Mostrando postagens com marcador pensamento. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador pensamento. Mostrar todas as postagens

25 de set. de 2012

Entuziasmo estas kvazaŭ sterko por la cerbo


Etaj infanoj lernas tre facile ĉar ili entuziasmiĝas almenaŭ 50-foje dum la tago. Novaj nervaj konektoj tamen formiĝas tute sendepende de la aĝo.

"Nia cerbo ĉiam denove adaptiĝas al la maniero kiel kaj kiucele ni uzas ĝin kun ĝojo kaj entuziasmo". Tion skribas la germana cerbesploristo Gerald Hüther pri la temo "La cerbo ne rustiĝas ..."

Se io feliĉigas nin, la emociaj centroj en la pli profundaj areoj de la cerbo aktiviĝas. Tie troviĝas grupoj de nervoĉeloj kun longaj alpendaĵoj kiuj atingas ĉiujn aliajn areojn de la cerbo. Simpligite dirite: "Ĉiam kiam oni povas entuziasmiĝi pri io, disĵetiĝas sterko en la cerbo kiu en la stato de entuziasmo kreskigas la tre intense uzatajn neŭronajn retojn". Etaj infanoj entuziasmiĝas 50-foje dum tago, tial ili povas ankaŭ lerni tiom.

Nur malmultaj homoj sukcesas konservi sian denaskan ĝojon pri malkovroj kaj la emon formi sian medion ĝis alta aĝo. "De ili ni devas lerni, ilin ni devus demandi kiel ili sukcesis konekti la ŝaltilon en la cerbo kiu malebligas la rustiĝon", diras Hüther.
Esploristoj en Göttingen nun trovis tiun ŝaltilon por la lernkapablo. Jam je la komenco de la dua vivoduono ĝi elŝaltiĝas.

"Modifita interago inter medio kaj genomo kondukas al perdiĝo de la lernkapablo en alta aĝo", tiel priskribas tion la esploristoj.

Hüther tamen priskribas kiel eblas konservi siajn mensajn kapablojn en alta aĝo. Temas pri sintenoj, konvinkoj kiuj malhelpas la rustiĝon de la cerbo. La sekvaj konsiloj helpas konservi la mensajn kapablojn:

- Manĝu malpli kaj pripensu zorgeme kion vi manĝas.
- Moviĝu pli kaj esploru la eblecojn regi vian korpon.
- Entuziasmiĝu pri la bunteco kaj beleco de la mondo.
- Ne permesu al vi perdi la ĝojon pri cerbumado, malkovrado, lernado kaj pluevoluado.
- Ne orientiĝu laŭ tio kion aliaj trovas grava, sed faru tion kio bonfartigas vin.
- Ne forlasu la serĉadon pri la senco de la vivo.
- Aranĝu la rilatojn al aliaj homoj tiel, ke kune kun ili vi povas kreski ekster la proprajn limojn.

Estas neniam tro malfrue: Novaj nervaj konektoj formiĝas tute sendepende de la aĝo, do ĉiu povas partopreni, ĉar la rutinon de la ĉiutago ni ĉiuj havas. Oni povas kaj oni devus stimuli la cerbon per ĉiuj kvin sensoj, plej bone eĉ samtempe, ekzemple palpi kaj flari kaj gustumi. Gravas ankaŭ ke oni konservas sian motiviĝon kaj ne rezignas. Tre praktika konsilo diras: "Komencu tion matene, kombu viajn harojn per la nekutima mano, brosu viajn dentojn per la maldekstra kaj enŝovu viajn gambojn en la pantalonon en alia sinsekvo ol kutime".

Vi povas aŭskulti ĝi en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

18 de set. de 2012

Bildo kaj imago

mia vidado kiel tuta ĉirkaŭbraka korpo
tiu kiu nur paŝas laŭ fortuno
sin vidante perdinto, portante unu mesaĝon
donante tutan klarigon, akirita per instinkto
kondukas al pinto, helpo por blindulo
se ekzistas konfuzo, kiel rekta labirinto
oni povas trovi eliro per ĉielo
uzi piedojn sur tero kiel radiko
sed neniam halti antaŭ la malamiko
militi pro plezuron, kondukas al pereo
militi pro profiton, kondukas al insulto


 Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

3 de set. de 2012

La punktoj en la vojoj

La homoj, danke al sia fronta kortekso, la povo por defini la punktoj dum sia vivado kaj povas elekti la vojojn kiujn sekvi por "tien" atingi. Sed ankaŭ faktas ke plimultoj da homoj ne estas pensuloj fakte, tiuj homoj nur pensas kaj faras tiujn, kiujn lia estro ordenas lin, tiu okazas ĉe homoj en religiaj medioj, politikaj medioj, edukaj medioj kaj ĉiuj aliaj, do, estas laŭ mia pensado, kaj laŭ mi konkludas al mi mem, ke ne bonas oni konsumi tempon trovante ŝanĝi la homaron, oni devas ŝanĝi oni mem, kaj ekzerci tian ŝanĝadon.


Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado

Leia Mais/Legu Plu... ►

28 de ago. de 2012

Bildo kaj imago

nenio estas ĉi tie por vidi
kiun diris ĉu diras bone scii
estas floro en la nigra etoso
malgravas kiel, sed kiu necesas trovi
ekzistante la koloro, ekzistas la hel'
tuŝante nin ĉiel, flugante apud blovo

ĉiam sur ni
vera peza etoso
kiun volas pri
tiu ne trapasi
estas vivo ke
ĉe nia mano
alportas tuta povo
mem ne kredante
ĝi estas tie
al ni parolante
tien kaj reen
haltita ie ajn
do ĝin trovi
aŭ ĉiujn aliajn


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

26 de ago. de 2012

De la tolereco!


Ho ve, se ne estus la bona tolereco inter ni, saĝaj kaj samtempe malsaĝaj homoj, estantoj, kio estus la kunvivado dum nia estado en ĉi tiu mondo, bela, jes, tre bela, sed ankaŭ tre, tro, ja, multe justa, kaj la justeco de la naturo oni ĉiam ricevas aŭ per malamo, aŭ per kaoso, do, tolereco, kontraŭ ĉio kaj ĉiuj, oni bezonu tian.

Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►

17 de ago. de 2012

Kiom da muzikoj?


Muziko estas sendube, la plej praktikita kaj konsumita parto de la homa kulturo, ĉiuj kulturoj havas kaj faras siajn proprajn muzikoj, vidu bone, en Brazilo, ekzemple, oni havas Forró, Baião, Samba, Sertanejo, Maracatu, Frevo, kapoejro muziko kaj aliaj, sed, poste la ebleco de aŭskulti muzikon per komputiloj, kaj kreado de dosieroj tiaj kiaj mp3, ogg, wmv kaj aliaj, aŭskulti multaj muzikoj fariĝis tute facila afero, antaŭe tio, oni aŭskulti nur per bendoj kaj viniloj, do, ni nur aŭskultis muzikojn kiuj vere plaĉis onin, poste la kreado de KD, la aferoj faciligis, sed, nun, oni facila havas milojn da muzikoj, kaj, okazas tiaj aferoj, kiel bone montras la bildon!

Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

15 de ago. de 2012

Bildo kaj imago

bufraj spacoj nepenseblaj, bufraj limigoj neatingeblaj
cirkumstancioj ĉirkaŭas la menso, aferoj ne direblaj
vidado vere tuŝebla, neniam estas kiel la penso


ho ve, la morton homo vidis, kaj nun ĝi ĝin komprenas
ĝi ĝin trafas, ĝi ĝin atingas, ho ve, tiu estis kiun ĝi diris
kaj mem se mia mano ne tuŝas, mia animo tien paŝis

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (espcepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

28 de jul. de 2012

Flugu, knabon, flugu!



Mi jam vidis multfoje ke oni devas ĉiam instrui pri la vero, kaj oni ne devas multe fantazii la aferojn, inkluzive kiam oni instruas la purajn kaj malspertajn infanojn, bone, iam estis, patrino diris kaj rediris al sia filo pli aĝa, "bone zorgu vian frateton, li estas anĝelo", kaj partino ne bone edukis sian filon sed televido tion faris, li lernas per ĝi ke anĝeloj estas ĉiam blondaj, blankhaŭtaj, blukoloraj aŭ verdkoloraj okulaj knabetoj kaj havas flugilojn por feliĉe flugi, do, la naiva knabo, tiam, volis vidi sian fratenton flugi!

Mi vidis ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

Kartezia ĉarto!





Bone, al  vi ke estas scivolema, povas serĉi pri la temo, kaj al vi, ke estas tute saĝulo, saĝintulo de la ĉiaj kaj ĉiuj aferoj, nur elektas vian prefereblan opcion kaj lasu min pace!


Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

12 de jul. de 2012

Drogo uzado aŭ nura frenezulo!?

Mi povas dedukti ke tiu ulo ne estas droganto sed nur frenezulo, sed mi memorigas vin, Marihuano ne estas drogo, estas bona kreskaĵo, herbo, kaj estas ankaŭ tre potenca kuracilo, kiun povas sanigas multe da malsimilaj malsanoj, kaj estas ankaŭ krudaj materialoj por multaj aĵoj  uzita por ni, kiel vestoj, paperoj, oleoj, bruleblaĵoj, manĝaĵoj, drinkaĵoj kaj trinkaĵoj kaj multaj aliaj aferoj, nu, Marihuano estas la plej potenca kaj la unika "krima" kreskaĵo en la tuta mondo.


Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

10 de jul. de 2012

Lipmovoj

Lingvo eble evoluis el ŝmacado  
              
Kiel la homoj lernis paroli? Esploristoj pri primatoj supozas ke ŝmacado povus ludi gravan rolon. Ili rigardis al la buŝo de makako-simioj kaj trovis movojn kiuj aperas ankaŭ dum homaj babiladoj.

Simioj regas la kompleksajn rapidajn movojn de lipoj kaj gorĝo kiuj necesas por la parolado. Tion eltrovis internacia teamo de esploristoj per observoj ĉe makakoj. Pro tio la esploristoj kredas ke mallaŭta ŝmacado de la lipoj eble estis unu el la originoj de la homa lingvo.

Kontraŭe al la senvola vokado, gruntado kaj gorĝa bruado de la simioj la movoj de la vizaĝo kaj de la lipoj estas konscie regataj kaj la simioj aktive uzas ilin por komunikado. Tiuj movoj plenumas per tio gravan antaŭkondiĉon por lingvo. Tio apogas la tezon ke la radikoj de la homa lingvo ne kuŝas en la sonoj de la primatoj sed en ilia mimiko kiun ili uzas por komunikado.

Multaj simio-specioj ŝmacas en afablaj situacioj, ekzemple kiam renkontiĝas patrino kaj ido. Kvankam temas en tiu kazo pri mallaŭta bruaĵo ("p p p p"), ĝi ne estas akompanata de sonigo kiu estiĝas per vibrado de la voĉkordoj en la laringo. Se oni supraĵe observas tion, la lipoŝmacado ŝajne realiĝas nur per rapida malfermado kaj fermado de la lipoj. Ke tio ne estas la kazo, tion nun montris esploristoj de la universitato Vieno kaj de la Princeton-universitato en Usono. Ili esploris la movojn de la buŝa kaj faŭka kavo dum la lipoŝmacado de la makakoj  helpe de rentgenaj filmoj.

Kaj tiuj filmoj montras ke temas pri sufiĉe kompleksa konduto. Dum la lipoŝmacado okazas rapidaj kaj kunordigitaj movoj de la lipoj, de la makzelo, de la lango kaj de la langa osto. Kun ofteco de 5 cikloj po sekundo laŭ la esploristoj tiuj movoj okazas krome en simila rapideco kiel la homa lingvo.

Kvankam la lipoŝmacado supraĵe similas al imita maĉado, tamen la veraj sinsekvoj de la movoj konsiderinde diferenciĝas de tio. Ili similas pli al sinsekvoj kiuj en la areo de la buŝo kaj de la laringo okazas dum ŝanĝo de vokaloj al konsonantoj dum la parolado. Krome ili okazas je duobla rapideco ol la normala maĉado.

