3 de abr. de 2012

Reta PIV fine aperos

En aŭgusto 2010 komenciĝis reta monkolekta kampanjo por enretigo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La eldoninto de la vortaro - Sennacieca Asocio Tutmonda - kaj la organizaĵo E@I interkonsentis pri projekto, kiu donu al ĉiuj dezirantoj senpagan retan aliron al la tuta enhavo de la vortaro, kaj samtempe ebligos retan administradon de la tuta datumaro, tiel ke ĝisdatigado kaj eldonado de novaj versioj de la vortaro grave faciliĝos. La kosto de la projekto estis taksita je minimume 10.000 eŭroj, kaj la monon oni esperis kolekti inter esperantistaj donacantoj. La kampanjo daŭris ĝis majo 2011, kiam fine estis kolektita la bezonata monsumo. Poste grandparte regis silento ĉirkaŭ la projekto de reta PIV, kaj fine de 2011 multaj kontribuintoj jam nervoze ekdemandadis, ĉu la mono malaperis senŝpure. Tamen en la unuaj tagoj de aprilo 2012 la reta versio de PIV finfine estos alirebla por ĉiuj, promesas Jevgenij Gaus, kiu respondis al demandoj de Libera Folio nome de la tuta teamo de la projekto Vortaro.net.
Libera Folio: Kiam vi supozas, ke oni povos uzi PIV en la reto?

Jevgenij Gaus: - Ni jam movis ĉiujn dosierojn al nia ĉefa servilo, nun ni faras kelkajn testojn por vidi ĉu ĉio bone funkcias. Kaj la lanĉo mem povas okazi en ajna momento.

Kial daŭris tiel longe inter la sukcesa monkolekto kaj la ekfunkciigo de la retejo?

Eble tia sento aperis pro la sufiĉe longa monkolektado. Ĝi finiĝis pasintjare fine de printempo kaj la veraj laboroj pri la vortaro komenciĝis nur somere post kiam estis trakitaj ĉiuj administraj aferoj. Do efektive la laboroj daŭris nur 9-10 monatojn, kaj tio estas tre mallonga tempo por tiaspecaj projektoj. Tiom da tempo ni bezonis por povi lanĉi la vortaron al la publiko, sed la projekto mem daŭros multe pli longe.

Ĉu je la lanĉo la vortaro estos kompleta, aŭ ĉu atendeblas postaj gravaj plibonigoj aŭ kompletigoj de la tekniko kaj enhavo?

Mi kredas, ke la laboroj neniam finiĝos. Ja la enhavo de PIV konstante pliboniĝos. Ankaŭ teknike ni konstante plibonigos la paĝaron. Ni planas aldoni kelkajn funkciojn kaj iuj el ili jam estas pretaj, sed ni lanĉos ilin nur iom post iom por faciligi por ni la testadon de la sistemo. Tamen estas menciinde, ke nia ĉefa strebo estis aranĝi, ke la interfaco de la vortaro por la uzantoj restu kiel eble plej simpla kaj facila.

Kiuj ĉefajn laborojn vi devis fari ĝis nun?

Unu el la laboroj estis programado de la paĝaro. Ni volis ke ĝi estu tre simpla, sed samtempe ni volis, ke ĝi estu oportuna por uzado kaj funkciu en ĉiuj modernaj retumiloj. Krome aldone ni volis, ke la interfaco adaptiĝu almenaŭ parte al la gradeco de la ekranoj, por ke la tuto estu uzebla ankaŭ per malgrandaj ekranoj de kelkaj poŝtelefonoj, kiuj enhavas normalan retumilon kaj ret-aliron. Multe pli da laboro postulis la administra parto, interalie ankaŭ la redaktejo de la vortara enhavo kaj simile.

Senmanke en Libera Folio

Um comentário:

  1. Ĉu vi volas aĉeti viajn renojn aŭ vendi viajn renojn?
    Rejn? Vi estas
    Serĉi ŝancojn vendi viajn renojn por mono
    Pro la materia kolapso kaj vi ne scias kion fari
    Faru tion kaj tiam kontaktu nin hodiaŭ kaj ni donos al vi bonan.
    $ 400,000 por viaj renoj Paŝo post paŝo doktoro Marten
    Nefrologo en Marten Hospital .. Nia hospitalo
    Ni specialiĝas pri rena kirurgio kaj ni faras ĝin
    Kun rena transplantado kaj kun vivo
    Rilataj donacintoj
    Ni estas bazitaj en Barato, Turkio, Usono, Malajzio, Dubajo.
    Se vi volas vendi aŭ aĉeti viajn renojn, bonvolu ne
    Bonvolu ne hezitu kontakti nin per retpoŝto
    Retpoŝto: martenhospital@gmail.com

    Vian sincerecon

    DR MARTEN

    ResponderExcluir