Kiu ne longe pripensas, tiu donas pli: Intuiciaj decidoj montriĝas
pli grandanimaj - tion montris eksperimentoj kun 2000 partoprenantoj.
Spontanea donacemo evidente akcelas la socian kuniĝemon.
Ĉe
spontaneaj intuiciaj decidoj la homo estas pli malavara kaj kunlaborema
ol post zorgema konsiderado. En la eksperimentoj usonaj esploristoj
trovis neniun kazon en kiu iu post iom pli longa pripensado estus aginta
pli grandanime ol post rapida decido.
En unua testo po kvar homoj
devis ĵeti monon en poton. Ĉiu grupano havis 50 cendojn je dispono.
Ĉiuj sciis ke la ludestro duobligos la sumon en la poto kaj elpagos ĝin
je egalaj kvotoj al la kvar ludantoj. En tia testo do ĉiuj profitas tiam
plej multe se ĉiu donas maksimuman monsumon en la poton.
Malgraŭ
tio plej multaj ne donis sian tutan monon en la komunan poton. La
esploristoj eltrovis: Kiu decidis ene de malpli ol 10 sekundoj, tiu
donis averaĝe ĉirkaŭ 66 procentojn de sia bonhavo, kiu bezonis pli da
tempo, tiu donis nur 53 procentojn.
Por ekskludi ke spontaneaj
homoj simple ĝenerale estas pli kunlaboremaj, la esploristoj metis la
testantojn en plua testo sub artefarita premo. Tiel ankaŭ tiuj devis
reagi rapide kiuj en la ĉiutaga vivo estas hezitemaj. Ankaŭ tie la
esploristoj observis ke intuicia agado - eĉ se ĝi estis eldevigita sub
tempopremo - kondukas al pli da komuna sento.
Aliflanke personoj
fariĝis pli egoismaj se ili ricevis tempon por pripensado. En serio de
finaj eksperimentoj la esploristoj instrukciis la testantojn jam antaŭ
la ludo reagi aŭ spontanee aŭ ĝisfunde pripensi la decidon. Denove la
spontanea agado kondukis al malavareco.
La kunteksto inter
pliiĝanta decidodaŭro kaj malpliiĝanta preteco konduti kunlaboreme estis
konfirmita en pluaj studoj. La esploristoj konkludas el la rezultoj de
la eksperimentoj ke necesas raciaj pripensoj por flankenŝovi la unuan
kunlaboreman impulson. "Se oni instigas decidantajn homojn decidi tute
racie, tio povas konduki al la neintencita kromefiko ke ili agas pli por
sia propra utilo."
Vi povas aŭskulti ĝin en Esperanta Retradio
10 de out. de 2012
0 Comentários
Assinar:
Postar comentários (Atom)
-
Por Wander José na lista Esperanto Brazilo . Com o presente vou tentar mostrar a todos como configurar as fontes especiais do Esperanto...
-
Mazi en Gondolando e o segundo episódio Mazi revenas al Gondolando é um curso de esperanto em vídeo, recentemente editado, que está tendo ...
-
Fivortoj brazilaj kun subtekstoj en Esperanto. Palavrões brasileiros com legendas em Esperanto.
-
Criarei aqui aos poucos uma lista de expressões comuns em português e seus equivalentes em Esperanto, a lista ficará em ordem alfabética por...
-
Oficiais (Oficialaj) http://www.akademio-de-esperanto.org/ - Akademio de Esperanto http://esperanto.org.br - BEL - Brazila Esperanto-Lig...