7 de mar. de 2012

Rekorda kvanto de vizitoj ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno

by Redakcio Laste modifita: 2012-03-07 20:28
 
Novan rekordon povas festi la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko: 9.781 vizitantoj venis dum la jaro 2011 por vidi la ekspozicion. Por komparo: En 2009 la komparebla cifero estis 5.886, en 2010 jam estis 7.523. 
 
La kialo de la preskaŭa duobliĝo laŭ respondeculoj de la muzeo estas plurflanka. La muzeo proponas al la publiko specialajn programojn: Longa Nokto de la Muzeoj, Longa Nokto de la Lingvoj, Tago de Monumento, Tago de la Malfermita Pordo. 41 lernejaj klasoj partoprenis la gvidadojn por infanoj kaj junuloj. 870 personoj, precipe lernejanoj kaj metilernantoj, ĉeestis fulm-kursojn por Esperanto.

Al tio aldoniĝas, ke la Aŭstria Nacia Biblioteko, al kiu apartenas la Esperanto-muzeo, faras profesie altnivelan publiklaboron, kio kreskigis konsiderinde la averaĝan nombron de la ĉiutagaj vizitantoj.

Plia kialo de la pozitiva bilanco laŭ la respondeculoj estas la fakto, ke la koncepto de la muzeo sin direktas al personoj, kiuj ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj metas Esperanton en la pli vastan kuntekston de la lingva problemo unuflanke, kaj de historia evoluo aliflanke. Esperanto prezentiĝas al la publiko do ne kiel kuriozaĵo, sed kiel parto de la monda kulturo.

En rilato al sia grandeco, la Esperanto-muzeo laŭ la freŝa statistiko estas la plej ofte vizitata muzeo en Vieno.

La Esperanto-muzeon fondis Hugo Steiner en 1927 en formo de asocio, sed jam en 1928 ĝi fariĝis laŭ oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en 1929 en la pompa salono de la tiel nomata Hofburg.

Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj fare de nazioj. Sed la argumento, ke la havaĵoj de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton.

La remalfermo okazis en 1947 en la Hofburg sub Mikaela kupolo. En 1990 fondiĝis per ministeria decido la Kolekto por Planlingvoj kaj tiel strukture disiĝis la funkcioj de muzeo kaj biblioteko.

En 2005 okazis solena malfermo de la komplete renovigita muzeo en Palais Mollard, kiu situas en la centro de Vieno.

Laŭ gazetara komuniko de la Esperanto-muzeo

La retejo de la muzeo

El Libera Folio
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário