28 de abr. de 2012

La 3 etapoj de la vivo

Bone, al ni, nur restas enkadrigi nin en unu el tiu tri etapoj de la vivo, kiam ne mankas monon, mankas tempon, se ne mankas monon nek tempon, ni jam estas maljunuloj kaj mankas energion, se oni havas la tri aferojn, oni parolas pri iu multe riĉa kaj ne kontas en tiu karikato! :D


Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►

27 de abr. de 2012

4 avantaĝoj havante malgrandajn mamojn

Bone, la naturo povas aŭ ne povas  helpi vin, kio dirus tiun virinon, kiu kuras je la 100M je Olimpiaj kaj venkas je unue pozicio kaj atingas la tutmonda kaj olimpia rekordoj!?



Leia Mais/Legu Plu... ►

25 de abr. de 2012

Bildo kaj Imago

Sur nia mano ĉiuj aferoj
Sed aliiĝas koro malplena
Estas ĉiaj lumoj, videnda

Sur nia mano neniu afero
Tute plena koro nun estas
Menso serena, ĉiu estemas

Nenion por vidi, ĉion aŭskultindas
kiun volas miri, ĝis dubojn finindas

Suno blindigas min
Sablaro blovtuŝas ĝin
Ili restas tute trankvilaj
Aferoj ridindaj, devigas nin




Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

21 de abr. de 2012

Multaj problemoj? Plibona rimedo!

Ekzistas plibonaj rimedoj por solvi tian tipon de problemo, kverelo, lukto, malpaco, do, ne gravas kia estas via problemo, en tiu mondo, kie advokatoj ni renkontas en ĉiu angulo, la plibona rimedo estas unu bonega proceso! VIVO LA JUSTECO!

Mi vidas ĉe Procurando Vagas
Leia Mais/Legu Plu... ►

17 de abr. de 2012

Adoleskeco: oportuneco ne fuŝvivenda

Video tre bone farita de Gian Piero Savio, kiu mi vidis unue ĉe Esperanta Retradio, temas pri iuj gravaj informoj pri adoleskeco, en ĝi, du informoj komparitaj atentigas min, temante pri inoj, ĝi montras nin ke nuntempa knabinoj menstruas 4 jaroj frue ol estintaj knabinoj, nuntempe estas inter 12 ĝis 14 (ne estas malkutime mi sciis pri knabinoj kun 10 jaroj jam menstruante) kaj antaŭe estis inter 16 ĝis 18, sed la homoj maturiĝis inter 16 ĝis 18, nuntempe estas inter 26 ĝis 28 jaroj. Tio estas ja scivolema afero, ĉar, krome nuntempa homoj havas kapablon por generi aliajn homojn pli frue, ili, laŭdiras videon, maturiĝas pli malfrue, vivaj aferoj!

Leia Mais/Legu Plu... ►

Iuj veroj por ĉiuj homoj!

En la mondo ekzistas multaj veroj kaj tiuj veroj nur dependas de ni, ĉar la homo ne kredas en kiu oni pruvas kiu estas la vero, sed je kio ni kredas estas la vero, jes ja! Bone, mi dio estas plibona ol via, mia teamo estas pligranda ol via, mia lando estas pli bela ol via, nia miliststaro estas pliforta ol ilia kaj tiel ni sekvas diskutante pri tio, plimalpli tiel, sed iuj aferoj fakte estas vero al tiuj homoj en ĉi tiu mondo, ne gravas kion vi faras aŭ kion vi diras, kaj se vi volas scios kiun estas tiuj veroj, vidu malsupre!


Mi vidas ĉe Gordonerd
Leia Mais/Legu Plu... ►

13 de abr. de 2012

La malplejgranda (la plejbona) fabelo!


La plej malgranda (la plejbona) fabelo!

Estis tiam knabo, kiu petis edziĝon al bela knabino:

- Ĉu vi volas edziĝos kun mi?

Ŝi respondas:

- NE!

Kaj la knabo vivis feliĉe ĉiam, fiskaptis, piedpilkis, konis multaj aliaj knabinoj, fiku ĉiujn, vizitis multajn lokojn, estis ridetinte ĉiam kaj bonhumore, neniam mankas monon al li, ĉiam drinkis bieron ĉe amikoj kiam li volis kaj neniu obeigis lin.

La knabino havis celuliton, varikojn, grasiĝis, ŝiaj mamoj velkiĝis, fikiĝis kaj restis sola.

FINO!


Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

Zorgoj por "fapbuboj"!

Ja! Pri tiuj bonaj momentoj sole en via hejmo, via elvekiĝas kaj estas neniu en via domo aŭ vi alvenas nokte aŭ kaj neniu estas hejme, vi pensas, kiel bona "fapbubo" pri rapide ŝarĝi la komputilon kaj ekspekti tiajn videojn por "fapbuboj" kiel vi, do, antaŭe vi aliiĝos unu "fapbubo" vi devos ekkompreni pri unu afero kaj rimarki pri tion kiu estos montrita al vi, respondo, kie estas via komputilo en via ĉambro? Vi pensas kial, bone, tiu bela bildo diros al vi kara "fapbubo" kial vi devu esti atente pri kie estas via komputilo!

Vidu, pensu, korektu kaj estu aŭ aliiĝu en bona kaj trankvila "fapbubo"! :D


Mi vidas ĉe Danosse

Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

11 de abr. de 2012

EU-himno en Esperanto – ne nur blago

En la unua de aprilo Libera Folio publikigis ŝercan artikolon, laŭ kiu esperantistoj turnis sin al la gvidorganoj de Eŭropa Unio por proponi devigan kantadon de himno en Esperanto en la lernejoj. Jam en la sekva tago tute surprize por la redakcio evidentiĝis, ke la satiro estis multe pli proksima al la vero ol oni povis supozi. Eŭropa Esperanto-Unio tiam efektive sendis al la Eŭropa Komisiono proponon pri civita iniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. "Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe", komentas la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain.

Ĉi tiu artikolo ne estas ŝerco.

La organizaĵo Eŭropa Esperanto-Unio, kiu konsistas el landaj asocioj de UEA en landoj de Eŭropa Unio, en formo de Eŭropa Civitana Iniciato sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, sian proponon kun la sekva enhavo:

EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.

La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.

Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, kiuj efektive ekvalidis la 1-an de aprilo, la komisiono devas ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Post tio, se la propono estos registrita, EEU provos kolekti unu milionon da subskriboj subtene al la propono.

En la dokumentoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono, EEU precizigas, ke ĝi proponas komunan kantadon nur de la unua strofo, kiu laŭ EEU "festas la reunuiĝon de Eŭropo en paco kaj harmonio, kaj la forlason de milito en la pasinteco", per la sekvaj vortoj:

Kantu kune, amikaro, ni la ĝojon festas nur,
Nek rivero, nek montaro, plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’,
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’. 

Senmanke en Libera Folio
Leia Mais/Legu Plu... ►

10 de abr. de 2012

Bildo kaj Imago

... 
Ne mankas lumon
Ne mankas mallumon
Mia vidada trafo
Mia vidada limo
Kion povas esti malmulto
Por kontentigi min kiel multo
Tio nur ŝajnas morton
Neniam aspektas vivon
Malsanoj ĉagrenas min
Mi riproĉas vin pro viaj zorgoj
Kiel ŝanĝigi vin
Tuŝos iu ajn kun viaj problemoj
Nenio havas kolorojn por mi
Buntas ŝongojn kaj revojn
Rava, nigrigas ĉiojn






Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

Diskutado pri piedpilko

Ho kara mia, al vi ke ne plaĉas piedpilkon ludo, sed ke estas ĉiam meze la diskutado kaj ne sukcesas bone kompreni kial, kial, damne kial "mia" teamo estas ĉiam la plejbona, nun vi povas kompreni. Tiu bildo montras al vi ĉiujn vojojn dum diskutado pri piedpilka fano kaj kion ili faras por konvinki vin pri "mia" teamo estas la plejbona kaj "via" teamo estas la malplejbona, ĉiam!



Esse conteúdo (exceto imagens) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildoj) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

9 de abr. de 2012

Ĉina junulo vendis sian renon por aĉeti iPad-on

La prikirurgiita adoleskanto
En Ĉinio, kvin homoj estis arestitaj pro komercado de organoj. La denuncoj, kiuj kaŭzis ilian areston rilatas al nekomuna kazo. Lastan vendredon, la ĉinia noticoagentejo de la registaro disvastigis informojn pri 17-jaraĝa junulo, kiu vendis sian renon por aĉeti iPad-on.

La grupo ricevis 220 mil juanojn (ĉirkaŭ 35 mil dolarojn) kontraŭ la organo. La junulo, kiu nun suferas pri renaj problemoj, ricevis 22 mil juanojn kontraŭ la reno. Inter la arestitoj estas la kuracisto, kiu kirurgie  forrabis la organon. La junulo konatiĝis kun la bando pere de retuma babilado.

Tiu aĉetis lian renon
La krimon denuncis la patrino de la junulo. Ŝi tuj maltrankviliĝis tiam, kiam la adoleskanto alvenis hejmen portante du multekostajn aparatojn. Ŝi obstini pridemandis sian filon kaj finfine li konfesis, ke vendis sian organon por aĉeti iPad-on kaj iPhone-on.

La paratoj de Apple, ekzemple iPhone kaj iPads, estas tre popularaj en Ĉinio, tamen ĝiaj prezoj estas ege altaj por la lokaj laboristoj. En la lando malabundas donacitajn organojn por la necesaj greftoj. Oficialaj datumoj de la ministerio pri sano informas, ke la homoj, kiuj urĝe necesas grefton, nombras 1 milionon kaj 500 mil, sed nur 10 mil kirurgioj okazas ĉiujare. Pro tio en Ĉinio la ŝakristoj profitas tiun socian problemon por vendi homajn organojn en la nigra merkato. La ezekutitaj kondamnitojn ofte estis uzitaj por solvi tiun problemon, tamen dum la pasinta monato la ĉina registaro promesis forlasi tiun eblon dum la venontaj kvin jaroj.

El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

5 de abr. de 2012

Grekia pensiulo sinmortigis pro la krizo kaj vekis popolan rabion

Mi estas pensiulo. Ne eblas al mi vivi sub tiaj kondiĉoj. Mi rifuzas serĉi manĝaĵon en la malpuraĵo. Pro tio mi decidis finigi mian vivon”, tiu estas la mesaĝo skribita en etan pecon da paperon, kiun grekia pensiulo kunportis en la poŝo antaŭ sia morto. Dimitri Kristoŭlas, 77-jaraĝa farmaciisto, sin mortigis proksime de la greka parlamento kaj lia sinmortigo vekis kortuŝan doloron kaj rabion en la grekaj civitanoj.

En la noto skribita de la viktimo legeblas akŭzoj kontraŭ la grekan registraron. Li akŭzis la aŭtoritatoj pri “detrŭo de iu ajn esperon rilate al supervivo” per siaj agoj. La pensiulo ankaŭ skribis: "Mi kredas, ke la junularo iam kunportos armilojn al la placo Sintagmo (placo en Ateno, kie li sin mortigis) por pendigi ĉiujn, kiuj perfidis nian nacion, same kiel ja la italoj faris kun Musolino je la jaro 1945”. La versio de la itala faŝisto, laŭ tiu teksto, estas la "registraro por okupo" en Ateno, kromnomata de la pensiulo "Colakoglu [Τσολάκογλου]", la ĉefministro, kiu kunlaboris kun la nazioj je la jaro 1941.

La Movado de la Ĉagrenitoj [αγανακτισμενοι], kiu malŝveliĝis dum la pasinta somero, uzas nun tiun bedaŭrindan sinmortigon kiel nova standardo, spite la tono uzita por alvoki la popolon por manifestacii antaŭ la parlamento. Tiu alvoko fariĝis per la frazo – “ni alkutimiĝu al tiaj mortoj”. La manifestacio finiĝis dum la nokto post konfronto inter manisfestantoj, kiuj survestis anorakojn, kaj la gvardistaro.

La potitikistoj, ĉefe tiuj, kiuj kontraŭis la ekonomiajn reformojn, profitis tiun impaktan okazon: “Kiam la homoj sinmortigas en la placo Sintagmo alvenis ja la fino, la socia kohezo ekas”, diris la estro de LAOS - dekstrema partio, kiu estas nun la kvara plej forta en la parlamento.

Antonis Samaras [Αντώνης Σαμαράς], probabla venonta ĉefministro, deklaris sin “detruita” pro la notico. La nuna ĉefministro, Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος], petis al siaj kuncivitanoj ke en tiaj akraj momentoj plifortigu sian atenton por zorge gardi "tiujn, kiuj tiom malbonfartas".

El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

4 de abr. de 2012

La malplej granda vilaĝo en Usono vendiĝas. Ĉu vi volas aĉeti ĝin?

Bufordo, la malplej granda municipo de Usono, estos aĉetebla ekde morgaŭ. Tie vivas nuntempe nur unu homo, la urbestro mem. Lastan mardon, je la 3-a de aprilo, la entrepreno, kiu administracios la aŭkcion, anoncis la oportunon per la frazo “Ununura oportuno por aĉeti tutan popolon”.

Don Samons, la ununura loĝanto kaj urbestro de Bufordo, aŭkcios la urbon kontraŭ minimume cent mil dolaroj (75 mil eŭrojn).

Bufordo estis fondita je la jaro 1866 kaj loĝis tie 2 mil personoj, kiuj laboris precipe en la konstruado de la loka fervojlinio, sed la granda altitudo, je 2,4 mil metroj kaj la distanco por atingi aliajn urbojn influis la sorton de la urbo. La lasta loĝanto, kiu ĝin forlasis estis la filo de la nuna ‘urbestro’. Don Samons ekloĝis tie je la 1980-aj jaroj kaj nun administracias doganstaplon kun pli ol mil ĉiutagaj klientoj.