Kiel la esploristoj raportas, ankaŭ aliaj simio-specioj, inter ili la ĉimpanzoj, per tiuj lipomovoj povas ankaŭ produkti bruaĵojn. Ili igas siajn lipojn vibri kaj tiel eligas laŭtan ŝmacadon kaj eksplodan bruaĵon. Tiuj formoj de esprimo evidente estas vole regataj. Alie ol la blekado kaj gruntado eblas lerni ilin.

Ekzemple orangutangoj kapablas lerni la fajfadon. Ankaŭ en tiu kazo la bruaĵo ekestas per movoj de la lipoj kaj de la lango kaj ne de la laringo. Laŭ kompreno de la esploristoj tiuj observoj indikas ke la origino de la homa lingvo fontas el du komponentoj: El senvolaj sonoj kiuj estas produktataj de la voĉkordo en la laringo kaj el rapidaj, lernitaj movoj de la trairejo de la vokaloj.
Ankoraŭ en mallumo troviĝas la origino de la kantanta, melodia komponento de la homa lingvo kiu postulas regadon pri la laringo.

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

1 de jul. de 2012

Bildo kaj imago

 kvita kun la propra destino kiu estas?
unu saĝa maljunulo, tiu knabo ĉiam lertas
certas, parolis pri estonto
legas, malĉastaj vortoj sen honto
malantaŭajn spurojn lasas nuntempaj tagoj
homoj kiujn lernas, je malbelaj skribmanieroj
mirindaj vizaĝoj, tute skribindaj
mirindaj belaĵoj, neeble tuŝindaj
oni diras kaj mi diris ankaŭ
kvita, ni ne estas ankoraŭ

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

4 de jun. de 2012

#CtrlCCtrlVeja

Hodiaŭ estas tago tute bona por uzi tian humurbildon, ĉar la revuo Veja, estas denove temo de riproĉoj kaj ŝercoj, ĝi estas semana revuo el Brazilo, nuntempe estas la plejgranda kaj fama en Brazilo, kaj la lastas temo de la revuo estas denonco pri granda skandalo en Brazilo, sed la revuo diris ke la raportaĵo estas farita el dokumento tute ekzkluzive, sed alia granda revuo el Brazilo nomita "Carta Capital" malkovris ke ne, la "granda" raportaĵo de Veja estas nure "Ctrl C+Ctrl V" de aliaj mezkomunikiloj, ĉar tio, homoj en twitter mokoj pri Veja kun la etiketo "#CtrlCCtrlVeja", kaj tio ne estas la unua fojo ke tio okazis. Vidante tion, mi ne povas prokrasti plu kaj mi devis sendi tion afiŝon, do, se al vi plaĉas legi revuojn kiujn manipulas legantojn, vi povas legi tute trankvile Veja.


Mi vidas ĉe Nadaver


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

22 de mai. de 2012

Bildo kaj imago

Tiom da vizaĝoj
Kiom da kulturoj
Respekti mi petu
Kunsenti mi sentu
Kion diras via vidado?
Nenion faras via koro!
Iam ili ĉiuj estis
Kiam oni tion deziris
Kiun volis, silentiĝis


Mi ridas kaj vi mokas
Ĉar moko ni unuiĝas
Kial vi fariĝas mia amiko
Amikiĝos kontraŭ prezo
Multekosta prezo certe
Certa loko, nenio kutime
Mia vivo komenciĝas ie
Tie vi vivas, sen esti nenie
Por prapatroj, oni konas ĉie


Oni timas vian penson
Oni mokas vian mienon
Pri vi Oni Mirigas
Vi bone nin ĝojigas
Du aferoj, du vivoj
Via koloro bela, ĉiam bunta
Senkulpa, ĉasta, tute sovaĝa


 Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

4 de mai. de 2012

Bildo kaj Imago

Kia estas mia valoro
Sufiĉas fari kompreni
Por temi, kiom estas la pezo

Cindron oni vidas, tute ne gravas
Kiu bone pravas, juĝanto, juĝato
Ĉiam respondante kun bona laborado


