Mostrando postagens com marcador eduko. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador eduko. Mostrar todas as postagens

25 de set. de 2012

Entuziasmo estas kvazaŭ sterko por la cerbo


Etaj infanoj lernas tre facile ĉar ili entuziasmiĝas almenaŭ 50-foje dum la tago. Novaj nervaj konektoj tamen formiĝas tute sendepende de la aĝo.

"Nia cerbo ĉiam denove adaptiĝas al la maniero kiel kaj kiucele ni uzas ĝin kun ĝojo kaj entuziasmo". Tion skribas la germana cerbesploristo Gerald Hüther pri la temo "La cerbo ne rustiĝas ..."

Se io feliĉigas nin, la emociaj centroj en la pli profundaj areoj de la cerbo aktiviĝas. Tie troviĝas grupoj de nervoĉeloj kun longaj alpendaĵoj kiuj atingas ĉiujn aliajn areojn de la cerbo. Simpligite dirite: "Ĉiam kiam oni povas entuziasmiĝi pri io, disĵetiĝas sterko en la cerbo kiu en la stato de entuziasmo kreskigas la tre intense uzatajn neŭronajn retojn". Etaj infanoj entuziasmiĝas 50-foje dum tago, tial ili povas ankaŭ lerni tiom.

Nur malmultaj homoj sukcesas konservi sian denaskan ĝojon pri malkovroj kaj la emon formi sian medion ĝis alta aĝo. "De ili ni devas lerni, ilin ni devus demandi kiel ili sukcesis konekti la ŝaltilon en la cerbo kiu malebligas la rustiĝon", diras Hüther.
Esploristoj en Göttingen nun trovis tiun ŝaltilon por la lernkapablo. Jam je la komenco de la dua vivoduono ĝi elŝaltiĝas.

"Modifita interago inter medio kaj genomo kondukas al perdiĝo de la lernkapablo en alta aĝo", tiel priskribas tion la esploristoj.

Hüther tamen priskribas kiel eblas konservi siajn mensajn kapablojn en alta aĝo. Temas pri sintenoj, konvinkoj kiuj malhelpas la rustiĝon de la cerbo. La sekvaj konsiloj helpas konservi la mensajn kapablojn:

- Manĝu malpli kaj pripensu zorgeme kion vi manĝas.
- Moviĝu pli kaj esploru la eblecojn regi vian korpon.
- Entuziasmiĝu pri la bunteco kaj beleco de la mondo.
- Ne permesu al vi perdi la ĝojon pri cerbumado, malkovrado, lernado kaj pluevoluado.
- Ne orientiĝu laŭ tio kion aliaj trovas grava, sed faru tion kio bonfartigas vin.
- Ne forlasu la serĉadon pri la senco de la vivo.
- Aranĝu la rilatojn al aliaj homoj tiel, ke kune kun ili vi povas kreski ekster la proprajn limojn.

Estas neniam tro malfrue: Novaj nervaj konektoj formiĝas tute sendepende de la aĝo, do ĉiu povas partopreni, ĉar la rutinon de la ĉiutago ni ĉiuj havas. Oni povas kaj oni devus stimuli la cerbon per ĉiuj kvin sensoj, plej bone eĉ samtempe, ekzemple palpi kaj flari kaj gustumi. Gravas ankaŭ ke oni konservas sian motiviĝon kaj ne rezignas. Tre praktika konsilo diras: "Komencu tion matene, kombu viajn harojn per la nekutima mano, brosu viajn dentojn per la maldekstra kaj enŝovu viajn gambojn en la pantalonon en alia sinsekvo ol kutime".

Vi povas aŭskulti ĝi en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

28 de jul. de 2012

Flugu, knabon, flugu!



Mi jam vidis multfoje ke oni devas ĉiam instrui pri la vero, kaj oni ne devas multe fantazii la aferojn, inkluzive kiam oni instruas la purajn kaj malspertajn infanojn, bone, iam estis, patrino diris kaj rediris al sia filo pli aĝa, "bone zorgu vian frateton, li estas anĝelo", kaj partino ne bone edukis sian filon sed televido tion faris, li lernas per ĝi ke anĝeloj estas ĉiam blondaj, blankhaŭtaj, blukoloraj aŭ verdkoloraj okulaj knabetoj kaj havas flugilojn por feliĉe flugi, do, la naiva knabo, tiam, volis vidi sian fratenton flugi!

Mi vidis ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

25 de mar. de 2012

Montessori Esperanto, en Ĉinio kaj Indonezio

Ĉijaran februaron, en Esperanto Insulo, Federiko Gobo [Federico Gobbo], Ermano Taraĉini [Ermanno Tarrachini], Ron Glosopo [Ron Glossop] kaj Peni Vos [Penny Vos] gastigis neformalan kunsidon pri Montessori edukado por proksimume 15 partoprenantoj, kiuj interesiĝis por la temo. Ĉi tiu grupo fariĝis la bazon de nova Yahoo grupo "Montessori Esperanto". La menciitaj georganizantoj kaj aliaj kunlaborantoj daŭrigis laboron ĉe la retejo - http://www.MontessoriEsperanto.org - por promocii instruadon de esperanto ĉe montesoraj lernejoj.

Sr. Zamenhof kaj S-ino. Montessori
En marto, Peni okazigis prezentadon pri la valoro de Esperanto en frua instruado, kiu estis bone ricevita de la ĉirkaŭ 90 partoprenantoj de la tute-nova asocio de indoneziaj montesoriaj lernejoj. Jakarta Montesoro jam instruas Esperanton, ekde kiam la lernejestro aĉetis unuan ekzempleron de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" en 2010, kaj aliaj lernejoj nun konsideras sekvi ĝan ekzemplon.

Montesoria pedagogio estas alternativa edukadmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montesori [Maria Montessori] en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj, sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro 'De infanaĝo al adoleskaĝo'. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon.

Raporto de Nunonia, laŭ raporto de la kunlaboranto Peni Vos [Penny Vos].
Leia Mais/Legu Plu... ►

22 de mar. de 2012

Kiu estas la plejbona lingvo por lernos?

Tiu mesaĝo aperas ĉe "More Intelligent Life" retpaĝo (The Economist), en ĝi vi povas elekti kiu estas via preferita stranga lingvo, tie estas multe da elektoj kaj unu el ili estas Esperanto, do, iru tien kaj elektu kiu estas via preferita stranga lingvo, mi, kompreneble, elektas Esperanto, ĉar fakte, nuntempe, Esperanto estas mia preferita "stranga" lingvo, portugala de Brasilo estas mia denaska, kaj mi ankaŭ studas japanan, hispanan kaj la anglan.

In the fourth in our series of Big Questions, we invited six writers to make the case for the language they thought most worth learning. The Economist's Robert Lane Greene introduces the series. He's well qualified to do so. Our editor asked him how many languages he spoke. "Six," he said, "and I'm conversant with another three." As he points out, if you've read this far, you already know the most useful global language. If you were to learn one other, he recommends French.

Over the next couple of weeks we will be publishing online the arguments made by the other five contributors. But voting starts now. Perhaps you will agree with Daniel Franklin, The Economist's executive and business editor, that after English, Spanish is the most-used international language, or with Simon Long, The Economist's Banyan columnist, that learning Chinese makes the best economic and political sense. Or maybe you will be persuaded by Josie Delap, who is Middle East and Africa editor for The Economist online, of the beauties of Arabic. Helen Joyce, the magazine's São Paulo correspondent, argues that Brazilian Portuguese is the one rational choice and our own editor, Tim de Lisle, says Latin should win out because it has been indirectly useful every day of his career.

Have your say by voting in the poll below. Or if you think there's a case to be made for Urdu, Danish, Swahili, Italian, Russian or any of the other 6,900 languages in the world, please tell us why.
El More intelligent Life
Leia Mais/Legu Plu... ►

11 de dez. de 2011