Antaŭ kelkaj tagoj mi faris al mi mem tiun demandon, kiam mi vidis, en la koridoroj de hospitalo, kie mi laboras, trupeton de klaŭnoj en skandale koloraj vestoj, kun grandaj ruĝaj nazoj kaj strangaj haroj. Ili ne forte bruis, sed gaje salutis la flegistojn, la purigistojn kaj la kuracistojn, kiujn ili trovis survoje. Unu el ili alproksimiĝis, delikate ĉirkaŭbrakis min, donacis al mi etan broĉon (bluan kravateton) kaj deziris al mi feliĉan laboron. La surprizo estis al mi tre agrabla kaj vere kortuŝa. Tiun tagon mi laboris multe pli bonhumore kaj malpeze.

Kompreneble, oni bezonas zorgan trejnadon. En hospitaloj oni ne rajtas multe brui kaj atento pri higienaj normoj estas nepre necesa. Ludoj kaj ŝercoj devas obei certajn limojn, por eviti ian ajn materian aŭ psikologian riskon al pacientoj kaj laboristoj. Se oni agas kompetente, la rezultoj estas klaraj: malsanaj infanoj fariĝas pli aktivaj, kunlaboremaj, manĝemaj kaj akceptemaj fronte al necesaj ekzamenoj; familianoj de tiuj infanoj fariĝas pli bonhumoraj, esperplenaj kaj kunhelpas en la flegado; flegistoj kaj kuracistoj pli amike, bonhumore kaj varmakore traktas siajn pacientojn; teknikistoj, flegistoj kaj kuracistoj fariĝas pli kunlaboremaj kaj amikemaj inter si. Rektaj influoj je la sano de pacientoj estas klare dokumentitaj: mildigo de doloro, mildigo de angoro (ekzemple tuj antaŭ operacio), efika helpo por fari, ke infanoj restu tute senmovaj okaze de fakaj medicinaj ekzamenoj. Eksperimentoj pruvis, ke eĉ por faciligi artefaritan fekundiĝon ĝi montriĝis efika. Kaj dum flegado de sekse perfortitaj infanoj la klaŭna gajo multe helpas. Kaj plej grave: feliĉigataj pacientoj prezentas pli bonajn reagojn laŭ klinika vidpunkto – eble pro influo je la imunosistemo.
Nun oni jam ne havas dubon: bona humoro kaj solidareco estas altvaloraj kuraciloj.
Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio