7 de mar. de 2012

Giganta pingveno reaperas fosilie en Novzelando

Grandega pingveno, kies specio formortis antaŭ 25 milionoj da jaroj, estis plensukcese rekonstruita per fosilioj trovitaj en Novzelando. La laboro de la teamo de sciencistoj el la oceania lando uzis ostojn el du malsamaj grupoj de fosilioj de tiu prahistoria birdo por rekonstrŭi ĝin. La strebado de la sciencistoj novzelandaj aperis mancxete en la pluraj paleontologiaj revuoj. La skeleto de la nuntempaj pingvenoj estis uzita kiel ŝablonoj por rekonstruo.



La prahistoria specio estas la Kairuko, kiu altas 1,2 metron. Pingvenoj nunaj ordinare atingas la 90 centimetrojn. La specio Kairuko havis plilongigitan bekon kaj grandajn naĝilojn. La rekonstruo montras, ke la specio estis la plej granda el la kvin ekzistantaj numtempe en Novzelando dum la Oligocena Periodo - de antaŭ 36 milionoj jaroj ĝis 23 milionoj da jaroj. La sciencistoj malkovris, ke la korpo de la besto estas malsimila al ĉiuj aliaj pingvenoj, ĉu fosiliajĉu ekzistantaj. La Kairuko estis la pingveno kun plej maldika korpo kaj longaj naĝiloj, sed kun mallongaj kaj dikaj kruroj.

Antaŭ 25 milionoj da jaroj, Novzelando estis alloga loko por pingvenoj, tial ke gxi provizis ilin per sufiĉa manĝaĵo kaj ŝirmado. La plimulto de la lando estis tiam  sub la akvo, kun nur kelkaj rokaj insuloj super la surfaco, protektante la pingvenoj de aliaj bestoj. La vorto Kairuko venas de la maora lingvo, kaj tradukeblas kiel 'naĝanto, kiu revenas kun manĝo'. Aliaj du fosilioj el la sama praspecio, trovitaj en antaŭe en la sudamerika lando Peruo, sugestas, ke la bestoj estis 1,5 metrojn altaj.

El Nunonia
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário