25 de set. de 2012

Entuziasmo estas kvazaŭ sterko por la cerbo

Etaj infanoj lernas tre facile ĉar ili entuziasmiĝas almenaŭ 50-foje dum la tago. Novaj nervaj konektoj tamen formiĝas tute sendepende de la aĝo. "Nia cerbo ĉiam denove adaptiĝas al la maniero kiel kaj kiucele ni uzas ĝin kun ĝojo kaj entuziasmo". Tion skribas la germana cerbesploristo Gerald Hüther pri la temo "La cerbo ne rustiĝas ..." Se io feliĉigas nin, la emociaj centroj en la pli profundaj areoj de la cerbo aktiviĝas. Tie troviĝas grupoj de nervoĉeloj kun longaj alpendaĵoj kiuj atingas ĉiujn aliajn areojn de la cerbo. Simpligite dirite: "Ĉiam kiam oni povas entuziasmiĝi pri io, disĵetiĝas sterko en la cerbo kiu en la stato de entuziasmo kreskigas la tre intense uzatajn neŭronajn retojn". Etaj infanoj entuziasmiĝas 50-foje...
Leia Mais/Legu Plu... ►

18 de set. de 2012

Bildo kaj imago

mia vidado kiel tuta ĉirkaŭbraka korpo tiu kiu nur paŝas laŭ fortuno sin vidante perdinto, portante unu mesaĝon donante tutan klarigon, akirita per instinkto kondukas al pinto, helpo por blindulo se ekzistas konfuzo, kiel rekta labirinto oni povas trovi eliro per ĉielo uzi piedojn sur tero kiel radiko sed neniam halti antaŭ la malamiko militi pro plezuron, kondukas al pereo militi pro profiton, kondukas al insulto ...  Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo L...
Leia Mais/Legu Plu... ►

16 de set. de 2012

Gajaj Doktoroj

Estas ĝenerala konsento, ke hospitaloj estas malgajaj lokoj. Tie kuŝadas suferantaj homoj kaj laboras streĉitaj profesiuloj, kiuj penadas mildigi iliajn suferojn. Plej ofte, ili estas lokoj de doloro kaj malĝojo. Tamen... ĉu tio estas absoluta veraĵo? Antaŭ kelkaj tagoj mi faris al mi mem tiun demandon, kiam mi vidis, en la koridoroj de hospitalo, kie mi laboras, trupeton de klaŭnoj en skandale koloraj vestoj, kun grandaj ruĝaj nazoj kaj strangaj haroj. Ili ne forte bruis, sed gaje salutis la flegistojn, la purigistojn kaj la kuracistojn, kiujn ili trovis survoje. Unu el ili alproksimiĝis, delikate ĉirkaŭbrakis min, donacis al mi etan broĉon (bluan kravateton) kaj deziris al mi feliĉan laboron. La surprizo estis al mi tre agrabla...
Leia Mais/Legu Plu... ►

13 de set. de 2012

Kaj por ĉiuj aliinoj!

Ne gravas pri tiom, kiom diras la homojn pri la egaleco inter viroj kaj virinoj, oni estas malsimilaj en multaj da aspektoj, kaj unu de tiuj estas, homoj preskaŭ ĉiam ne sin gravas pri la posedaĵoj de virinoj, kaj virinoj, preskaŭ ĉiam sin gravas pri la posedaĵoj de viroj, ne riproĉi min por tio, tiuj estas aferoj de la naturo, aferoj de la homa instinkto. Mi vidas ĉe Ah Ne...
Leia Mais/Legu Plu... ►

8 de set. de 2012

Nesufiĉe da korpa kontakto

Kuracisto en Vieno ĵus publikigis libron pri soleco de homoj kaŭzita de manko de tuŝiĝoj. Li konstatas ke homoj ja tuŝas ekranon por sendi karesojn al siaj gekaruloj, sed apenaŭ havas la tempon por tuŝi sian partneron. Sen tuŝiĝoj ni ne povas ekzisti, nur per ili ni lernas percepti nin mem. Ekonomipsikologoj jam delonge malkovris tuŝojn kiel vendakcelan trukon. Sed ni mem en la industria socio uzas nian palposenton ĉiam malpli. Estas dilemo de la interreta socio: Tra la reto ĉio eblas - escepte de tuŝoj. Tuŝiĝoj kreas la "mi"-senton. Infanoj nur per palpado de la haŭto ricevas imagon pri si mem. Ili per tio fiksas sian korpan skemon. Kio estas interne, tio estas "mi", ĉio alia estas "ne-mi". Tuŝiĝoj tenas vin sur via vivovojo....
Leia Mais/Legu Plu... ►

3 de set. de 2012

La punktoj en la vojoj

La homoj, danke al sia fronta kortekso, la povo por defini la punktoj dum sia vivado kaj povas elekti la vojojn kiujn sekvi por "tien" atingi. Sed ankaŭ faktas ke plimultoj da homoj ne estas pensuloj fakte, tiuj homoj nur pensas kaj faras tiujn, kiujn lia estro ordenas lin, tiu okazas ĉe homoj en religiaj medioj, politikaj medioj, edukaj medioj kaj ĉiuj aliaj, do, estas laŭ mia pensado, kaj laŭ mi konkludas al mi mem, ke ne bonas oni konsumi tempon trovante ŝanĝi la homaron, oni devas ŝanĝi oni mem, kaj ekzerci tian ŝanĝadon. Mi vidas ĉe Cinismo Ilustra...
Leia Mais/Legu Plu... ►