25 de set. de 2012

Entuziasmo estas kvazaŭ sterko por la cerbo


Etaj infanoj lernas tre facile ĉar ili entuziasmiĝas almenaŭ 50-foje dum la tago. Novaj nervaj konektoj tamen formiĝas tute sendepende de la aĝo.

"Nia cerbo ĉiam denove adaptiĝas al la maniero kiel kaj kiucele ni uzas ĝin kun ĝojo kaj entuziasmo". Tion skribas la germana cerbesploristo Gerald Hüther pri la temo "La cerbo ne rustiĝas ..."

Se io feliĉigas nin, la emociaj centroj en la pli profundaj areoj de la cerbo aktiviĝas. Tie troviĝas grupoj de nervoĉeloj kun longaj alpendaĵoj kiuj atingas ĉiujn aliajn areojn de la cerbo. Simpligite dirite: "Ĉiam kiam oni povas entuziasmiĝi pri io, disĵetiĝas sterko en la cerbo kiu en la stato de entuziasmo kreskigas la tre intense uzatajn neŭronajn retojn". Etaj infanoj entuziasmiĝas 50-foje dum tago, tial ili povas ankaŭ lerni tiom.

Nur malmultaj homoj sukcesas konservi sian denaskan ĝojon pri malkovroj kaj la emon formi sian medion ĝis alta aĝo. "De ili ni devas lerni, ilin ni devus demandi kiel ili sukcesis konekti la ŝaltilon en la cerbo kiu malebligas la rustiĝon", diras Hüther.
Esploristoj en Göttingen nun trovis tiun ŝaltilon por la lernkapablo. Jam je la komenco de la dua vivoduono ĝi elŝaltiĝas.

"Modifita interago inter medio kaj genomo kondukas al perdiĝo de la lernkapablo en alta aĝo", tiel priskribas tion la esploristoj.

Hüther tamen priskribas kiel eblas konservi siajn mensajn kapablojn en alta aĝo. Temas pri sintenoj, konvinkoj kiuj malhelpas la rustiĝon de la cerbo. La sekvaj konsiloj helpas konservi la mensajn kapablojn:

- Manĝu malpli kaj pripensu zorgeme kion vi manĝas.
- Moviĝu pli kaj esploru la eblecojn regi vian korpon.
- Entuziasmiĝu pri la bunteco kaj beleco de la mondo.
- Ne permesu al vi perdi la ĝojon pri cerbumado, malkovrado, lernado kaj pluevoluado.
- Ne orientiĝu laŭ tio kion aliaj trovas grava, sed faru tion kio bonfartigas vin.
- Ne forlasu la serĉadon pri la senco de la vivo.
- Aranĝu la rilatojn al aliaj homoj tiel, ke kune kun ili vi povas kreski ekster la proprajn limojn.

Estas neniam tro malfrue: Novaj nervaj konektoj formiĝas tute sendepende de la aĝo, do ĉiu povas partopreni, ĉar la rutinon de la ĉiutago ni ĉiuj havas. Oni povas kaj oni devus stimuli la cerbon per ĉiuj kvin sensoj, plej bone eĉ samtempe, ekzemple palpi kaj flari kaj gustumi. Gravas ankaŭ ke oni konservas sian motiviĝon kaj ne rezignas. Tre praktika konsilo diras: "Komencu tion matene, kombu viajn harojn per la nekutima mano, brosu viajn dentojn per la maldekstra kaj enŝovu viajn gambojn en la pantalonon en alia sinsekvo ol kutime".

Vi povas aŭskulti ĝi en Esperanta Retradio
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário