Mostrando postagens com marcador info. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador info. Mostrar todas as postagens

27 de out. de 2012

Memlerninto provizas elektron por vilaĝo

Anastase Tabaro apenaŭ kleriĝis en lernejo kaj tamen li sukcesis realigi per plej simplaj rimedoj rimarkindan projekton en Ruando. Per elakva energio la memlerninta inĝeniero provizas proksimume 700 domojn kun elektro. Liaj najbaroj en la ruanda vilaĝo Rutare konsideras lin heroo.

Ĉiutage venas najbaroj al Anastase Tabaro por reŝargi la bateriojn de siaj ĉeltelefonoj. Por tiu servo li fakturas 20 cendojn. Ke la 59-jarulo tiamaniere povas perlabori monon, tio estas vere eksterordinara. Ĉar kvankam li nur dum 6 jaroj frekventis lernejon, Tabaro sukcesis realigi ion rimarkindan: Li provizas per memkonstruitaj malgrandaj akvocentraloj vilaĝojn en Ruando kun elektro. Anastase Tabaro vivas en Rutare kiu estas vilaĝo 45 kilometrojn norde de la ruanda ĉefurbo Kigali.

Laŭ raporto de loka novaĵagentejo Tabaro alproprigis al si la scion por la konstruado de la maŝinoj dum plurjara memlernado. "Mi plenkreskis en la najbara Demokratia Respubliko Kongo. En mia vilago disponeblis elektro", rakontas Tabaro. Pli poste lia familio translokiĝis al Ruando, al vilaĝo sen elektro. "Mi ne povis vivi sen elektro, tial mi mem komencis esploradi."

Tabaro rakontas ke li komencis en la 1990 per konstruado de akvobaraĵo kaj de turbino kiu funkciigas generatoron. Sed la interna milito interrompis lian laboron. En la jaro 2000 li finkonstruis sian unuan malgrandan akvocentralon kaj pluaj sekvis. Nun li provizas 700 domojn kun elektro.

"Li estas nia heroo", diras enloĝanto de Rutare. "Estas kvazaŭ sorĉado. Mia familio povas nun aŭskulti radion aŭ spekti filmon".
Nun eĉ la registaro de Ruando atentiĝis pri la atingaĵoj de Anastase Tabaro. La registaro nun krome subtenas la enloĝantojn. Sen tiu helpo ne eblus plue plivastigi la sistemon, "por ke niaj infanoj povu vespere lerni kaj tiel helpu antaŭenigi nian landon", diras Tabaro.

Laŭ indikoj de la registaro dum la pasinta jaro nur ĉirkaŭ 14 procentoj de la enloĝantaro de Ruando havis aliron al elektro.
Estas rimarkinde kiel per simplaj rimedoj lokaj iniciatoj povas alporti progreson. Mi raportis ĉi tie pri alia projekto kiu donas taglumon al dometoj kaj kabanoj en mizerkvartaloj kaj tiel heligas la vivon de malriĉuloj. Vidu la tiurilatan sonartikolon "Sunlumaj boteloj" http://peranto.posterous.com/sunlumaj-boteloj


Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

23 de ago. de 2012

La plej feliĉa aĝo



Kiu kredus ke laŭ la kutima opinio la homoj en junula aĝo estas plej feliĉaj dum sia vivo, tiu ne trafas la veron. Laŭ plej novaj esploroj la mito pri la "ora junaĝo" estas erara: La plej feliĉaj homoj estas la 68- ĝis 77-jaruloj kaj ne la junaj homoj ĉirkaŭ la aĝo de 20 jaroj.

"Malforta, malsana, malbonhumora, pasiva kaj soleca": Laŭ vaste konata bildo pri altaĝaj homoj ili devus esti tiaj. Sed tio estas nur de jarcentoj malnovaj, ĉiam ripetitaj imagoj kaj antaŭjuĝoj. Tiel esprimas sian kritikon la esploristoj pri la alta aĝo Robert Kahn kaj lia kolego John Rowe. Ili eltrovis dum dekjara longtempa projekto ke preskaŭ 90 procentoj de la 65- ĝis 74-jaruloj tute ne plendas pri iaj malagrablaĵoj rilate al sia sano sed male estis tre entreprenemaj. Por tiuj homoj la partopreno en la vivo, amikecoj kaj socia gaja kunestado estas apud la sana nutriĝo la plej bonaj garantiantoj por juneca vivosento.

La oficiala usona statistiko pruvas ke altaĝaj homoj estas pli feliĉaj ol homoj en siaj mezaj aŭ junaj jaroj. La usona Nacia
Opiniesplora Centro en Miĉigano de jardekoj ĉiujare efektivigas reprezentivan enketon en la tuta lando. La rezulto montras ke ju pli la aĝo de homoj progresas des pli troviĝas pli kaj pli da tre feliĉaj homoj. Dum nur 28,3 procentoj de la 18- ĝis 27-jaruloj indikis ke ili estas tre feliĉaj, la 68- ĝis 77-jaruloj atingis la plej altan feliĉon je apenaŭ 38 procentoj. Tiu procentaĵo malaltiĝis ĉe la 77- ĝis 83-jaruloj al 34 procentoj.

Kaj kio pri la esperantistoj? Ĉu ankaŭ ili estas plej feliĉaj nur en la alta aĝo? Eble en tiu homgrupo la bildo estas iom alia: Junaj homoj povas ĝui la kunestadon kun aliaj gejunuloj el aliaj landoj pere de la Internacia Lingvo en alta grado, certe pli ol samaĝuloj kiuj ne parolas Esperanton, kaj tio alportas pli altan gradon de feliĉo.

Por la meza generacio Esperanto ne alportas grandan avantaĝon, dum la altaĝuloj kiuj disponas pri sufiĉe bona sano kaj ankaŭ sufiĉe da mono povas vojaĝi kaj tiel partopreni en la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj. Se temas pri mi mem, la ebleco ĉiutage redakti kaj paroli sonartikolojn por la Esperanta Retradio alportas al mi grandan feliĉon kaj mi jam nun kuraĝas diri ke en mia aĝo mi nun sentas min plej feliĉa. Kio pri vi? Ĉu vi simile sentas?

Vi povas aŭdi tiun artikolon ĉe Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

15 de ago. de 2012

Gestolingvoj mondskale

Multaj homoj ankoraŭ kredas ke gestolingvoj estas puraj "signolingvoj" kun izolitaj bildecaj gestoj. Sed la lingvistiko jam delonge rekonas tiujn lingvojn kiel plenvalorajn lingvojn. Ili disponas pri propra gramatiko (kiu tute ne rilatas al la gramatiko de la koncerna sonlingvo) kaj pri abstraktaj konceptoj kiel ekz. personaj pronomoj.

Mondskale ekzistas ĉirkaŭ 200 gestolingvoj kaj ili estas parte tre malsamaj. Tiel ekz. usonaj kaj britaj uzantoj de sia respektiva gestolingvo apenaŭ povas kompreni unu la alian - la usonano kaj la franco aliflanke havas mapli da problemoj, ĉar la usona signolingvo (ASL) deriviĝas el la franca signolingvo (LSF).

En la germanlingvaj landoj ekzistas apud la germana gestolingvo (DGS) ankaŭ lingvo por Aŭstrio kaj alia por Svislando. Kaj tiel necesas interpreti ne nur inter sonlingvo kaj gestolingvo sed ankaŭ inter diversaj gestolingvoj. Tamen tia fremdlingvo ne estas tute nekomprenebla por uzanto de certa gestolingvo, ĉar kelkaj signoj (ekz. la numeraloj) estas internacie kompreneblaj.

Oni ankaŭ klopodas pri mondskale unueca gestolingvo sed simile al la internacia sonlingvo Esperanto la sukceso estas tre limigita. Nur ĉe internaciaj konferencoj jen kaj jen la internacia signolingvo "Gestuno" estas aplikata.

Gestuno estas planita signolingvo, kiun ekdiskutis la Unua Monda Kongreso de la Monda Federacio de Surduloj en 1951.
En 1973, komitato kreis kaj normigis sistemon de internaciaj signoj. Ili penis uzi la plej kompreneblajn signojn el diversaj signolingvoj por ke la lingvo estu pli facile lernebla. En 1975 la komisiono eldonis libron kun preskaŭ 1500 signoj, sub la aŭspicioj de la Brita Asocio de Surduloj.

Gestuno ne havas difinitan gramatikon, kaj tial iuj diras, ke ĝi ne estas vera lingvo. Konversacio en Gestuno povas uzi la gramatikon el iu ajn signolingvo. En la 1980-aj jaroj Gestuno evoluis al Internacia Signo, uzata inter Surduloj kiuj uzas signolingvojn el malsamaj landoj. Surduloj uzas Internacian Signon ĉe internaciaj kongresoj, ekzemple la Mondaj Surdulaj Ludoj kaj la Mondaj Kongresoj de la Monda Federacio de Surduloj.

La nomo "Gestuno" devenas de la itala kaj signifas "la unuiĝo de gestolingvoj (signolingvoj)". Nuntempe la nomo Gestuno estas tre malofte uzata. - Hodiaŭ oni parolas pri Internacia Signo aŭ Internacia Signolingvo.

Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

14 de ago. de 2012

Kafo, mirinda drogo

Antaŭ multaj jarcentoj, paŝtisto en Etiopujo rimarkis, ke liaj kaproj pli aktive saltas kaj kapriolas, post kiam ili manĝis iujn ruĝajn fruktetojn el nekonata arbetaĵo. Li tute ne povus prezenti al si, kian gravan drogon li eltrovis, kiam li alportis la fruktojn al monaĥoj, kiuj unuafoje preparis kafon. Tiu trinkaĵo fariĝis preskaŭ universale ŝatata kiel stimulaĵo. Kaj lastatempe oni  emas klasigi ĝin kiel veran medikamenton – mirindan drogon.

La prestiĝa usona medicinrevuo “New England Journal of Medicine” publikigis ampleksan artikolon pri kafo, kiun la retejo “Medscape” republikigis, listigante dekon da bonfaraj efikoj  je la homa sano. Ni faru resumon:

-    eble ŝajnas kontraŭdire, sed kvankam kafo nelonge plialtigas sangopremon, tamen ĝi forigas inflamajn substancojn  el  la sango, plimultigas la “bonan” kolesterolon, evitas arteriajn ŝtopiĝojn kaj misfunkciadon de la koro;

-    unu ĝis tri tasoj da kafo malpliigas je multaj procentoj la riskon de cerbaj arteriaj ŝtopiĝoj;

-    modera kvanto da kafo malpliigas la riskon de tipo 2-diabeto  – kompreneble se oni trinkas ĝin sen sukero; krome, manĝi  nerostitajn grajnojn helpas malgrasiĝon;

-    pro  siaj kontraŭoksidaj kaj kontraŭmutaciaj efikoj, kafo parte protektas kontraŭ iuj kanceroj de la utero, mamo, haŭto, kapo, kolo kaj prostato;

-    modera kafotrinkado parte helpas konservi la kognan kapablon, kaj tial evitas tendencon al demenco; same rilate al Parkinson-malsano kaj aliaj cerbodegeneriĝoj, precipe lige al maljuniĝo;

-    post kafotrinkado, la cerbo produktas substancojn, kiuj helpas eviti depresion;

-    kafo iom mildigas la kazojn de hepata cirozo kaj hepatito, kaj malpliigas la riskon de evoluo al hepata kancero kaj “trograsa hepato”;

-    krome: kafo stimulas produktadon de larmoj (do ĝi helpas ĉe kazoj de “sek-sindromo”), iom helpas kontraŭ podagro kaj iuj tipoj de infektoj.

Tamen… kiel ĉio en la vivo, ĝi ne estas perfekta drogo.  Ĝi ankaŭ alportas riskojn, precipe se malmodere trinkata: plialtiĝo de sangopremo, maltrankvileco, nedormemo, tremetado, pligraviĝo de glaŭkomo. Kaj subita ĉesigo povas kaŭzi simptomojn.
Tamen, kontraŭmetante bonfarojn kaj malbonfarojn, la rezulto estas tre pozitiva, koncerne kaftrinkadon: 13-jara observado montris, ke ĝi malpliigis je 10 procentoj ĉiaspecajn mortokaŭzojn. Nun, oni rajtas diri, ke tiu bongusta trinkaĵo ne estas nur la plej agrabla parto de la mateno.

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

19 de jul. de 2012

Sukcesa metodo por reverdigi la Sahel-zonon

Inter la sahara dezerto en la nordo kaj la tropika pluvarbaro en la sudo en Afriko troviĝas la Sahel-zono kiu pro ĝia uzo kiel farmlando pli kaj pli dezertiĝas. Por haltigi tiun dezertiĝon kaj por reverdigi la Sahel-zonon multaj programoj de internaciaj organizaĵoj estis konceptitaj sed ili plej ofte ne alportis la deziratan sukceson. Ekzemple la plantado de arboj montriĝis senesperiga malŝparo de mono, ĉar 80 procentoj de la plantitaj arbetoj pereis.

Unu metodo de reverdigo tamen bonege funkcias. Ĝin eltrovis antaŭ 30 jaroj la aŭstraliano Tony Rinaudo kiu venis tiam kiel fakulo por reverdigo al Niĝero, unu el la landoj kiu troviĝas meze en la Sahel-zono. Kiam li vidis unuafoje kiel tiam aspektis la lando, li estis ŝokita, ĉar ĉie li vidis sekiĝon kaj dezertiĝon. Sur la grundo oni mezuris temperaturon de 60 gradoj kaj estis multaj plantaj malsanoj kaj damaĝigaj bestoj kiuj detruis la rikolton. Li spertis ke la plantado de arboj ne funkciis kaj li pro tio senesperis.

Unu tagon li survojis per sia aŭtomobilo kaj devis halti pro paneo de la pneŭoj. Kiam li ĉirkaŭrigardis li vidis la saman bildon kiel ĉie en Niĝero - nur sekiĝintan landon, jen kaj jen malgrandajn arbustojn aŭ ĝermaĵojn de arboj kiuj elstaris el la sabla grundo. Kiel en multaj regionoj de la lando ankaŭ tie iam estis arboj. Tony rigardis la arbustojn kaj plantojn pli precize kaj malkovris ke sub la grundo estis multaj ĝermaĵoj kaj restoj de radikoj. "Ĉu eble en tiuj radikoj kaj ĝermaĵoj estas ankoraŭ vivo?", li demandis sin. Por ekscii tion li faris teston en la regiono kaj baris areon en kiu la bestoj ne povis forvori la ĝermaĵojn kaj la homoj ne povis kolekti lignon por fari fajron.

Post iom da tempo multaj plantoj ekĝermis kaj kreskis. Sur la malnovaj trunkoj de arboj oni lasis nur la plej fortajn novbranĉojn kaj je la ĝenerala surprizo jam post tre mallonga tempo rekreskis malgranda arbaro. Tio estis la remalkovro de malnovega metodo por reverdigo. Oni nomis ĝin "farmiste mastrumata natura regeneriĝo - FMNR".

Tony ekkonis la nekredeblajn eblecojn kiuj malfermiĝis, sed por tio li bezonis la subtenon de la farmistoj en Niĝero. Ankaŭ la registaron li devis havi je sia flanko. Komenciĝis longa vojaĝo. Oni ne povis kredi ke per tiu simpla kaj malmultekosta metodo eblas reverdigi la landon. Sed post multaj prelegoj kaj vojaĝoj li sukcesis konvinki kelkajn farmistojn pri sia ideo kaj persvadi ilin fari provon. La farmistoj lasis laŭeble multajn arbojn kreski sur la kampoj kaj jam post mallonga tempo ili konstatis ke parte la rikoltoj duobliĝis.

La arboj donacis ombron kaj tiel protektis la semaĵon kontraŭ la bruligantaj sunradioj. La radikoj kiuj etendiĝis multajn metrojn en la profundo konservis la humidecon en la grundo, birdoj revenis kaj disvastigis per siaj ekskrementoj semojn de aliaj plantoj kaj arboj. Oni ankaŭ konstatis ke ŝanĝiĝis la mikro-klimato kaj ke ĝi fariĝis pli humida kaj pli malvarmeta. Hodiaŭ preskaŭ la duono de la agrikultura grundaro per tiu metodo estas reverdigita. La farmistoj kiuj aplikis ĝin nun decide pli bone fartas.
La branĉoj kaj folioj de la arboj estas rikolteblaj kaj povas esti vendataj kiel porfajra ligno kaj porbesta voraĵo. Jen kaj jen farmistoj vendas arbojn kiel porkonstruan lignon. Tiel plialtiĝas la vivenspezo de la farmistoj kaj de tiu mono ili povas aĉeti nutraĵojn por siaj familioj.

Tony ne laciĝis raporti pri la nova metodo ankaŭ en aliaj landoj. Li tiel ĉie revekis la konscion kiel gravaj arboj estas por sukcesa agrikulturo kaj por pli bona vivo. Afriko estas la kontinento kun la plej granda diverseco de arboj. Kreskas tie pli ol mil specioj. Multaj el tiuj arboj per siaj folioj sterkas la grundon kaj provizas tra la radikoj la grundon per vivnecesaj nutraj substancoj.
Tony povis konvinki multajn registarojn ŝanĝi la koncernajn leĝojn. En multaj afrikaj landoj nur la registaro disponas pri rajtoj je la lando kaj grundo. Sed nur se la farmistoj kaj komunumoj posedas la rajton je la grundo kaj la tie kreskantajn arbojn, tiam ankaŭ ili zorgas pri ili.


Aŭdu ĉion en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

18 de jul. de 2012

Rulĉaretoj por bestoj

Injekcimortigi hundon ĉar ĝi ne plu kapablas kuri? Tion Markus van den Boom ne volis akcepti kaj li konstruis rulĉareton por sia karulo. Nun li estas specialisto pri rekapabliga tekniko por bestoj. Ĉu la hundoj estas grandaj aŭ malgrandaj, la rulĉareto ebligas al ili ekkuri surprize rapide.

Restis ankoraŭ unu semajno por vidi ĉu la hundo ricevos injekcion aŭ ne. La germano Markus van den Boom el Bochum volis savi la vivon de sia malsana hundo. Ĝi ne plu kapablis kuri kaj lia kunvivantino kiu estas bestokuracistino jam anoncis doni al la hundo la mortigan injekcion se la hundo ne pli bone fartos post 7 tagoj.

En la interreto li serĉis eblecojn savi sian hundon - kaj li trovis ion. Firmao ofertis rulĉareton por bestoj. Sed la firmao situis en Usono kaj do la liverado daŭrus 6 semajnojn. Tio estis tro longa tempo por van den Boom. Tial li komencis mem konstrui ĉareton. Pri la rezulto eĉ li mem miris: "Mia hundo kuris per tio kvazaŭ ĝi ne neniam estus farinta ion alian."

Lia nuna edzino komence estis skeptika pri la ideo por rulĉareto. "Sed se oni vidas kiom da vivokvalito la hundoj rericevas, oni pensas alie." En la bestokliniko en kiu ŝi laboris, la sukceso rapide famiĝis kaj tial alvenis unuaj mendoj. Antaŭ iom pli ol 3 jaroj estis jam tiom ke van den Boom rezignis pri sia posteno kiel ortopediteknikisto kaj fariĝis memstara.

Lia firmao nomiĝas "Rehatechnik für Tiere" (rekapabliga tekniko por bestoj). Intertempe li tie konstruas novan ĉareton preskaŭ ĉiutage. Kaj li eĉ ne akceptas ĉiun klienton. "Se mi vidas ke la besto sentas fortajn dolorojn, tiam mi rifuzas la komision". Laŭ li kelkfoje tamen estas preferinde doni al la besto la injekcion. La protekto de bestoj havas prioritaton kaj li ne volas gajni monon je kostoj de la bestoj.

Ĉiu ĉareto estas tajlorita unikaĵo, la vendoprezo situas inter 300 ĝis 600 eŭroj. Laŭ la grandeco de la hundo li prenas radojn de respektiva diametro. La portantan kadron li mem kunveldas kaj la jungilaron kiuj ĉirkaŭas la bruston de la hundo li mem kudras.
Eĉ liaj najbaroj ankoraŭ miris kiam la hundoj kurveturis per la funkcipreta ĉareto antaŭ lia garaĝo. Kaj multaj apenaŭ povis kredi ke li eĉ gajnas monon per sia negoca ideo. Lamiĝoj de la malantaŭaj gamboj ĉe hundoj ne estas maloftaj, ĉu en kazo de artrozoj, de malapero de karno aŭ de kadukiĝo.

Kiel vi povas vidi en la retpaĝaro de "Rehatechnik für Tiere", lia firmao estas sukcesa kaj jam havas filion en Svislando. La bonan funkciadon de la rulĉaretoj vi povas vidi en du aldonitaj filmetoj

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

17 de abr. de 2012

Adoleskeco: oportuneco ne fuŝvivenda

Video tre bone farita de Gian Piero Savio, kiu mi vidis unue ĉe Esperanta Retradio, temas pri iuj gravaj informoj pri adoleskeco, en ĝi, du informoj komparitaj atentigas min, temante pri inoj, ĝi montras nin ke nuntempa knabinoj menstruas 4 jaroj frue ol estintaj knabinoj, nuntempe estas inter 12 ĝis 14 (ne estas malkutime mi sciis pri knabinoj kun 10 jaroj jam menstruante) kaj antaŭe estis inter 16 ĝis 18, sed la homoj maturiĝis inter 16 ĝis 18, nuntempe estas inter 26 ĝis 28 jaroj. Tio estas ja scivolema afero, ĉar, krome nuntempa homoj havas kapablon por generi aliajn homojn pli frue, ili, laŭdiras videon, maturiĝas pli malfrue, vivaj aferoj!

Leia Mais/Legu Plu... ►

25 de mar. de 2012

Montessori Esperanto, en Ĉinio kaj Indonezio

Ĉijaran februaron, en Esperanto Insulo, Federiko Gobo [Federico Gobbo], Ermano Taraĉini [Ermanno Tarrachini], Ron Glosopo [Ron Glossop] kaj Peni Vos [Penny Vos] gastigis neformalan kunsidon pri Montessori edukado por proksimume 15 partoprenantoj, kiuj interesiĝis por la temo. Ĉi tiu grupo fariĝis la bazon de nova Yahoo grupo "Montessori Esperanto". La menciitaj georganizantoj kaj aliaj kunlaborantoj daŭrigis laboron ĉe la retejo - http://www.MontessoriEsperanto.org - por promocii instruadon de esperanto ĉe montesoraj lernejoj.

Sr. Zamenhof kaj S-ino. Montessori
En marto, Peni okazigis prezentadon pri la valoro de Esperanto en frua instruado, kiu estis bone ricevita de la ĉirkaŭ 90 partoprenantoj de la tute-nova asocio de indoneziaj montesoriaj lernejoj. Jakarta Montesoro jam instruas Esperanton, ekde kiam la lernejestro aĉetis unuan ekzempleron de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" en 2010, kaj aliaj lernejoj nun konsideras sekvi ĝan ekzemplon.

Montesoria pedagogio estas alternativa edukadmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montesori [Maria Montessori] en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj, sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro 'De infanaĝo al adoleskaĝo'. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon.

Raporto de Nunonia, laŭ raporto de la kunlaboranto Peni Vos [Penny Vos].
Leia Mais/Legu Plu... ►

25 de fev. de 2012

Esperanto liberado no serviço de tradução do Google

Depois de algum tempo de trabalho, o Google finalmente liberou o acesso do Esperanto ao seu serviço de tradução, muita gente trabalhou para que isso pudesse acontecer, eu não sei exatamente para quanto idiomas o serviço está disponível, mas sei que o português é um deles, o grupo Google-Tradukilo, formado por brasileiros e liderado pelo dicionarista belorizontino Tulio Flores, o qual mantém o dicionário português-esperanto-português Vortaro Túlio Flores, junto ao trabalho de outros muitos e dentre estes eu, fizeram por bastante tempo um trabalho de criar o banco de dados para que o Google pudesse adicionar ao seu serviço.

A história toda começou quando eu li no Twitter uma mensagem de um usuário (Gabriel Calegari) do mesmo que discutia sobre o assunto, eu mandei uma mensagem para a lista Esperanto@Brazilo reforçando a ideia de fazer esse esforço sobre a ideia apresentada por Gabriel, algumas respostas vieram e logo se formou o grupo e começou-se então os trabalhos, e agora, quase um ano após o início dos esforços, começam a surgir os primeiros resultados desse árduo trabalho, agora, a função é óbvia a de aumentar o banco de dados para que se possa melhorar ainda mais a qualidade da tradução feita pelo serviço, abaixo, a mensagem original no blog do serviço e uma tradução para o Esperanto usando o serviço.

Wednesday, February 22, 2012 | 1:35 PM
Today, we are adding Esperanto to Google Translate, making it our 64th supported language.

Ludovic Lazarus Zamenhof started his quest for an easy-to-learn language shared by all people in the 1870s and first published the ideas in 1887 with his book
Unua Libro. The concept of a common language spread quickly, and initial reactions to Esperanto have ranged from suppression to enthusiastic embrace. Now, 125 years later, Esperanto has hundreds of thousands of active speakers, millions of people with some knowledge of the language, and even a few hundred people who learned it from birth, taught by their parents.


Esperanto and Google Translate share the goal of helping people understand each other, this connection has been made even in this blog post. Therefore, we are very excited that we can now offer translation for this language as well.


The Google Translate team was actually surprised about the high quality of machine translation for Esperanto. As we know from many experiments, more training data (which in our case means more existing translations) tends to yield better translations. For Esperanto, the number of existing translations is comparatively small. German or Spanish, for example, have more than 100 times the data; other languages on which we focus our research efforts have similar amounts of data as Esperanto but don’t achieve comparable quality yet. Esperanto was constructed such that it is easy to learn for humans, and this seems to help automatic translation as well.


Although the system is still far from perfect, we hope that our latest addition helps you to learn more about Esperanto’s history and culture. Translation to and from Esperanto will soon be available on translate.google.com, in our mobile web app, and in the Google Translate app for Android and iOS.





Merkredo, Februaro 22, 2012 | 1:35 am

Hodiaŭ, ni ofte aldonas esperanto al Google Translate, farante niajn 64th subtenata lingvo.

Ludovic Lazarus Zamenhof komencis sian serĉon facile lernebla lingvo dividitaj de ĉiuj homoj en la jaroj 1870 kaj unue eldonita la ideoj en 1887 kun lia libro Unua Libro. La koncepto de komuna lingvo disvastiĝis rapide, kaj komenca reagoj al esperanto esti gamis de forigo al entuziasma brakumo. Nun, 125 jarojn poste, esperanto havas centojn da aktivaj parolantoj, milionoj de homoj kun ioma kono de la lingvo, kaj kelkaj cent homoj, kiuj lernis ĝin denaske, instruita de liaj gepatroj.

Esperanto kaj Google Translate dividi la celo de helpi homojn kompreni sin reciproke, tiu rilato estis faritaj ankaŭ en ĉi tiu blog. Sekve, ni estas tre ekscitita, ke ni nun povas proponi traduko por tiu lingvo ankaŭ.

La Google Translate teamo estis vere surprizita pri la alta kvalito de maŝina tradukado por esperanto. Kiel ni scias el multaj eksperimentoj, pli trejnado datumoj (kiu en nia kazo signifas pli ekzistantaj tradukoj) inklinas liveri bonan tradukoj. Por esperanto, la nombro de ekzistantaj tradukoj estas kompare malgranda. Germana hispana, ekzemple, havi pli ol 100 fojojn la datumoj; aliaj lingvoj sur kiu ni enfokusigi nian esploron penadoj havas similajn kvantojn de datumoj kiel esperanto sed ne sukcesas komparebla kvalito ankoraŭ. Esperanto estis konstruita tiel ke ĝi estas facile lernebla por homoj, kaj tio ŝajnas helpi aŭtomata tradukado tiel.

Kvankam la sistemo estas ankoraŭ tre for de perfekta, ni esperas ke nia lasta krome helpas vin lerni pli pri esperanto historio kaj kulturo. Traduko de kaj al esperanto estos baldaŭ disponebla en translate.google.com, en nia retejo móvil apliko, kaj en la Google Translate apliko por Android kaj iOS.

Posted by Thorsten Brants, Esploro Sciencisto, Google Translate
Leia Mais/Legu Plu... ►