Mostrando postagens com marcador rakonto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador rakonto. Mostrar todas as postagens

13 de abr. de 2012

La malplejgranda (la plejbona) fabelo!


La plej malgranda (la plejbona) fabelo!

Estis tiam knabo, kiu petis edziĝon al bela knabino:

- Ĉu vi volas edziĝos kun mi?

Ŝi respondas:

- NE!

Kaj la knabo vivis feliĉe ĉiam, fiskaptis, piedpilkis, konis multaj aliaj knabinoj, fiku ĉiujn, vizitis multajn lokojn, estis ridetinte ĉiam kaj bonhumore, neniam mankas monon al li, ĉiam drinkis bieron ĉe amikoj kiam li volis kaj neniu obeigis lin.

La knabino havis celuliton, varikojn, grasiĝis, ŝiaj mamoj velkiĝis, fikiĝis kaj restis sola.

FINO!


Esse conteúdo está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

22 de nov. de 2011

Kiel antaŭ-diri veteron


Indiĝenoj iras al sia estro kaj demandas lin:

— Alt-estimata estro, ni bezonas scii, kiom malvarma estos la venonta vintro, por ke ni komencu kolekti brul-lignon.

La Indiĝen-estro pri-pensas la aferon dum iom da tempo kaj fine diras:

— Lasu min sola, por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton.

Kiam la Indiĝenoj eliras el la domo de sia estro, li telefonas al la veter-servo:

— Bon-volu informi, kiom malvarma estos la venonta vintro…

La oficisto respondas:

— Nu… ĉio montras, ke la venonta vintro estos iom pli malvarma ol ordinare.

— Ĉu vere? — diras la estro. —Dankon! — Kaj li tuj ekkrias al la ceteraj indiĝenoj:

— Komencu kolekti brul-lignon tuj, ĉar ni spertos tre malvarman vintron!

Kaj la tuta indiĝenaro kolektadas lignon dum pluraj semajnoj. Fine, jam lacaj, ili iras al sia estro kaj demandas lin:

— Alt-estimata kaj saĝa estro, ĉu la ligno kolektita sufiĉos?

La estro pri-pensas sian respondon kaj denove diras:

— Lasu min sola, por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton. — Li denove telefonas al la veter-servo:

— Bon-volu informi, ĉu la venonta vintro estos tre malvarma…

— Jes, ni refaris niajn kalkulojn, fakte ĝi estos multe pli malvarma ol ordinare.

La estro tre maltrankviliĝas kaj kolere ekkrias al siaj sub-uloj:

— Tiom da ligno tute ne sufiĉos! Vi bezonos kolekti almenaŭ la trioblon!

Kaj la indiĝenoj kolektas, kolektas, kolektas… Post unu monato da sen-ĉesa kolektado, lacegaj, ili reiras al sia estro kaj, preskaŭ plorante, plendas:

— Alt-estimata, saĝega kaj amata estro, ni estas tiel lacaj, ke ni ne sukcesas kolekti eĉ unu plian ligno-pecon! Kompatu nin! Ĉu nun la kvanto sufiĉos?

La estro elirigas ilin kaj unu plian fojon telefonas al la veter-oficistoj:

— Bon-volu informi, ĉu la antaŭ-diro pri la vintro ankoraŭ estas vera…

— Bedaŭrinde ne… ĉio klarege montras, ke la venonta vintro estos sen-dube la plej forta en la lastaj cent jaroj!

La estro timegante ekkrias:

— La Granda Spirito gardu nin de tia malfeliĉo! Sed… kiel vi scias? Kiel vi povas esti tiom certaj?

Kaj la oficisto trankvile respondas:

— Facile… Indiĝenoj jam de multaj monatoj kolektadas brul-lignon  kiel frenezuloj!

Franscico Wechsler – Brazilo 

Aŭdio de Facila Vento, por video, alklaku sur ĝi.
Leia Mais/Legu Plu... ►