Anastase Tabaro apenaŭ kleriĝis en lernejo kaj tamen li sukcesis
realigi per plej simplaj rimedoj rimarkindan projekton en Ruando. Per
elakva energio la memlerninta inĝeniero provizas proksimume 700 domojn
kun elektro. Liaj najbaroj en la ruanda vilaĝo Rutare konsideras lin
heroo.
Ĉiutage venas najbaroj al Anastase Tabaro por reŝargi la
bateriojn de siaj ĉeltelefonoj. Por tiu servo li fakturas 20 cendojn. Ke
la 59-jarulo tiamaniere povas perlabori monon, tio estas vere
eksterordinara. Ĉar kvankam li nur dum 6 jaroj frekventis lernejon,
Tabaro sukcesis realigi ion rimarkindan: Li provizas per memkonstruitaj
malgrandaj akvocentraloj vilaĝojn en Ruando kun elektro. Anastase Tabaro
vivas en Rutare kiu estas vilaĝo 45 kilometrojn norde de la ruanda
ĉefurbo Kigali.
Laŭ raporto de loka novaĵagentejo Tabaro
alproprigis al si la scion por la konstruado de la maŝinoj dum plurjara
memlernado. "Mi plenkreskis en la najbara Demokratia Respubliko Kongo.
En mia vilago disponeblis elektro", rakontas Tabaro. Pli poste lia
familio translokiĝis al Ruando, al vilaĝo sen elektro. "Mi ne povis vivi
sen elektro, tial mi mem komencis esploradi."
Tabaro rakontas ke
li komencis en la 1990 per konstruado de akvobaraĵo kaj de turbino kiu
funkciigas generatoron. Sed la interna milito interrompis lian laboron.
En la jaro 2000 li finkonstruis sian unuan malgrandan akvocentralon kaj
pluaj sekvis. Nun li provizas 700 domojn kun elektro.
"Li estas nia heroo", diras enloĝanto de Rutare. "Estas kvazaŭ sorĉado. Mia familio povas nun aŭskulti radion aŭ spekti filmon".
Nun
eĉ la registaro de Ruando atentiĝis pri la atingaĵoj de Anastase
Tabaro. La registaro nun krome subtenas la enloĝantojn. Sen tiu helpo ne
eblus plue plivastigi la sistemon, "por ke niaj infanoj povu vespere
lerni kaj tiel helpu antaŭenigi nian landon", diras Tabaro.
Laŭ indikoj de la registaro dum la pasinta jaro nur ĉirkaŭ 14 procentoj de la enloĝantaro de Ruando havis aliron al elektro.
Estas
rimarkinde kiel per simplaj rimedoj lokaj iniciatoj povas alporti
progreson. Mi raportis ĉi tie pri alia projekto kiu donas taglumon al
dometoj kaj kabanoj en mizerkvartaloj kaj tiel heligas la vivon de
malriĉuloj. Vidu la tiurilatan sonartikolon "Sunlumaj boteloj" http://peranto.posterous.com/sunlumaj-boteloj
Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
27 de out. de 2012
0 Comentários
Assinar:
Postar comentários (Atom)
-
Por Wander José na lista Esperanto Brazilo . Com o presente vou tentar mostrar a todos como configurar as fontes especiais do Esperanto...
-
Mazi en Gondolando e o segundo episódio Mazi revenas al Gondolando é um curso de esperanto em vídeo, recentemente editado, que está tendo ...
-
Fivortoj brazilaj kun subtekstoj en Esperanto. Palavrões brasileiros com legendas em Esperanto.
-
Criarei aqui aos poucos uma lista de expressões comuns em português e seus equivalentes em Esperanto, a lista ficará em ordem alfabética por...
-
Oficiais (Oficialaj) http://www.akademio-de-esperanto.org/ - Akademio de Esperanto http://esperanto.org.br - BEL - Brazila Esperanto-Lig...