Mostrando postagens com marcador mundo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador mundo. Mostrar todas as postagens

27 de out. de 2012

Memlerninto provizas elektron por vilaĝo

Anastase Tabaro apenaŭ kleriĝis en lernejo kaj tamen li sukcesis realigi per plej simplaj rimedoj rimarkindan projekton en Ruando. Per elakva energio la memlerninta inĝeniero provizas proksimume 700 domojn kun elektro. Liaj najbaroj en la ruanda vilaĝo Rutare konsideras lin heroo.

Ĉiutage venas najbaroj al Anastase Tabaro por reŝargi la bateriojn de siaj ĉeltelefonoj. Por tiu servo li fakturas 20 cendojn. Ke la 59-jarulo tiamaniere povas perlabori monon, tio estas vere eksterordinara. Ĉar kvankam li nur dum 6 jaroj frekventis lernejon, Tabaro sukcesis realigi ion rimarkindan: Li provizas per memkonstruitaj malgrandaj akvocentraloj vilaĝojn en Ruando kun elektro. Anastase Tabaro vivas en Rutare kiu estas vilaĝo 45 kilometrojn norde de la ruanda ĉefurbo Kigali.

Laŭ raporto de loka novaĵagentejo Tabaro alproprigis al si la scion por la konstruado de la maŝinoj dum plurjara memlernado. "Mi plenkreskis en la najbara Demokratia Respubliko Kongo. En mia vilago disponeblis elektro", rakontas Tabaro. Pli poste lia familio translokiĝis al Ruando, al vilaĝo sen elektro. "Mi ne povis vivi sen elektro, tial mi mem komencis esploradi."

Tabaro rakontas ke li komencis en la 1990 per konstruado de akvobaraĵo kaj de turbino kiu funkciigas generatoron. Sed la interna milito interrompis lian laboron. En la jaro 2000 li finkonstruis sian unuan malgrandan akvocentralon kaj pluaj sekvis. Nun li provizas 700 domojn kun elektro.

"Li estas nia heroo", diras enloĝanto de Rutare. "Estas kvazaŭ sorĉado. Mia familio povas nun aŭskulti radion aŭ spekti filmon".
Nun eĉ la registaro de Ruando atentiĝis pri la atingaĵoj de Anastase Tabaro. La registaro nun krome subtenas la enloĝantojn. Sen tiu helpo ne eblus plue plivastigi la sistemon, "por ke niaj infanoj povu vespere lerni kaj tiel helpu antaŭenigi nian landon", diras Tabaro.

Laŭ indikoj de la registaro dum la pasinta jaro nur ĉirkaŭ 14 procentoj de la enloĝantaro de Ruando havis aliron al elektro.
Estas rimarkinde kiel per simplaj rimedoj lokaj iniciatoj povas alporti progreson. Mi raportis ĉi tie pri alia projekto kiu donas taglumon al dometoj kaj kabanoj en mizerkvartaloj kaj tiel heligas la vivon de malriĉuloj. Vidu la tiurilatan sonartikolon "Sunlumaj boteloj" http://peranto.posterous.com/sunlumaj-boteloj


Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

15 de ago. de 2012

Gestolingvoj mondskale

Multaj homoj ankoraŭ kredas ke gestolingvoj estas puraj "signolingvoj" kun izolitaj bildecaj gestoj. Sed la lingvistiko jam delonge rekonas tiujn lingvojn kiel plenvalorajn lingvojn. Ili disponas pri propra gramatiko (kiu tute ne rilatas al la gramatiko de la koncerna sonlingvo) kaj pri abstraktaj konceptoj kiel ekz. personaj pronomoj.

Mondskale ekzistas ĉirkaŭ 200 gestolingvoj kaj ili estas parte tre malsamaj. Tiel ekz. usonaj kaj britaj uzantoj de sia respektiva gestolingvo apenaŭ povas kompreni unu la alian - la usonano kaj la franco aliflanke havas mapli da problemoj, ĉar la usona signolingvo (ASL) deriviĝas el la franca signolingvo (LSF).

En la germanlingvaj landoj ekzistas apud la germana gestolingvo (DGS) ankaŭ lingvo por Aŭstrio kaj alia por Svislando. Kaj tiel necesas interpreti ne nur inter sonlingvo kaj gestolingvo sed ankaŭ inter diversaj gestolingvoj. Tamen tia fremdlingvo ne estas tute nekomprenebla por uzanto de certa gestolingvo, ĉar kelkaj signoj (ekz. la numeraloj) estas internacie kompreneblaj.

Oni ankaŭ klopodas pri mondskale unueca gestolingvo sed simile al la internacia sonlingvo Esperanto la sukceso estas tre limigita. Nur ĉe internaciaj konferencoj jen kaj jen la internacia signolingvo "Gestuno" estas aplikata.

Gestuno estas planita signolingvo, kiun ekdiskutis la Unua Monda Kongreso de la Monda Federacio de Surduloj en 1951.
En 1973, komitato kreis kaj normigis sistemon de internaciaj signoj. Ili penis uzi la plej kompreneblajn signojn el diversaj signolingvoj por ke la lingvo estu pli facile lernebla. En 1975 la komisiono eldonis libron kun preskaŭ 1500 signoj, sub la aŭspicioj de la Brita Asocio de Surduloj.

Gestuno ne havas difinitan gramatikon, kaj tial iuj diras, ke ĝi ne estas vera lingvo. Konversacio en Gestuno povas uzi la gramatikon el iu ajn signolingvo. En la 1980-aj jaroj Gestuno evoluis al Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el malsamaj landoj. Surduloj uzas Internacian Signon ĉe internaciaj kongresoj, ekzemple la Mondaj Surdulaj Ludoj kaj la Mondaj Kongresoj de la Monda Federacio de Surduloj.

La nomo "Gestuno" devenas de la itala kaj signifas "la unuiĝo de gestolingvoj (signolingvoj)". Nuntempe la nomo Gestuno estas tre malofte uzata. - Hodiaŭ oni parolas pri Internacia Signo aŭ Internacia Signolingvo.

Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

19 de jul. de 2012

Sukcesa metodo por reverdigi la Sahel-zonon

Inter la sahara dezerto en la nordo kaj la tropika pluvarbaro en la sudo en Afriko troviĝas la Sahel-zono kiu pro ĝia uzo kiel farmlando pli kaj pli dezertiĝas. Por haltigi tiun dezertiĝon kaj por reverdigi la Sahel-zonon multaj programoj de internaciaj organizaĵoj estis konceptitaj sed ili plej ofte ne alportis la deziratan sukceson. Ekzemple la plantado de arboj montriĝis senesperiga malŝparo de mono, ĉar 80 procentoj de la plantitaj arbetoj pereis.

Unu metodo de reverdigo tamen bonege funkcias. Ĝin eltrovis antaŭ 30 jaroj la aŭstraliano Tony Rinaudo kiu venis tiam kiel fakulo por reverdigo al Niĝero, unu el la landoj kiu troviĝas meze en la Sahel-zono. Kiam li vidis unuafoje kiel tiam aspektis la lando, li estis ŝokita, ĉar ĉie li vidis sekiĝon kaj dezertiĝon. Sur la grundo oni mezuris temperaturon de 60 gradoj kaj estis multaj plantaj malsanoj kaj damaĝigaj bestoj kiuj detruis la rikolton. Li spertis ke la plantado de arboj ne funkciis kaj li pro tio senesperis.

Unu tagon li survojis per sia aŭtomobilo kaj devis halti pro paneo de la pneŭoj. Kiam li ĉirkaŭrigardis li vidis la saman bildon kiel ĉie en Niĝero - nur sekiĝintan landon, jen kaj jen malgrandajn arbustojn aŭ ĝermaĵojn de arboj kiuj elstaris el la sabla grundo. Kiel en multaj regionoj de la lando ankaŭ tie iam estis arboj. Tony rigardis la arbustojn kaj plantojn pli precize kaj malkovris ke sub la grundo estis multaj ĝermaĵoj kaj restoj de radikoj. "Ĉu eble en tiuj radikoj kaj ĝermaĵoj estas ankoraŭ vivo?", li demandis sin. Por ekscii tion li faris teston en la regiono kaj baris areon en kiu la bestoj ne povis forvori la ĝermaĵojn kaj la homoj ne povis kolekti lignon por fari fajron.

Post iom da tempo multaj plantoj ekĝermis kaj kreskis. Sur la malnovaj trunkoj de arboj oni lasis nur la plej fortajn novbranĉojn kaj je la ĝenerala surprizo jam post tre mallonga tempo rekreskis malgranda arbaro. Tio estis la remalkovro de malnovega metodo por reverdigo. Oni nomis ĝin "farmiste mastrumata natura regeneriĝo - FMNR".

Tony ekkonis la nekredeblajn eblecojn kiuj malfermiĝis, sed por tio li bezonis la subtenon de la farmistoj en Niĝero. Ankaŭ la registaron li devis havi je sia flanko. Komenciĝis longa vojaĝo. Oni ne povis kredi ke per tiu simpla kaj malmultekosta metodo eblas reverdigi la landon. Sed post multaj prelegoj kaj vojaĝoj li sukcesis konvinki kelkajn farmistojn pri sia ideo kaj persvadi ilin fari provon. La farmistoj lasis laŭeble multajn arbojn kreski sur la kampoj kaj jam post mallonga tempo ili konstatis ke parte la rikoltoj duobliĝis.

La arboj donacis ombron kaj tiel protektis la semaĵon kontraŭ la bruligantaj sunradioj. La radikoj kiuj etendiĝis multajn metrojn en la profundo konservis la humidecon en la grundo, birdoj revenis kaj disvastigis per siaj ekskrementoj semojn de aliaj plantoj kaj arboj. Oni ankaŭ konstatis ke ŝanĝiĝis la mikro-klimato kaj ke ĝi fariĝis pli humida kaj pli malvarmeta. Hodiaŭ preskaŭ la duono de la agrikultura grundaro per tiu metodo estas reverdigita. La farmistoj kiuj aplikis ĝin nun decide pli bone fartas.
La branĉoj kaj folioj de la arboj estas rikolteblaj kaj povas esti vendataj kiel porfajra ligno kaj porbesta voraĵo. Jen kaj jen farmistoj vendas arbojn kiel porkonstruan lignon. Tiel plialtiĝas la vivenspezo de la farmistoj kaj de tiu mono ili povas aĉeti nutraĵojn por siaj familioj.

Tony ne laciĝis raporti pri la nova metodo ankaŭ en aliaj landoj. Li tiel ĉie revekis la konscion kiel gravaj arboj estas por sukcesa agrikulturo kaj por pli bona vivo. Afriko estas la kontinento kun la plej granda diverseco de arboj. Kreskas tie pli ol mil specioj. Multaj el tiuj arboj per siaj folioj sterkas la grundon kaj provizas tra la radikoj la grundon per vivnecesaj nutraj substancoj.
Tony povis konvinki multajn registarojn ŝanĝi la koncernajn leĝojn. En multaj afrikaj landoj nur la registaro disponas pri rajtoj je la lando kaj grundo. Sed nur se la farmistoj kaj komunumoj posedas la rajton je la grundo kaj la tie kreskantajn arbojn, tiam ankaŭ ili zorgas pri ili.


Aŭdu ĉion en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

13 de jul. de 2012

Aragja Eko-Krio (1995)

ARAGVAJA EKO-KRIO - La Esperanto-video Aragvaja Eko-Krio, originale verkita en Esperanto, gajnis la unuan premion en Belarta Konkurso de UEA, en Tampereo - Finnlando - julio 1995. Ĝi rakontas pri la Aragvaja regiona Historio, la indiĝenaj unuaj loĝantoj, ekologiaj kaj turismaj monumentoj de Aragvaja baseno, kun negativaj homaj influoj kaj eblaj solvoj far de la Gardantoj de la Naturo, ene de la Brazila Geodezia Centro. Ĝi estis produktita de Societo Gardantoj de la Tero, BEL kaj TV Araguaia-SBT - Barra do Garças - Mato Grosso. Reĝisorita de Ciro Gomes de Freitas - Skipo: Amarílio Carvalho, Wagner Ribeiro, Clevton Donini kaj aliaj. Entuta Tempodaŭro: 30 Min. En youtube ĝi estas dividita en tri partoj.

O Vídeo Grito Ecológico do Araguaia, originalmente produzido em Esperanto, foi o ganhador do primeiro prêmio do Concurso de Belas Artes da UEA, em Tampere - Finlândia - 1995. Ele narra sobre a História regional do Araguaia, seus ocupantes ancestrais os índios. O documentário mostra ainda suas riquezas naturais e monumentos ecológicos do Araguaia, com seus impactos antrópicos e alternativas de soluções, dentre outras, através do Movimento Guardiões da Natureza, no Centro Geodésico do Brasil. O documentário foi produzido pela Sociedade Guardiões da Terra, BEL e TV Araguaia, atual TV Centro-Oeste, em Barra do Garças - Mato Grosso. Foi dirigido por Ciro Gomes de Freitas - Equipe: Amarílio Carvalho, Wagner Ribeiro, Clevton Donini e outros. Duração integral de 30 Min. No Youtube ele está dividido em Três partes.





Leia Mais/Legu Plu... ►

1 de jul. de 2012

Bildo kaj imago

 kvita kun la propra destino kiu estas?
unu saĝa maljunulo, tiu knabo ĉiam lertas
certas, parolis pri estonto
legas, malĉastaj vortoj sen honto
malantaŭajn spurojn lasas nuntempaj tagoj
homoj kiujn lernas, je malbelaj skribmanieroj
mirindaj vizaĝoj, tute skribindaj
mirindaj belaĵoj, neeble tuŝindaj
oni diras kaj mi diris ankaŭ
kvita, ni ne estas ankoraŭ

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

11 de abr. de 2012

EU-himno en Esperanto – ne nur blago

En la unua de aprilo Libera Folio publikigis ŝercan artikolon, laŭ kiu esperantistoj turnis sin al la gvidorganoj de Eŭropa Unio por proponi devigan kantadon de himno en Esperanto en la lernejoj. Jam en la sekva tago tute surprize por la redakcio evidentiĝis, ke la satiro estis multe pli proksima al la vero ol oni povis supozi. Eŭropa Esperanto-Unio tiam efektive sendis al la Eŭropa Komisiono proponon pri civita iniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. "Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe", komentas la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain.

Ĉi tiu artikolo ne estas ŝerco.

La organizaĵo Eŭropa Esperanto-Unio, kiu konsistas el landaj asocioj de UEA en landoj de Eŭropa Unio, en formo de Eŭropa Civitana Iniciato sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, sian proponon kun la sekva enhavo:

EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.

La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.

Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, kiuj efektive ekvalidis la 1-an de aprilo, la komisiono devas ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Post tio, se la propono estos registrita, EEU provos kolekti unu milionon da subskriboj subtene al la propono.

En la dokumentoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono, EEU precizigas, ke ĝi proponas komunan kantadon nur de la unua strofo, kiu laŭ EEU "festas la reunuiĝon de Eŭropo en paco kaj harmonio, kaj la forlason de milito en la pasinteco", per la sekvaj vortoj:

Kantu kune, amikaro, ni la ĝojon festas nur,
Nek rivero, nek montaro, plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’,
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’. 

Senmanke en Libera Folio
Leia Mais/Legu Plu... ►

9 de abr. de 2012

Ĉina junulo vendis sian renon por aĉeti iPad-on

La prikirurgiita adoleskanto
En Ĉinio, kvin homoj estis arestitaj pro komercado de organoj. La denuncoj, kiuj kaŭzis ilian areston rilatas al nekomuna kazo. Lastan vendredon, la ĉinia noticoagentejo de la registaro disvastigis informojn pri 17-jaraĝa junulo, kiu vendis sian renon por aĉeti iPad-on.

La grupo ricevis 220 mil juanojn (ĉirkaŭ 35 mil dolarojn) kontraŭ la organo. La junulo, kiu nun suferas pri renaj problemoj, ricevis 22 mil juanojn kontraŭ la reno. Inter la arestitoj estas la kuracisto, kiu kirurgie  forrabis la organon. La junulo konatiĝis kun la bando pere de retuma babilado.

Tiu aĉetis lian renon
La krimon denuncis la patrino de la junulo. Ŝi tuj maltrankviliĝis tiam, kiam la adoleskanto alvenis hejmen portante du multekostajn aparatojn. Ŝi obstini pridemandis sian filon kaj finfine li konfesis, ke vendis sian organon por aĉeti iPad-on kaj iPhone-on.

La paratoj de Apple, ekzemple iPhone kaj iPads, estas tre popularaj en Ĉinio, tamen ĝiaj prezoj estas ege altaj por la lokaj laboristoj. En la lando malabundas donacitajn organojn por la necesaj greftoj. Oficialaj datumoj de la ministerio pri sano informas, ke la homoj, kiuj urĝe necesas grefton, nombras 1 milionon kaj 500 mil, sed nur 10 mil kirurgioj okazas ĉiujare. Pro tio en Ĉinio la ŝakristoj profitas tiun socian problemon por vendi homajn organojn en la nigra merkato. La ezekutitaj kondamnitojn ofte estis uzitaj por solvi tiun problemon, tamen dum la pasinta monato la ĉina registaro promesis forlasi tiun eblon dum la venontaj kvin jaroj.

El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

5 de abr. de 2012

Grekia pensiulo sinmortigis pro la krizo kaj vekis popolan rabion

Mi estas pensiulo. Ne eblas al mi vivi sub tiaj kondiĉoj. Mi rifuzas serĉi manĝaĵon en la malpuraĵo. Pro tio mi decidis finigi mian vivon”, tiu estas la mesaĝo skribita en etan pecon da paperon, kiun grekia pensiulo kunportis en la poŝo antaŭ sia morto. Dimitri Kristoŭlas, 77-jaraĝa farmaciisto, sin mortigis proksime de la greka parlamento kaj lia sinmortigo vekis kortuŝan doloron kaj rabion en la grekaj civitanoj.

En la noto skribita de la viktimo legeblas akŭzoj kontraŭ la grekan registraron. Li akŭzis la aŭtoritatoj pri “detrŭo de iu ajn esperon rilate al supervivo” per siaj agoj. La pensiulo ankaŭ skribis: "Mi kredas, ke la junularo iam kunportos armilojn al la placo Sintagmo (placo en Ateno, kie li sin mortigis) por pendigi ĉiujn, kiuj perfidis nian nacion, same kiel ja la italoj faris kun Musolino je la jaro 1945”. La versio de la itala faŝisto, laŭ tiu teksto, estas la "registraro por okupo" en Ateno, kromnomata de la pensiulo "Colakoglu [Τσολάκογλου]", la ĉefministro, kiu kunlaboris kun la nazioj je la jaro 1941.

La Movado de la Ĉagrenitoj [αγανακτισμενοι], kiu malŝveliĝis dum la pasinta somero, uzas nun tiun bedaŭrindan sinmortigon kiel nova standardo, spite la tono uzita por alvoki la popolon por manifestacii antaŭ la parlamento. Tiu alvoko fariĝis per la frazo – “ni alkutimiĝu al tiaj mortoj”. La manifestacio finiĝis dum la nokto post konfronto inter manisfestantoj, kiuj survestis anorakojn, kaj la gvardistaro.

La potitikistoj, ĉefe tiuj, kiuj kontraŭis la ekonomiajn reformojn, profitis tiun impaktan okazon: “Kiam la homoj sinmortigas en la placo Sintagmo alvenis ja la fino, la socia kohezo ekas”, diris la estro de LAOS - dekstrema partio, kiu estas nun la kvara plej forta en la parlamento.

Antonis Samaras [Αντώνης Σαμαράς], probabla venonta ĉefministro, deklaris sin “detruita” pro la notico. La nuna ĉefministro, Lukas Papadimos [Λουκάς Παπαδήμος], petis al siaj kuncivitanoj ke en tiaj akraj momentoj plifortigu sian atenton por zorge gardi "tiujn, kiuj tiom malbonfartas".

El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

4 de abr. de 2012

La malplej granda vilaĝo en Usono vendiĝas. Ĉu vi volas aĉeti ĝin?

Bufordo, la malplej granda municipo de Usono, estos aĉetebla ekde morgaŭ. Tie vivas nuntempe nur unu homo, la urbestro mem. Lastan mardon, je la 3-a de aprilo, la entrepreno, kiu administracios la aŭkcion, anoncis la oportunon per la frazo “Ununura oportuno por aĉeti tutan popolon”.

Don Samons, la ununura loĝanto kaj urbestro de Bufordo, aŭkcios la urbon kontraŭ minimume cent mil dolaroj (75 mil eŭrojn).

Bufordo estis fondita je la jaro 1866 kaj loĝis tie 2 mil personoj, kiuj laboris precipe en la konstruado de la loka fervojlinio, sed la granda altitudo, je 2,4 mil metroj kaj la distanco por atingi aliajn urbojn influis la sorton de la urbo. La lasta loĝanto, kiu ĝin forlasis estis la filo de la nuna ‘urbestro’. Don Samons ekloĝis tie je la 1980-aj jaroj kaj nun administracias doganstaplon kun pli ol mil ĉiutagaj klientoj.

La estonta posedanto de la urbo aĉetos vendejon, benzinvedejon, poŝtoficejon kun propra poŝtkodo kaj plurajn aliajn servojn. La entrepreno kiu aranĝos la aŭkcion informis, ke la urbo estas kvar hektaro granda, enhavas domon, kvin poŝtskatolojn, parkejon kaj foston por la telefonan reton.

El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

25 de mar. de 2012

Montessori Esperanto, en Ĉinio kaj Indonezio

Ĉijaran februaron, en Esperanto Insulo, Federiko Gobo [Federico Gobbo], Ermano Taraĉini [Ermanno Tarrachini], Ron Glosopo [Ron Glossop] kaj Peni Vos [Penny Vos] gastigis neformalan kunsidon pri Montessori edukado por proksimume 15 partoprenantoj, kiuj interesiĝis por la temo. Ĉi tiu grupo fariĝis la bazon de nova Yahoo grupo "Montessori Esperanto". La menciitaj georganizantoj kaj aliaj kunlaborantoj daŭrigis laboron ĉe la retejo - http://www.MontessoriEsperanto.org - por promocii instruadon de esperanto ĉe montesoraj lernejoj.

Sr. Zamenhof kaj S-ino. Montessori
En marto, Peni okazigis prezentadon pri la valoro de Esperanto en frua instruado, kiu estis bone ricevita de la ĉirkaŭ 90 partoprenantoj de la tute-nova asocio de indoneziaj montesoriaj lernejoj. Jakarta Montesoro jam instruas Esperanton, ekde kiam la lernejestro aĉetis unuan ekzempleron de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" en 2010, kaj aliaj lernejoj nun konsideras sekvi ĝan ekzemplon.

Montesoria pedagogio estas alternativa edukadmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montesori [Maria Montessori] en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj, sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro 'De infanaĝo al adoleskaĝo'. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon.

Raporto de Nunonia, laŭ raporto de la kunlaboranto Peni Vos [Penny Vos].
Leia Mais/Legu Plu... ►

23 de mar. de 2012

Palestinaj infanoj lernas kapoejron por traspasi la penigan konfliktoj

Kunlabore al UN, neregistrara organizaĵo instruas kapoeiron al infanoj en la okupitaj terirorioj. Sub granda tendo, en Orienta Jerusalemo, ĉirkaŭ dudek adoleskuloj kaj infanoj dancas akompane de tambura muziko. Ili lernas kapoejron, brazilan luktoarton, kiu miksas dancon, akrobacion kaj lukton. Tiu luktoarto estas grava simbolo de la brazila kulturo kaj nun konkeras praktikantojn en Cisjordanio. Laŭ la estro de tiu neregistrara organizaĵo kapoejro helpas la infanoj traspasi tiajn malfacilajn spertojn de la okupacio.

Roda de capoeira (Kapoejra rondo)
"Pro ĝia luktoarta naturo, kapoejro postulas disciplinon por sukcesa kunlaborado. Mi kredas, ke tiu kvalito forte tuŝas la infanojn", diris Ĵorge Goja [Jorge Goia], la brazila instruisto kaj respondeculo de la kurso". Kapoejro povas esti grava ilo por disvolvigi la memfidon de infanoj. Ĝi estas tradicie instruita al grupoj kaj instigas la infanojn kanti kaj danci, tiamaniere, ke ili sentas sin veraj anoj de la grupo", asertis lin.

La NRO Bidna Capoeira (arablingve: ni volas kapoeiron) instruas infanojn kaj junulojn ekde lastjaran mardon en rifuĝejoj en Cisjordanio. Ĉirkaŭ okcent personoj jam partoprenis en tiu projekto. Nuntempe la kursoj okazas en rifuĝejoj en Ŝiafato [شعفاط], Jalazono [مخيّم الجلزون] kaj Ramalaho [رام الله].

Supereco
Laŭ informo de la respondeculo de UNHPR (agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por helpo al palestinaj rifuĝintoj en mezorientro), la infanoj ege bone reagas al tiuj lecionoj. Oferti tiajn kursojn al infanoj, kiuj loĝas en rifuĝejoj, kreas por ili oportunon superi la ĉiutagajn malfacilaĵojn.

Krom tio, laŭ deklaro de Ĵorge Goja "En Brazilo kapoejro historie funkciis kiel helpilo por ke la perfortitaj komununoj povus rezisti  kaj kontraŭstari siajn perfortintoj, tiu kvalito faras ĝin adkvatan por rilato kun la premitaj palestinoj en Israelo".

Kapoejro
Kapoejro [portugale capoeira] estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko kaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko.

La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la Brazilo. Verŝajne kapoejro ekhavis sian nomon pro tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin.


El Nunonia
Leia Mais/Legu Plu... ►

22 de mar. de 2012

Kiu estas la plejbona lingvo por lernos?

