7 de out. de 2011

Scivolemo, Esperanto reformita de la propra Zamenhof!

Ĉi tiu retpaĝo estas kreita precipe por esperantologoj kaj ĉiuj tiuj, kiuj interesiĝas pri la reformo de Esperanto farita de Ludoviko Zamenhof kaj publikigita de li en sinsekvaj numeroj de "La Esperantisto" en la jaro 1894. Nomata de li mem "dialekto", fine ĝi ne estis aprobita kiel la oficiala formo de la lingvo.

Ludoviko Zamenhof faris ĝin influite de reformemaj esperantistoj, sed ĉar rezulte de la voĉdonado la plejmulto da legantoj de "La Esperantisto" estis kontraŭ la reformo, Zamenhof rezignis pri tiu projekto kaj poste ne volis reveni al ĝi timante lingvan nestabilecon. Nun en la 21-a jarcento Esperanto estas stabila kaj la antaŭa timemo ne plu estas grava.

La celo de ĉi tiu retejo estas havigi al la interesemuloj la fonton de informoj kaj demonstri, kiel la dialekto proponita de Ludoviko Zamenhof en la jaro 1894 funkcias. Samtempe estas lanĉita blogo "Esperanto1894", kiu informas pri la disvolviĝo de ĉi tiu retpaĝo.

Tiu teksto estas de la retpaĝo Esperanto 1984

Vi povas elŝuti PDF-onODF-on de 4shared.
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário