28 de ago. de 2012

Bildo kaj imago

nenio estas ĉi tie por vidi
kiun diris ĉu diras bone scii
estas floro en la nigra etoso
malgravas kiel, sed kiu necesas trovi
ekzistante la koloro, ekzistas la hel'
tuŝante nin ĉiel, flugante apud blovo

ĉiam sur ni
vera peza etoso
kiun volas pri
tiu ne trapasi
estas vivo ke
ĉe nia mano
alportas tuta povo
mem ne kredante
ĝi estas tie
al ni parolante
tien kaj reen
haltita ie ajn
do ĝin trovi
aŭ ĉiujn aliajn


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

27 de ago. de 2012

Dolĉa alternativo


Rilate la tiel nomatan hejman popolmedicinon, mi neniam ĉesas admiri la saĝecon de praavinoj. De tempo al tempo, ankaŭ la moderna medicino devas rekoni tion.
   
Ĉi-foje mi aludas al ĝena problemo, kiun patrinoj kaj avinoj ofte alfrontas: la nokta tusado de etaj infanoj. En tempo de grandaj, mirindaj atingoj de medicino, oni tamen ankoraŭ ne trovis taŭgan solvon por tiu simptomo, kiu turmentas infanojn kaj iliajn patrinojn. Efektive, ordinaraj medikamentoj kontraŭ tio ne estas kontentigaj, unue pro tio, ke ili ne estas plene efikaj, due pro tio, ke ili foje agas en la cerbo de la etuloj, kie situas la “centro por tusado”. Iuj kontraŭtusaj drogoj eĉ povas kaŭzi malvigliĝon kaj  ĥemian dependon, se longe uzataj. Kaj prudento ĉiam rifuzas la ideon per drogo influi la delikatan cerbon de la malgranduletoj.
   
Tradicie, avinoj de longe rekomendas mielon kontraŭ nokta tusado. Ĉu tiu dolĉa alternativo estas vere efika, aŭ temas pri placebo? Ĉi tiu ŝajne naiva, negrava demando tamen okupis la paĝon de grava medicinrevuo Pediatrics, kiu publikigis zorge sciencan esploron pri ĝi, en ĉi tiu monato aŭgusto 2012.  Antaŭ enlitiĝo, centoj da infanoj trinkis po unu kulero da mielo. Oni uzis por la esploro tri specojn de mielo: el floroj de eŭkalipto, citrono kaj lamiacoj. (Rosmareno kaj salvio estas ekzemploj de lamiacoj.) La infanoj estis 1- ĝis 5-jaraĝaj. Oni detale kontrolis kaj notis la tusadon de la infanoj dum noktaj periodoj. Laŭ statistika analizo, mielo el ĉiuj tri tipoj estis pli efikaj ol placebo por mildigi noktan tusadon. Kaj plej bele: oni ne perceptis signifohavajn damaĝajn efikojn de tiu natura medikamento. La esploristoj konkludis: mielo ŝajne estas preferinda alternativo kontraŭ nokta tusado de infanoj.
   
Morala instruo: neniam ignoru avinan saĝon, antaŭ ol funde analizi la aferon.

Vi povas aŭskulti ĝin ĉe Esperanta Retradio

Leia Mais/Legu Plu... ►

26 de ago. de 2012

De la tolereco!


Ho ve, se ne estus la bona tolereco inter ni, saĝaj kaj samtempe malsaĝaj homoj, estantoj, kio estus la kunvivado dum nia estado en ĉi tiu mondo, bela, jes, tre bela, sed ankaŭ tre, tro, ja, multe justa, kaj la justeco de la naturo oni ĉiam ricevas aŭ per malamo, aŭ per kaoso, do, tolereco, kontraŭ ĉio kaj ĉiuj, oni bezonu tian.

Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►

23 de ago. de 2012

La plej feliĉa aĝo



Kiu kredus ke laŭ la kutima opinio la homoj en junula aĝo estas plej feliĉaj dum sia vivo, tiu ne trafas la veron. Laŭ plej novaj esploroj la mito pri la "ora junaĝo" estas erara: La plej feliĉaj homoj estas la 68- ĝis 77-jaruloj kaj ne la junaj homoj ĉirkaŭ la aĝo de 20 jaroj.

"Malforta, malsana, malbonhumora, pasiva kaj soleca": Laŭ vaste konata bildo pri altaĝaj homoj ili devus esti tiaj. Sed tio estas nur de jarcentoj malnovaj, ĉiam ripetitaj imagoj kaj antaŭjuĝoj. Tiel esprimas sian kritikon la esploristoj pri la alta aĝo Robert Kahn kaj lia kolego John Rowe. Ili eltrovis dum dekjara longtempa projekto ke preskaŭ 90 procentoj de la 65- ĝis 74-jaruloj tute ne plendas pri iaj malagrablaĵoj rilate al sia sano sed male estis tre entreprenemaj. Por tiuj homoj la partopreno en la vivo, amikecoj kaj socia gaja kunestado estas apud la sana nutriĝo la plej bonaj garantiantoj por juneca vivosento.

La oficiala usona statistiko pruvas ke altaĝaj homoj estas pli feliĉaj ol homoj en siaj mezaj aŭ junaj jaroj. La usona Nacia
Opiniesplora Centro en Miĉigano de jardekoj ĉiujare efektivigas reprezentivan enketon en la tuta lando. La rezulto montras ke ju pli la aĝo de homoj progresas des pli troviĝas pli kaj pli da tre feliĉaj homoj. Dum nur 28,3 procentoj de la 18- ĝis 27-jaruloj indikis ke ili estas tre feliĉaj, la 68- ĝis 77-jaruloj atingis la plej altan feliĉon je apenaŭ 38 procentoj. Tiu procentaĵo malaltiĝis ĉe la 77- ĝis 83-jaruloj al 34 procentoj.

Kaj kio pri la esperantistoj? Ĉu ankaŭ ili estas plej feliĉaj nur en la alta aĝo? Eble en tiu homgrupo la bildo estas iom alia: Junaj homoj povas ĝui la kunestadon kun aliaj gejunuloj el aliaj landoj pere de la Internacia Lingvo en alta grado, certe pli ol samaĝuloj kiuj ne parolas Esperanton, kaj tio alportas pli altan gradon de feliĉo.

Por la meza generacio Esperanto ne alportas grandan avantaĝon, dum la altaĝuloj kiuj disponas pri sufiĉe bona sano kaj ankaŭ sufiĉe da mono povas vojaĝi kaj tiel partopreni en la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj. Se temas pri mi mem, la ebleco ĉiutage redakti kaj paroli sonartikolojn por la Esperanta Retradio alportas al mi grandan feliĉon kaj mi jam nun kuraĝas diri ke en mia aĝo mi nun sentas min plej feliĉa. Kio pri vi? Ĉu vi simile sentas?

Vi povas aŭdi tiun artikolon ĉe Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

22 de ago. de 2012

Tago post tagon!

Tiu estas la vivo de ni, homoj kiujn devas labori ĉiun tage por konservi tiun sistemaĉon, kiu nur faras fikigi nin ankaŭ ĉiu tage, bone, se vi uzas kravaton, vi almenaŭ povas ludi imitante je vi, kiun vi vidas en tiu bildo, ridu! :D


Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado

Leia Mais/Legu Plu... ►

17 de ago. de 2012

Kiom da muzikoj?


Muziko estas sendube, la plej praktikita kaj konsumita parto de la homa kulturo, ĉiuj kulturoj havas kaj faras siajn proprajn muzikoj, vidu bone, en Brazilo, ekzemple, oni havas Forró, Baião, Samba, Sertanejo, Maracatu, Frevo, kapoejro muziko kaj aliaj, sed, poste la ebleco de aŭskulti muzikon per komputiloj, kaj kreado de dosieroj tiaj kiaj mp3, ogg, wmv kaj aliaj, aŭskulti multaj muzikoj fariĝis tute facila afero, antaŭe tio, oni aŭskulti nur per bendoj kaj viniloj, do, ni nur aŭskultis muzikojn kiuj vere plaĉis onin, poste la kreado de KD, la aferoj faciligis, sed, nun, oni facila havas milojn da muzikoj, kaj, okazas tiaj aferoj, kiel bone montras la bildon!

Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

15 de ago. de 2012

Gestolingvoj mondskale

Multaj homoj ankoraŭ kredas ke gestolingvoj estas puraj "signolingvoj" kun izolitaj bildecaj gestoj. Sed la lingvistiko jam delonge rekonas tiujn lingvojn kiel plenvalorajn lingvojn. Ili disponas pri propra gramatiko (kiu tute ne rilatas al la gramatiko de la koncerna sonlingvo) kaj pri abstraktaj konceptoj kiel ekz. personaj pronomoj.

Mondskale ekzistas ĉirkaŭ 200 gestolingvoj kaj ili estas parte tre malsamaj. Tiel ekz. usonaj kaj britaj uzantoj de sia respektiva gestolingvo apenaŭ povas kompreni unu la alian - la usonano kaj la franco aliflanke havas mapli da problemoj, ĉar la usona signolingvo (ASL) deriviĝas el la franca signolingvo (LSF).

En la germanlingvaj landoj ekzistas apud la germana gestolingvo (DGS) ankaŭ lingvo por Aŭstrio kaj alia por Svislando. Kaj tiel necesas interpreti ne nur inter sonlingvo kaj gestolingvo sed ankaŭ inter diversaj gestolingvoj. Tamen tia fremdlingvo ne estas tute nekomprenebla por uzanto de certa gestolingvo, ĉar kelkaj signoj (ekz. la numeraloj) estas internacie kompreneblaj.

Oni ankaŭ klopodas pri mondskale unueca gestolingvo sed simile al la internacia sonlingvo Esperanto la sukceso estas tre limigita. Nur ĉe internaciaj konferencoj jen kaj jen la internacia signolingvo "Gestuno" estas aplikata.

Gestuno estas planita signolingvo, kiun ekdiskutis la Unua Monda Kongreso de la Monda Federacio de Surduloj en 1951.
En 1973, komitato kreis kaj normigis sistemon de internaciaj signoj. Ili penis uzi la plej kompreneblajn signojn el diversaj signolingvoj por ke la lingvo estu pli facile lernebla. En 1975 la komisiono eldonis libron kun preskaŭ 1500 signoj, sub la aŭspicioj de la Brita Asocio de Surduloj.

Gestuno ne havas difinitan gramatikon, kaj tial iuj diras, ke ĝi ne estas vera lingvo. Konversacio en Gestuno povas uzi la gramatikon el iu ajn signolingvo. En la 1980-aj jaroj Gestuno evoluis al Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el malsamaj landoj. Surduloj uzas Internacian Signon ĉe internaciaj kongresoj, ekzemple la Mondaj Surdulaj Ludoj kaj la Mondaj Kongresoj de la Monda Federacio de Surduloj.

La nomo "Gestuno" devenas de la itala kaj signifas "la unuiĝo de gestolingvoj (signolingvoj)". Nuntempe la nomo Gestuno estas tre malofte uzata. - Hodiaŭ oni parolas pri Internacia Signo aŭ Internacia Signolingvo.

Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

Bildo kaj imago

bufraj spacoj nepenseblaj, bufraj limigoj neatingeblaj
cirkumstancioj ĉirkaŭas la menso, aferoj ne direblaj
vidado vere tuŝebla, neniam estas kiel la penso


ho ve, la morton homo vidis, kaj nun ĝi ĝin komprenas
ĝi ĝin trafas, ĝi ĝin atingas, ho ve, tiu estis kiun ĝi diris
kaj mem se mia mano ne tuŝas, mia animo tien paŝis

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (espcepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

14 de ago. de 2012

Kafo, mirinda drogo

Antaŭ multaj jarcentoj, paŝtisto en Etiopujo rimarkis, ke liaj kaproj pli aktive saltas kaj kapriolas, post kiam ili manĝis iujn ruĝajn fruktetojn el nekonata arbetaĵo. Li tute ne povus prezenti al si, kian gravan drogon li eltrovis, kiam li alportis la fruktojn al monaĥoj, kiuj unuafoje preparis kafon. Tiu trinkaĵo fariĝis preskaŭ universale ŝatata kiel stimulaĵo. Kaj lastatempe oni  emas klasigi ĝin kiel veran medikamenton – mirindan drogon.

La prestiĝa usona medicinrevuo “New England Journal of Medicine” publikigis ampleksan artikolon pri kafo, kiun la retejo “Medscape” republikigis, listigante dekon da bonfaraj efikoj  je la homa sano. Ni faru resumon:

-    eble ŝajnas kontraŭdire, sed kvankam kafo nelonge plialtigas sangopremon, tamen ĝi forigas inflamajn substancojn  el  la sango, plimultigas la “bonan” kolesterolon, evitas arteriajn ŝtopiĝojn kaj misfunkciadon de la koro;

-    unu ĝis tri tasoj da kafo malpliigas je multaj procentoj la riskon de cerbaj arteriaj ŝtopiĝoj;

-    modera kvanto da kafo malpliigas la riskon de tipo 2-diabeto  – kompreneble se oni trinkas ĝin sen sukero; krome, manĝi  nerostitajn grajnojn helpas malgrasiĝon;

-    pro  siaj kontraŭoksidaj kaj kontraŭmutaciaj efikoj, kafo parte protektas kontraŭ iuj kanceroj de la utero, mamo, haŭto, kapo, kolo kaj prostato;

-    modera kafotrinkado parte helpas konservi la kognan kapablon, kaj tial evitas tendencon al demenco; same rilate al Parkinson-malsano kaj aliaj cerbodegeneriĝoj, precipe lige al maljuniĝo;

-    post kafotrinkado, la cerbo produktas substancojn, kiuj helpas eviti depresion;

-    kafo iom mildigas la kazojn de hepata cirozo kaj hepatito, kaj malpliigas la riskon de evoluo al hepata kancero kaj “trograsa hepato”;

-    krome: kafo stimulas produktadon de larmoj (do ĝi helpas ĉe kazoj de “sek-sindromo”), iom helpas kontraŭ podagro kaj iuj tipoj de infektoj.

Tamen… kiel ĉio en la vivo, ĝi ne estas perfekta drogo.  Ĝi ankaŭ alportas riskojn, precipe se malmodere trinkata: plialtiĝo de sangopremo, maltrankvileco, nedormemo, tremetado, pligraviĝo de glaŭkomo. Kaj subita ĉesigo povas kaŭzi simptomojn.
Tamen, kontraŭmetante bonfarojn kaj malbonfarojn, la rezulto estas tre pozitiva, koncerne kaftrinkadon: 13-jara observado montris, ke ĝi malpliigis je 10 procentoj ĉiaspecajn mortokaŭzojn. Nun, oni rajtas diri, ke tiu bongusta trinkaĵo ne estas nur la plej agrabla parto de la mateno.

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

Poŝtelefona baterio

Vi devas ĉiam memori pri tiu bildo antaŭ uzi tutan ŝargon de via poŝtelefona baterio, ĉar en la fino, vi povas necesi, aŭ por grava pensado, bezoni, vian ŝargon, kaj ne havos ĝin.


Mi vidas ĉe Cinismo Ilustrado
Leia Mais/Legu Plu... ►

6 de ago. de 2012

Facebook nur klikante!

Facebook estas granda komunumo, la tutmonda plej granda, kaj por tio, homoj ĉiam prezentas novajn formojn por vi bone interkomuniki kun aliuloj ĉe tiu ilo, do, jen estas novaj formoj por vi bone montri, nur klikante per muso, kiu vi sentas.


Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

3 de ago. de 2012

Sed li diris "fekaĵo"!

Oni scias ke infanoj rapide lernas ĉiujn aĉajn aferojn, sed multe da gepatroj ne scias ke plaĉas al infanoj ankaŭ, tute moki siaj gepatroj, precipe tiuj, kiuj volas aŭskulti siaj gefiloj dirante patron/patrinon!



Mi vidas ĉe Ah Negão
Leia Mais/Legu Plu... ►