14 de mar. de 2012

Voĉdono por Esperanto en RIO+20 urĝe!

Karaj geamikoj,

UEA kaj TEJO partoprenos en RIO+20 kaj eĉ instruos kurson de Esperanto tie. La proponitaj kursoj estos juĝitaj de teknika teamo de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj elektos kiujn kursojn estos en la programo de la evento. Nur unu kurso estos elektita pere de publika voĉ-donado en Interreto. En tiu senco, estas ege grave ke ĉiu esperantisto kontribuu sendante sian voĉdonon por ke la temo Esperanto veku la atenton de Unuiĝintaj Nacioj.

Tie ĉi estas la ligilo al la paĝo, kie vi povos voĉ-doni kaj la informo pri la celo de la kurso. Ĝi nomiĝas "The role of Esperanto in the Sustainable Development":

http://www.uncsd2012.org/rio20/index.php?page=view&type=700&nr=98&menu=23

Vi bezonas tajpi vian ret-adreson kaj poste aŭtomate estos sendita al via ret-adreso mesaĝon kun ligilo por ke vi konfirmu vian voĉ-donon.


Estas ege grave, ke vi konfirmu vian voĉ-donon, kontraŭe ĝi ne validos.

Vi povas transsendi ĝin al aliaj homoj, kiujn vi konas. Estas ege grave ke ni veku la atenton de Unuiĝintaj Nacioj al la problemoj de lingvaj rajtoj. Tio multe helpos por ke la Esperanto movado grave influu en la fina rezulto de RIO+20. Ĉi sube estas la listo kun la kursoj kiuj konkuras kun la nia. La kurso de Esperanto estas en la fino de la listo.

http://www.uncsd2012.org/rio20/sdlearningproposals.html

Ne forgesu ankaŭ marki la ret-paĝon de la Esperanto Kurso en Facebook kaj dissendi al ĉiuj viaj geamikoj! Vi povas traduki tiun ĉi mesaĝon kaj resendi al viaj geamikoj kaj familianoj!!

Baldaŭ ni sendos alian ret-adreson kun pliaj aktualaj informoj. NEPRE VOĈ-DONU NUN, ĈAR ĈIU SEKUNDO MULTE VALORAS!! Antaŭen!!

Koran dankon pro via apogo!


Alvaro Motta

Loka teamo por Rio+20

El BEL
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário