10 de out. de 2011

La Vivo de Zamenhof

Akceptante la petojn el centoj da samideanoj el diversaj landoj ni intencas realigi dokumentarian filmon pri la vivo de L.L. Zamenhof. Bazita je biografioj verkitaj far de eminentaj samideanoj, ni liveros riĉenhavan kaj altkvalitan produkton. Ĉi tiu malferma alvoko celas havi vin kiel nia oficiala partnero en tiu malfacila tasko. Sed ja temas pri nepre realigenda revo de la tuta esperantistaro. Ni intencas prezenti la filmon en Hanojo, Vjetnamio, dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto 2012.
. 
Kiel ni realigos la filmon?
Ni vojaĝos al la diversaj lokoj kie vivis, studis kaj laboris Ludoviko Zamenhof kaj faros diversajn intervjuojn kun fakuloj por klarigi la detalojn pri ĉiuj epokoj. Kronologie, ni montros la disvolviĝon de la pensoj kaj agoj de la aŭtoro de Esperanto. La fina produkto estos altkvalita, industri-produktita DVD kaj ankaŭ cifereca filmo por reta elŝutado.

Enhavo
Historiajn faktojn ni atente kontrolos pere de la Zamenhof-biografioj verkitaj de Edmond Privat (1920),  Marjorie Boulton (1960) kaj Aleksander Korzhenkov (2009).

Legu tute en Imagu Filmo
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário