de 2012

Pri la Bosono de Higgs

Komputile generita bildo de Interago de Higgs
Bosono de Higgs estas bosono malkovrita je la 4-a de julio 2012 per la CERN danke al ĝia granda koliziigilo de hadronoj. La rezulto de la laboro de CERN sugestas ke la Bosono de Higgs ekzistas. Plia esploro estas necesa. Sciencistoj opinias ke ĉi-tiu bosono donas mason al elementaj partikloj.



Se aperos esperantan subskribaĵon mi ŝanĝos, do, dum tio, legu hispane! :D

Leia Mais/Legu Plu... ►

17 de jul. de 2012

Karaktero de la virinoj dependas de siaj mamoj


En RT aperas mirinda novaĵo kiu diras pri la karaktero de virojn, laŭ italaj sekslogiistoj, la formo de virinoj mamoj estas tutcerte difinilo de sia karaktero, ili trovas ekspliki tion uzante fruktojn kiel ekzemplo por montri la rezultoj de siaj studoj, mi faras etan resumon de la hispana novaĵo.

melono: Tiaj virinoj, kiuj estas mamoj grandaj kaj ronda, kiel melono, ŝajnas esti bonaj hemjestrinoj, sed vere, ili ne estas, plaĉas al ili bone manĝi kaj esti laŭtitaj, ili estas seksume trankvilaj kaj plaĉas al ili bonaj aventuroj.

citrono: Se al vi plaĉas virinoj kiuj estas flirtemaj, spontanaj kaj kapablaj je ridi de si mem, elekti virinoj kiuj estas limonmamoj.

ananaso: Virinoj kiuj estas mamoj kiel ananasoj estas inteligentaj, amemaj kaj fidemaj, kaj al ili esperas bone sukcesas je siaj profesiaj karieroj.

oranĝo: Virinoj kiuj estas mamoj kiel oranĝoj estas konservemaj kaj sociaj, sed seksumado ne multe interesas al ili.

ĉerizo: La "ĉerizaj virinoj" estas la plej ĉarmaj, ĝojaj kaj bonaj amfitrionoj, sed seksumado ne estas ilia forta punkto.

piro: Virinoj kiuj estas mamoj kiel piroj povas plaĉi tiuj kiuj volas bona seksumado, ĉar seksumado allogi tiajn virinojn je ilia ĉiajn manieroj, kaj samtempe ili povas esti amemaj kaj religiaj.

El hispana RT



Esse conteúdo (exceto vídeos) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte videoj) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►