10 de jul. de 2012

Lipmovoj

Lingvo eble evoluis el ŝmacado  
              
Kiel la homoj lernis paroli? Esploristoj pri primatoj supozas ke ŝmacado povus ludi gravan rolon. Ili rigardis al la buŝo de makako-simioj kaj trovis movojn kiuj aperas ankaŭ dum homaj babiladoj.

Simioj regas la kompleksajn rapidajn movojn de lipoj kaj gorĝo kiuj necesas por la parolado. Tion eltrovis internacia teamo de esploristoj per observoj ĉe makakoj. Pro tio la esploristoj kredas ke mallaŭta ŝmacado de la lipoj eble estis unu el la originoj de la homa lingvo.

Kontraŭe al la senvola vokado, gruntado kaj gorĝa bruado de la simioj la movoj de la vizaĝo kaj de la lipoj estas konscie regataj kaj la simioj aktive uzas ilin por komunikado. Tiuj movoj plenumas per tio gravan antaŭkondiĉon por lingvo. Tio apogas la tezon ke la radikoj de la homa lingvo ne kuŝas en la sonoj de la primatoj sed en ilia mimiko kiun ili uzas por komunikado.

Multaj simio-specioj ŝmacas en afablaj situacioj, ekzemple kiam renkontiĝas patrino kaj ido. Kvankam temas en tiu kazo pri mallaŭta bruaĵo ("p p p p"), ĝi ne estas akompanata de sonigo kiu estiĝas per vibrado de la voĉkordoj en la laringo. Se oni supraĵe observas tion, la lipoŝmacado ŝajne realiĝas nur per rapida malfermado kaj fermado de la lipoj. Ke tio ne estas la kazo, tion nun montris esploristoj de la universitato Vieno kaj de la Princeton-universitato en Usono. Ili esploris la movojn de la buŝa kaj faŭka kavo dum la lipoŝmacado de la makakoj  helpe de rentgenaj filmoj.

Kaj tiuj filmoj montras ke temas pri sufiĉe kompleksa konduto. Dum la lipoŝmacado okazas rapidaj kaj kunordigitaj movoj de la lipoj, de la makzelo, de la lango kaj de la langa osto. Kun ofteco de 5 cikloj po sekundo laŭ la esploristoj tiuj movoj okazas krome en simila rapideco kiel la homa lingvo.

Kvankam la lipoŝmacado supraĵe similas al imita maĉado, tamen la veraj sinsekvoj de la movoj konsiderinde diferenciĝas de tio. Ili similas pli al sinsekvoj kiuj en la areo de la buŝo kaj de la laringo okazas dum ŝanĝo de vokaloj al konsonantoj dum la parolado. Krome ili okazas je duobla rapideco ol la normala maĉado.

Kiel la esploristoj raportas, ankaŭ aliaj simio-specioj, inter ili la ĉimpanzoj, per tiuj lipomovoj povas ankaŭ produkti bruaĵojn. Ili igas siajn lipojn vibri kaj tiel eligas laŭtan ŝmacadon kaj eksplodan bruaĵon. Tiuj formoj de esprimo evidente estas vole regataj. Alie ol la blekado kaj gruntado eblas lerni ilin.

Ekzemple orangutangoj kapablas lerni la fajfadon. Ankaŭ en tiu kazo la bruaĵo ekestas per movoj de la lipoj kaj de la lango kaj ne de la laringo. Laŭ kompreno de la esploristoj tiuj observoj indikas ke la origino de la homa lingvo fontas el du komponentoj: El senvolaj sonoj kiuj estas produktataj de la voĉkordo en la laringo kaj el rapidaj, lernitaj movoj de la trairejo de la vokaloj.
Ankoraŭ en mallumo troviĝas la origino de la kantanta, melodia komponento de la homa lingvo kiu postulas regadon pri la laringo.

Vi povas aŭdi ĝin en Esperanta Retradio
Leia Mais/Legu Plu... ►

4 de jul. de 2012

T-ĉemizo nun ruĝa koloro!

Mi konas homojn kiuj agas simile kiam iu misuzas akuzativon! Streĉa, tre streĉa okazo!


Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

1 de jul. de 2012

Bona flirto por uzi en festoj!


Mi ne havas multe pri tion diros, sed se vi estas kuraĝa homo, vi povas provi uzi tian flirton iam kaj malkovri kion okazas poste la uzado de tiaj vortoj, diru al ni se vi provos, oni petas! :D

Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo(escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

Bildo kaj imago

 kvita kun la propra destino kiu estas?
unu saĝa maljunulo, tiu knabo ĉiam lertas
certas, parolis pri estonto
legas, malĉastaj vortoj sen honto
malantaŭajn spurojn lasas nuntempaj tagoj
homoj kiujn lernas, je malbelaj skribmanieroj
mirindaj vizaĝoj, tute skribindaj
mirindaj belaĵoj, neeble tuŝindaj
oni diras kaj mi diris ankaŭ
kvita, ni ne estas ankoraŭ

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

12 de jun. de 2012

Demando, bona demando!

Estas la laboro de ĉiuj geinstruistoj instrui la homojn, demando estas ĉiam certa afero ĉar neniu naskiĝas jam sciante pri la aferoj, sen demandi (kaj poste bone aŭdante) oni ne povas bone lerni nenion, kaj respondoj de niaj demandoj ne estas nur en vortoj diritaj, sed ankaŭ en vortoj presitaj en libroj, ĉar tiu, demandu ĉiam, kaj ne gravas kian demandon, ĉiam faru vian demandon! :D


Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

7 de jun. de 2012

Dume en Aŭstralio

La naturo ne postulas multajn el ni, vi devas, kiel mamulo, nur serĉi manĝaĵon kaj akvon, post, enstomikiĝi ili, kaj post, elstomikiĝi ili, sed mi rimarkas multajn aferojn en naturo, ĉar plaĉas al mi multe lerni kun aferoj ke ĝi povos instrui kaj la bonaj bildoj kiuj ni povas havi de ĝi estas simple, tute mirinda! Homoj sendube, estas nur bestoj kiuj povas fari ilojn, nure simio.


Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►

6 de jun. de 2012

Mi akiros stirpermisilon!

Mi neniam estas je tia situacio, sed vi devas esti ĉiam tute atenta pri eraroj, kiam vi ne agas laŭ la leĝo, vi povas provi mensogi, estas bona maniero por eliri el malbonaj situacioj, sed neniam uzu la ekskuzon "mi akiros stirpermisilon", al policistoj tio tute ne plaĉas, kaj tio povos esti komenco de malbona nokto en malliberejo, kaj vi ne volos tion, ĉu ne! :D


Mi vidas ĉe Ah Negão

Esse conteúdo (exceto imagem) está disponibilizado sobre a licença de uso - Tiu enhavo (escepte bildo) estas disponebla sur uza permesilo LiPE
Leia Mais/Legu Plu... ►