Tiu mesaĝo aperas ĉe "More Intelligent Life" retpaĝo (The Economist), en ĝi vi povas elekti kiu estas via preferita stranga lingvo, tie estas multe da elektoj kaj unu el ili estas Esperanto, do, iru tien kaj elektu kiu estas via preferita stranga lingvo, mi, kompreneble, elektas Esperanto, ĉar fakte, nuntempe, Esperanto estas mia preferita "stranga" lingvo, portugala de Brasilo estas mia denaska, kaj mi ankaŭ studas japanan, hispanan kaj la anglan.

In the fourth in our series of Big Questions, we invited six writers to make the case for the language they thought most worth learning. The Economist's Robert Lane Greene introduces the series. He's well qualified to do so. Our editor asked him how many languages he spoke. "Six," he said, "and I'm conversant with another three." As he points out, if you've read this far, you already know the most useful global language. If you were to learn one other, he recommends French.

Over the next couple of weeks we will be publishing online the arguments made by the other five contributors. But voting starts now. Perhaps you will agree with Daniel Franklin, The Economist's executive and business editor, that after English, Spanish is the most-used international language, or with Simon Long, The Economist's Banyan columnist, that learning Chinese makes the best economic and political sense. Or maybe you will be persuaded by Josie Delap, who is Middle East and Africa editor for The Economist online, of the beauties of Arabic. Helen Joyce, the magazine's São Paulo correspondent, argues that Brazilian Portuguese is the one rational choice and our own editor, Tim de Lisle, says Latin should win out because it has been indirectly useful every day of his career.

Have your say by voting in the poll below. Or if you think there's a case to be made for Urdu, Danish, Swahili, Italian, Russian or any of the other 6,900 languages in the world, please tell us why.
El More intelligent Life
Leia Mais/Legu Plu... ►

14 de mar. de 2012

Bildo kaj Imago


Dum multe da tempo. delonge, niaj prauloj, prahomoj, ruzaj, kreinte societajn strukturojn, faris de ni stultulojn, ili mensogas kaj trompas ĉiam, kaj oni iluzigitaj kredas, mi diras la antaŭe parto je estonta tempo ĉar tio okazas nuntempe, oni vidas mensogojn tie kaj ĉi tie, kaj akceptante tion ni toleras militojn, malfeliĉe niaj okuloj estas rompita, serioze rompita, kaj kiu povas vidi en blindula lando, estas reĝo, sed la ruzaj ĉiam volas kaj trovas nenigi ĉiajn homojn, ne havi rompitan okulon estas bezono por vivi en hipokrita societo, societo kiu oni ne vivas kiel asocianon.



Riparu vian okulon, riproĉu ilian mensogon
Leia Mais/Legu Plu... ►

Voĉdono por Esperanto en RIO+20 urĝe!

Karaj geamikoj,

UEA kaj TEJO partoprenos en RIO+20 kaj eĉ instruos kurson de Esperanto tie. La proponitaj kursoj estos juĝitaj de teknika teamo de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj elektos kiujn kursojn estos en la programo de la evento. Nur unu kurso estos elektita pere de publika voĉ-donado en Interreto. En tiu senco, estas ege grave ke ĉiu esperantisto kontribuu sendante sian voĉdonon por ke la temo Esperanto veku la atenton de Unuiĝintaj Nacioj.

Tie ĉi estas la ligilo al la paĝo, kie vi povos voĉ-doni kaj la informo pri la celo de la kurso. Ĝi nomiĝas "The role of Esperanto in the Sustainable Development":

http://www.uncsd2012.org/rio20/index.php?page=view&type=700&nr=98&menu=23

Vi bezonas tajpi vian ret-adreson kaj poste aŭtomate estos sendita al via ret-adreso mesaĝon kun ligilo por ke vi konfirmu vian voĉ-donon.


Estas ege grave, ke vi konfirmu vian voĉ-donon, kontraŭe ĝi ne validos.

Vi povas transsendi ĝin al aliaj homoj, kiujn vi konas. Estas ege grave ke ni veku la atenton de Unuiĝintaj Nacioj al la problemoj de lingvaj rajtoj. Tio multe helpos por ke la Esperanto movado grave influu en la fina rezulto de RIO+20. Ĉi sube estas la listo kun la kursoj kiuj konkuras kun la nia. La kurso de Esperanto estas en la fino de la listo.

http://www.uncsd2012.org/rio20/sdlearningproposals.html

Ne forgesu ankaŭ marki la ret-paĝon de la Esperanto Kurso en Facebook kaj dissendi al ĉiuj viaj geamikoj! Vi povas traduki tiun ĉi mesaĝon kaj resendi al viaj geamikoj kaj familianoj!!

Baldaŭ ni sendos alian ret-adreson kun pliaj aktualaj informoj. NEPRE VOĈ-DONU NUN, ĈAR ĈIU SEKUNDO MULTE VALORAS!! Antaŭen!!

Koran dankon pro via apogo!


Alvaro Motta

Loka teamo por Rio+20

El BEL
Leia Mais/Legu Plu... ►

13 de mar. de 2012

O mundo nos últimos 200 anos!

O mundo de 1800 à 2011 em bandeiras.
La mondo de 1800 ĝis 2011 je flagoj.

