28 de dez. de 2011

La gefianĉoj

Bildstria filmo parolata en Esperanto ĉefe por lernantoj, kun esperantaj dialogoj sinkrone aperantaj en la rilataj "parolnuboj" de la bildoj. Ni tamen opinias, ke ankaŭ spertaj esperantistoj povus ĝin ĝui. La filmo rakontas la eventojn preskribitajn en la historia romano "La gefianĉoj" ĝis la ĉapitro VII, tuj antaŭ la famega provo de geedziĝo per surprizo ĉe la parokestro.

La gefianĉoj (en la itala: I Promessi Sposi) estas la titolo de la plej grava verko de la itala verkisto Alessandro Manzoni (1785 – 1873). La libro estas la unua pruvo de la moderna itala romano kaj kun la Dia Komedio de Dante Alighieri estas konsiderata la verko de itala literaturo plej grava kaj studata en la italaj lernejoj.

La traduko al Esperanto, sur kiu baziĝas la filmaj dialogoj, estis farita de la pastro Battista Cadei kaj prezentita en la jaro 2006 en Florenco dum la 91-a Universala Kongreso.


La sonartikolo en Esperanta Retradio
Comentários
0 Comentários

Nenhum comentário:

Postar um comentário