Mi vidas semojn, mi vidas kreskojn
Kio ne aŭdos, dum faras ĉiajn sentojn

Mia vidado perdita,  mia vizio blindita
Koloro de mia okulo, forto de bona pensulo

Divastigante spurojn, iomete poste iomete
Havante eblojn, komprenas kio estas eble

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

1 de mai. de 2012

Vivu la kapitalisman diversecon

Se vi tute kredas, pri kiam trairante per supermazenaj koridoroj, vi vidas ĉiujn tiujn markojn kaj vi kredas ke tio estas la vera diverseco, bone, mi devas diri al vi, kapitalismo ne estas nur malbona, ne nur sovaĝa (sociale vandala), kapitalismo ankaŭ mensogas, ĝi diras al vi, ni havas socialan konscion, kaj vi malkovras ke ne, mensogis, ĝi diras al vi, ni zorgas pri la naturo, kaj vi malkovras ke ne, mensogis, ĝi diras al vi, ni oferas diversecon kaj liberan konkuradon al merkato, mensogegis, kaj la malsupra bildo povas bone montri tion al vi, tiu estas nure ekzemplo, pri kiam grandaj entreprenoj, grandaj korporacioj kontrolas granda parto de nia vivo farante ni pensi ke ni ne estas aĉetante ion de Nestlé ekzemple, aŭ ion de Unilever. La amantoj de kapitalismo povas pensi, sed tio estas bona afero, sed, mi scias, tiom malmultaj korporacioj kontrolante tiom entreprenoj kaj nerekte, tiom vivoj, ne estas bona afero por merkato, por societo kaj por ĉiu el ni.



Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

25 de abr. de 2012

Bildo kaj Imago

Sur nia mano ĉiuj aferoj
Sed aliiĝas koro malplena
Estas ĉiaj lumoj, videnda

Sur nia mano neniu afero
Tute plena koro nun estas
Menso serena, ĉiu estemas

Nenion por vidi, ĉion aŭskultindas
kiun volas miri, ĝis dubojn finindas

Suno blindigas min
Sablaro blovtuŝas ĝin
Ili restas tute trankvilaj
Aferoj ridindaj, devigas nin




Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

17 de abr. de 2012

Iuj veroj por ĉiuj homoj!

En la mondo ekzistas multaj veroj kaj tiuj veroj nur dependas de ni, ĉar la homo ne kredas en kiu oni pruvas kiu estas la vero, sed je kio ni kredas estas la vero, jes ja! Bone, mi dio estas plibona ol via, mia teamo estas pligranda ol via, mia lando estas pli bela ol via, nia miliststaro estas pliforta ol ilia kaj tiel ni sekvas diskutante pri tio, plimalpli tiel, sed iuj aferoj fakte estas vero al tiuj homoj en ĉi tiu mondo, ne gravas kion vi faras aŭ kion vi diras, kaj se vi volas scios kiun estas tiuj veroj, vidu malsupre!


Mi vidas ĉe Gordonerd
Leia Mais/Legu Plu... ►

10 de abr. de 2012

Bildo kaj Imago

... 
Ne mankas lumon
Ne mankas mallumon
Mia vidada trafo
Mia vidada limo
Kion povas esti malmulto
Por kontentigi min kiel multo
Tio nur ŝajnas morton
Neniam aspektas vivon
Malsanoj ĉagrenas min
Mi riproĉas vin pro viaj zorgoj
Kiel ŝanĝigi vin
Tuŝos iu ajn kun viaj problemoj
Nenio havas kolorojn por mi
Buntas ŝongojn kaj revojn
Rava, nigrigas ĉiojn






Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

31 de mar. de 2012

Bildo kaj Imago

...

Mi ne bone pravas
Pri kion vidis mi
Kiun provas nun aliiĝas
Tiun parolas pri scii
Kie mi loĝas estas nenio
Kio mi vidas estas vido
malaperiĝas, verŝajne
kiel mia okulo, nigra kaj blanko
iom post iom, longe daŭre
















Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►