Fonte/fonto: http://nl.wikipedia.org/wiki/Lijst_van_landen_in_1883
Para/al http://nl.wikipedia.org/wiki/Lijst_van_landen_in_2011
Wikipedia, meu conhecimento e/mia scio kaj http://www.worldstatesmen.org/COLONIES.html

A música é a trilha sonora de Librarian.
La muziko estas la muziktrako de Librarian.

 


Leia Mais/Legu Plu... ►

11 de dez. de 2011

Ĉu vi komprenas la malsimilion?

La tuta mondo suferas troan pro la diskriminacio kiu okazas en ĉie loko, multoj estas la kaŭzoj ke homoj elpensis por diskrimos aliulojn simile al si mem, tiuj homoj diras vi estas nigroj, blankaj, flavaj, ruĝaj haŭtoj, aziaj, latinaj,  malgrandaj, grandaj, samseksaj, vi estas de tiu religio aŭ alia, multaj estas la formoj, maniero, tempoj por homoj ekzerci sian diskriminacian agon, ĝi diras via hararoj estas malbonaj ĉar vi estas nigruloj, aŭ diras vi estas teroristaj ĉar vi estas araboj, nomigas vin nazistaj ĉar vi estas germana, vi ne estos homulo en Usono ĉar por multaj tie vi estas el Mezameriko, vi estos komunisto infana manĝanto se vi estis el Rusio, se vi estas el Afriko vi ne havas kapablecon, vi ne taŭgas al mondo.

Kiu multaj homoj ne bone komprenas ke homaj estas tute sama, ĉiam, ĉieloko, ni ne havas mastron malgraŭ multaj homoj elektas mastrojn, ni ne estas "nigrula fripono" se ni ne dirus al infanoj tiuj, homo ne estos bona aŭ malbona por plaĉi al ĝi socialismo aŭ kapitalismo ĉar homoj kreias la sistemon, kaj ambaŭ estas nura sistemoj, la naturo ne devigas nin flirti nur alian sekson - se ĝi devigas, montru min la leĝo skribita -, la homo ne estas krimula aŭ nemorala por ne havi religion aŭ iun ajn ismon, se iu batalas, luktas, por plibonigi la mondon, ĝi faras tiun ankaŭ por vi, ne gravante kiun, kian kaj kiel vi estas aŭ kion vi elektas por via vivado!


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

22 de nov. de 2011

Pusta Miska

PustaMiska - akcja charytatywna


Kial li kreis malplenan-pledon?


Dividi sian tempon kaj monon por helpi estas necese en disvolviĝo de ĉiu homo. Por la iniciatinto de la kampanjo precipe pro du kialoj:


A) Transdonado de la supere menciitaj provizaĵoj kaŭzas la sento de nesufiĉo, kiu kutime diras, ke estas bezonataj ankoraŭ pliaj laboro kaj mono por akiradi pozitivajn efektojn. La pozitiva premo vekas aldonan energion kaj pli efektivan penskapablon.

B) La Leĝo de Karmo, kiu, tradukante rekte, signifas "agado", "laboro", asertas, ke tio kion vi donas sincere, revenas al vi kun multobla forto. Tial se iam ajn vi sentis, ke mankas al vi ia ero de la vivo: amo, mono, amiko, ĝojo - unue mem donacu tion.

La kampanjo celas plibonigi la vivojn de bestoj suferantaj en bestrifuĝejoj, farde kolektado de mono de reklamdonantoj.

Al kiu helpas?

Asocio por Zorgo pri Bestoj en Pollando (pl: Towarzystwo Opieki nad Zwierzętami w Polsce: TOZ) estis fondita la 1-an de novembro 1864. Ĝiestis dua en la mondo tia organizaĵo post la kreita kelkajn jarojn
antaŭe Reĝa Socio Kontraŭ Kruelo al Bestoj - RSPCA. TOZ estas la unua pola asocio, kiu agadas konstante kaj organizante.

Dediĉo?

La kampanjon mi dediĉas al mia fidela kvarkrura amiko Aza.

Interesa citaĵo:

"En nia mondo ekzistas fortoj, kiuj povas fari multe pli ol ni mem. Ni povas trairi la vivon solaj sed pli facile kun helpo de la fortoj. Ĉio, kion ni bezonas, por esti malavara en tio, kion ni posedas, kaj la fortoj ankaŭ estos malavaraj al ni." Robert Kiyosaki
Leia Mais/Legu Plu... ►

4 de nov. de 2011

Campanha pro GEA, de seus três votos!