La estonta posedanto de la urbo aĉetos vendejon, benzinvedejon, poŝtoficejon kun propra poŝtkodo kaj plurajn aliajn servojn. La entrepreno kiu aranĝos la aŭkcion informis, ke la urbo estas kvar hektaro granda, enhavas domon, kvin poŝtskatolojn, parkejon kaj foston por la telefonan reton.

El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

3 de abr. de 2012

Reta PIV fine aperos

En aŭgusto 2010 komenciĝis reta monkolekta kampanjo por enretigo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La eldoninto de la vortaro - Sennacieca Asocio Tutmonda - kaj la organizaĵo E@I interkonsentis pri projekto, kiu donu al ĉiuj dezirantoj senpagan retan aliron al la tuta enhavo de la vortaro, kaj samtempe ebligos retan administradon de la tuta datumaro, tiel ke ĝisdatigado kaj eldonado de novaj versioj de la vortaro grave faciliĝos. La kosto de la projekto estis taksita je minimume 10.000 eŭroj, kaj la monon oni esperis kolekti inter esperantistaj donacantoj. La kampanjo daŭris ĝis majo 2011, kiam fine estis kolektita la bezonata monsumo. Poste grandparte regis silento ĉirkaŭ la projekto de reta PIV, kaj fine de 2011 multaj kontribuintoj jam nervoze ekdemandadis, ĉu la mono malaperis senŝpure. Tamen en la unuaj tagoj de aprilo 2012 la reta versio de PIV finfine estos alirebla por ĉiuj, promesas Jevgenij Gaus, kiu respondis al demandoj de Libera Folio nome de la tuta teamo de la projekto Vortaro.net.
Libera Folio: Kiam vi supozas, ke oni povos uzi PIV en la reto?

Jevgenij Gaus: - Ni jam movis ĉiujn dosierojn al nia ĉefa servilo, nun ni faras kelkajn testojn por vidi ĉu ĉio bone funkcias. Kaj la lanĉo mem povas okazi en ajna momento.

Kial daŭris tiel longe inter la sukcesa monkolekto kaj la ekfunkciigo de la retejo?

Eble tia sento aperis pro la sufiĉe longa monkolektado. Ĝi finiĝis pasintjare fine de printempo kaj la veraj laboroj pri la vortaro komenciĝis nur somere post kiam estis trakitaj ĉiuj administraj aferoj. Do efektive la laboroj daŭris nur 9-10 monatojn, kaj tio estas tre mallonga tempo por tiaspecaj projektoj. Tiom da tempo ni bezonis por povi lanĉi la vortaron al la publiko, sed la projekto mem daŭros multe pli longe.

Ĉu je la lanĉo la vortaro estos kompleta, aŭ ĉu atendeblas postaj gravaj plibonigoj aŭ kompletigoj de la tekniko kaj enhavo?

Mi kredas, ke la laboroj neniam finiĝos. Ja la enhavo de PIV konstante pliboniĝos. Ankaŭ teknike ni konstante plibonigos la paĝaron. Ni planas aldoni kelkajn funkciojn kaj iuj el ili jam estas pretaj, sed ni lanĉos ilin nur iom post iom por faciligi por ni la testadon de la sistemo. Tamen estas menciinde, ke nia ĉefa strebo estis aranĝi, ke la interfaco de la vortaro por la uzantoj restu kiel eble plej simpla kaj facila.

Kiuj ĉefajn laborojn vi devis fari ĝis nun?

Unu el la laboroj estis programado de la paĝaro. Ni volis ke ĝi estu tre simpla, sed samtempe ni volis, ke ĝi estu oportuna por uzado kaj funkciu en ĉiuj modernaj retumiloj. Krome aldone ni volis, ke la interfaco adaptiĝu almenaŭ parte al la gradeco de la ekranoj, por ke la tuto estu uzebla ankaŭ per malgrandaj ekranoj de kelkaj poŝtelefonoj, kiuj enhavas normalan retumilon kaj ret-aliron. Multe pli da laboro postulis la administra parto, interalie ankaŭ la redaktejo de la vortara enhavo kaj simile.

Senmanke en Libera Folio
Leia Mais/Legu Plu... ►

Helpo kun demonposedo!

Multaj gepatroj nuntempe ne havas multaj da libera tempo por esti ĉe siaj gefiloj, ĉar tio ili ne sukcesas rimarki la diferencojn en siaj gefiloj, guto al guto, la infanoj kreskas kaj viajn pensojn floras dum la lernado kun la vivecoj, la muziko, la pentraĵo, literaturo, filmoj, teatroj, kunvivado ĉe aliaj personoj, la vivado ĉe hejmbestoj kaj aliaj bestoj, bone, oni lernas kun ĉio en nia vivado kaj kreskante kaj lernante oni akiras malicon, kaj tio komencas la problemoj, ĉar la demonoj agas diversmanierojn!


Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►