A Associação de Esperanto da Alemanha (GEA) precisa de sua ajuda. Na Alemanha, está acontecendo um grande concurso promovido por um banco nacional. O objetivo é simples: ser a mais votada e estar entre as mais queridas associações da Alemanha!
Obviamente, a GEA quer estar entre as mais queridas. Se isso acontecer, já será uma boa propaganda para o esperanto, não? Mas, além disso, as mais queridas receberão um prêmio em dinheiro. Temos que votar e mostrar o quão grande é nossa comunidade, de falantes e simpatizantes!
A GEA se informou com o banco, e eles disseram que qualquer usuário da rede, de qualquer país, pode votar até 3 vezes para uma mesma associação (ou dividir seus votos). Então votemos, caros!!!
Para votar é muito simples:
  • Visite: https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev
  • Clique em "Stimme abgeben" (votar).
  • Aparecerá uma nova página! Informe seu e-mail e o código! Clique "Absenden" (enviar).
  • Você receberá uma mensagem no e-mail informado.
  • Nesta mensagem, clique no link que aparece. Ele te remeterá de volta à página. Clique no botão "Abstimmen"!
  • O contador deve aumentar em um. Para votar outra vez, refaça esses passos.
  • É possível votar 3 vezes por e-mail (cada pessoa, usuário). Não queremos enganar o sistema e usar diferentes e-mails que representam uma única pessoa, por favor não faça isso. É possível, porém, usar e-mail de amigos e familiares, mas não engane o sistema com e-mails duplicados! Muito obrigado!
  • Pergunte a outras pessoas se eles podem ajudar (amigos, familiares). Afinal, quanto mais votos, melhor! :)
Muito obrigado, de coração! Peçam a seus familiares e amigos fazer o mesmo.

Germana Esperanto-Asocio bezonas vian helpon. En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio.
Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias!
Bv. subteni al GEA!!!
Ni demandis la bankon kaj ili informis nin, ke ĉiu retuzanto povas voĉdoni kaj doni 3 voĉojn por Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ili informis nin, ke ne gravas el kiuj landoj oni voĉdonas. Bv. voĉdoni por GEA!!!
En la aldonita dokumento ni klare priskribas kiel fari tion. Vizitu: la dokumenton "Klarigoj"
kaj voĉdonu por GEA en la konkurso por trovi la plej ŝatatajn asociojn de Germanio.

Temas pri diversaj paŝoj

  • Vizitu la jenan paĝon: https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev
  • Klaku al "Stimme abgeben" (doni voĉon).
  • Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj kodon! Klaku "Absenden" (Sendu!)
  • Nun vi ricevos retpoŝtmesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.
  • En la retpoŝtmesaĝo aperas du ligiloj. Klaku la unuan kaj vi denove venos al paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!
  • Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Por doni pliajn voĉojn al GEA ripetu la tutan aferon.
  • Eblas doni 3 voĉojn (iru al la dua ligilo) por ĉiu retpoŝtadreso (ĉiu persono; retuzanto). Bv. ne trompi uzante plurajn retpoŝtadresojn por unu persono. Eblas uzi retpoŝtadresojn por amikoj, familianoj, sed ni ne trompu! Dankon!
  • Demandu al aliaj personoj, ĉu ili povas helpi (amikoj, familianoj). Ju pli da voĉoj des pli bone.
Dankon pro via helpo!!!

Via FEM
Leia Mais/Legu Plu... ►

21 de out. de 2011

Urbo Retejo

 Eu li uma mensagem interessante no fórum do Lernu, o samideano Рустем oferece um serviço que é o seguinte, ele possui uma página e se dispõem a hospedar pequenas informações nela sobre cidades do mundo, em esperanto,você entra em contato com ele e sua cidade ganha uma entrada na página, sei que já existe a Wikipédia, mas achei interessante a proposta dele, se os colegas se interessarem e quiserem mostrar mais sobre o Brasil (lá já estão RJ e Curitiba) os contatos são:
Mi legis interesan mesaĝon en forumo de Lernu!, la samideano Рустем oferas servon kiu estas tiel, li havas retpaĝon kaj li sin inklinas gastigi etajn informojn en ĝi pri urboj kaj e-kluboj de tuta mondo, esperante, vi kontaktas lin kaj via urbo povus ricevi spacon en la retpaĝo, mi scias pri Vikipedio, sed mi trovas lian proponon bona, se vi estas interesita kaj volas montri pli pri via urbo aŭ e-klubo, la kontaktoj estas:

Andreo, classs(ĉe)bigmir.net
Rustem, rustem25(ĉe)inbox.ru

http://urbo.retejo.info/
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=10268

Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

25 de set. de 2011

O país se chama Palestina (Lando nomigas Palestinon)

Palestinanoj celebras sian rajton

E o mundo pavimenta a estrada que leva a realidade, tira o manto da mentira que cobre o discurso dos lobos e seus iguais chacais, e mostra o mundo, inteiro, que os palestinos buscam causa justa e que as injustiças que sofreram e sofrem diariamente não podem continuar a acontecer, não deverá mais acontecer, a terra que um homem toma de outro injustamente se assenta e se torna uma estado pária para os filhos futuros, inocentes que pagarão pela culpa de seus pais, o país se chama Palestina, e dentro se levantará o estandarte da justiça, a mim, a você, a eles, a nós.

Kaj la tuta mondo pavimas vojon kiu kondukas al realeco, malkovras mensogan vualon  kiu kovras la diradon de la lupoj kaj siaj similaj ŝakaloj, kaj la mondo montras, tuta, ke palestinanoj intencas noblan kaŭzon kaj ke la maljustecoj kiuj ili suferis kaj suferas ĉiutage ne povas daŭri okazi, ne devos plu okazi, la lando kiu homo ŝtelas de alia maljuste sidiĝas kaj fariĝas unu paria ŝtato al estontaj gefiloj, malkulpaj kiuj pagos per kulpa de siaj gepatroj, lando nomigas Palestinon, kaj enlando leviĝos justeca standardo, al mi, al vi, al ni.


Esse conteúdo (exceto fotos) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte fotoj)  estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►